Alexander Schallenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Schallenberg
Federacia kanceliero de Aŭstrio
Persona informo
Alexander Schallenberg
Naskiĝo 20-an de junio 1969 (1969-06-20) (54-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj germanafrancaanglahispana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno • Universitato Panteono-Assas • Kolegio de Eŭropo vd
Partio Aŭstria Popola Partio vd
Familio
Dinastio Schallenberg family vd
Patro Wolfgang Schallenberg vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo juristopolitikisto vd
Federacia kanceliero de Aŭstrio
Dum oktobro 2021 – decembro 2021
Antaŭulo Sebastian Kurz
Sekvanto Karl Nehammer
Ministro pri eksteraj aferoj de Aŭstrio
Dum junio 2019 – januaro 2020
2-a periodo
Dum decembro 2021nun
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexander SCHALLENBERG (naskiĝinta la 28-an de julio 1969 en Berno) estas aŭstra diplomato kaj politikisto de la kristandemokrata ÖVP[1] kaj ekde januaro 2020 ministro pri eksteraj aferoj de la Respubliko Aŭstrio ene de la dua kabineto de Sebastian Kurz. Post ties abdiko en la 9.10.2021 li proponitis de Kurz kiel lia posteulo[2] kaj estis post tiam dum mallonga tempo federacia kanceliero de Aŭstrio. Jam inter junio 2019 kaj januaro 2020 Schallenberg ministris pri eksteraj aferoj. Krome li samtempe responsis pri integrigo eŭropa, aferoj artaj/kulturaj/amaskomunikilaj en la kabineto de Brigitte Bierlein.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Alexander Schallenberg originas el al nobela dinastio de Schallenberg el Supra Aŭstrio kaj estas la filo de la iama ambasadoro kaj ĝenerala sekretario de la ministerio pri eksteraj aferoj Wolfgang Schallenberg. Li pasigis la junulajn jarojn en Barato, Hispanio kaj Parizo[3] kaj studis inter 1989 kaj 1994 jursciencojn ĉe la Universitato de Vieno kaj en Parizo. Poste li finis ĝis 1995 postmagistrecan studaron ĉe Eŭropa Kolegio en Bruĝo.

Lia ekdeĵoro en la ministerio pri eksteraj aferoj estis en 1997. Inter 2000 kaj 2005 li gvidis la juran sekcion ĉe la daŭra reprezentadejo de Aŭstrio ĉe Eŭropa Unio en Bruselo. En 2006 ministrino Ursula Plassnik nomumis lin gazetaran komunikiston kion li daŭrigis ĉe Michael Spindelegger. Kiam Sebastian Kurz estis ministro pri eksteraj aferoj li iĝis en 2013 estro de la stabo pri strategia eksterpolitika planado. En 2016 li transprenis la respondon pri la Eŭropon rilata sekcio en la ministerio pri eksteraj aferoj. En 2016 Schallenberg ekestris la tutan sekcion eŭropan de la menciita ministerio.[4]

En la kuro de la registar-aliaranĝo de Kurz post la balotado parlamenta de 2017 Schallenberg ĉefintertraktis la aferojn eŭropajn por ÖVP. Lia kolegino de la partio FPÖ estis Karin Kneissl kiu poste mem iĝis ministrino pri eksteraj aferoj.[5] Post kiam la EU-rilataj aferoj venis en la manojn de la kancelierejo Schallenberg tuj tie ĉi komisiitis pri ili. Tiukoncerne li gravege agis dum la priparlaboroj por la transpreno de la EU-estreco fare de Aŭstrio en 2018.

Sub kancelierino Brigitte Bierlein li iĝis la 3-an de junio 2019 ministro pri aferoj eŭropaj, integrigaj, eksterpolitikaj. Krome li transprenis la devigojn pri kulturo, arto kaj amaskomunikiloj poste. Li estis cetere la ununura persono el la birlajna kabineto kiu restis ankaŭ en la dua kabineto de Sebastian Kurz. Sekve ekde la 29-a de januaro 2020 li denove ministris.

Schallenberg estas divorcita kaj havas kvar infanojn.[6]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • kun Christoph Thun-Hohenstein: Die EU-Präsidentschaft Österreichs: eine umfassende Analyse und Dokumentation des zweiten Halbjahres 1998. Manz, Wien 1999, ISBN 978-3-214-01939-6.
  • Schallenberg: Schallenberg Coat of Arms and Family Crest. 2019. ISBN 978-1709483837

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]