Giza Mészáros
Giza Mészáros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schultz Katalin |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1877 en Újpest |
Morto | 18-an de novembro 1953 (76-jaraĝa) en Parizo |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Paulette Mészáros |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Giza Mészáros [mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros Giza estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Schultz Katalin [ŝulc], ŝia filino estis Paulette Mészáros.
Katalin Schultz[1] naskiĝis la 15-an de novembro 1877 en Újpest (nun parto de Budapeŝto), ŝi mortis la 18-an de novembro 1953 en Parizo (kelkaj biografioj mencias aliajn datenojn!).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Giza Mészáros post la necesaj lernejoj studis en privata aktorlernejo de Elek Solymossy. Ŝi debutis en Arad (urbo) en 1896 ĉe András Leszkay. Ŝiaj sekvaj pli gravaj teatraj stacioj estis Hungara Teatro en Kassa, Szeged ĉe Lajos Makó, Teatro Magyar (1907), Népszínház, Gaja Teatro (1910-1916), Teatro Belvárosi (1918-1921), de:Renaissancetheater (Wien), Teatro Renaissance, pli poste nur en Budapeŝto. Inter 1983–1989 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi naskis filinon en 1897. Ŝia bofilo (en freneza stato) murdis ŝin.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Jenő Rákosi: Magdolná - Magduska
- William Shakespeare: Hamleto - Gertrud
- Anton Ĉeĥov: Leánykérés - Natalja Stjepanovna
- Edmond Rostand: L'Aiglon - dukino
- Ferenc Molnár: A testőr - la aktorino
- Mór Jókai: Az aranyember (teatra versio) - Noémi
- Henrik Berté: Das Dreimäderlhaus - Lucia Grisi
- Sándor Bródy: Dadá - titolrolo
Ŝiaj mutaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Egy csók története (1912) S-ino Mikolay
- A marhakereskedő (1913) - baronino
- Lotti ezredesei (1916) - titolrolo
- A föld embere (1917) - muzikistino
- A hazugság (1919) - baronino Palmi
- Terike (1924)