Karin Kneissl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karin Kneissl
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1965 (1965-01-18) (59-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germanaanglaarabahispanahebreaitalahungarafranca
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de VienoHebrea Universitato de JerusalemoUniversitato GeorgetownUniversitato de Jordanio
Okupo
Okupo politikistoĵurnalistodiplomatopublikigisto
TTT
Retejo http://www.kkneissl.com/
vdr

Karin Kneissl (n. la 18-an de januaro 1965 en Vieno) estas aŭstra nepartia politikistino, iama diplomato, fakulo pri Mezoriento kaj libroverkinto.[1] De la 18-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de junio 2019 ŝi estis federacia ministro por Eŭropo, Integriĝo kaj Eksterlandaj Aferoj de la Respubliko Aŭstrio (nomumita de la partio FPÖ).

Kneissl publike kritikiĝas ekde 2018 pro ŝia proksima rilato al la prezidanto de Rusio Vladimir Putin. En majo 2020, ŝi komencis labori kiel gastverkisto por la ŝtata rusia televida kanalo RT ("Rusio hodiaŭ"). En junio 2021, ŝi iĝis estrarano de la ŝtate kontrolita rusia naftokompanio Rosneft.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]