Pogromo de Kiŝinevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estroj de la juda komunumo de Kiŝinevo ĉe la entombigo de la volvaĵoj de la Torao, kiuj estis bruligitaj en la eventoj de la Kiŝineva pogromo.

La Pogromo de Kiŝinevo (en la jida: קישינעווער שחיטה (Kiŝinever ŝeĥita, buĉado) aŭ ישנעווער פאגראם (Kiŝneva pogrom)) estis kontraŭjuda pogromo kiuj okazis en 1903 kaj en plej malgranda kvanto en 1905 en la urbo Kiŝinevo (rumane: Chisinau) en Besarabio (tiam parto de la Rusa Imperio, nuntempe en Moldavio).

La pogromo okazis sur la fono de antisemita propagando de la rusa gazetaro kun la subteno de la rusa registaro. Dekoj de judoj estis mortigitaj en la pogromo, dekoj pliaj estis grave vunditaj, pli ol 500 estis malpeze vunditaj kaj pli ol 700 hejmoj kaj multaj entreprenoj estis prirabitaj kaj detruitaj.

La rusa gazetaro ignoris la pogromon. Aliflanke, estis kelkaj rusaj verkistoj, kiuj kondamnis la pogromon kaj kulpigis la rusan registaron - inter ili Vladimir Korolenko, Lev Tolstoj kaj Maksim Gorkij. The New York Times tuj raportis pri la pogromo, asertante, ke loka polico ne klopodis haltigi ĝin. La raportoj kaptis la atenton de la tutmonda komunumo kaj kaŭzis diversajn kondamnojn en la Okcidento.

La Pogromo influis la fruajn cionistojn - inter aliaj ĝi instigis Herzl proponi la Ugandan Planon kaj inspiris la ideon de Ĵabotinskij pri memdefendo. Ili ankaŭ kondukis al pli granda proksimeco inter usona kaj rusa judaroj. Kelkaj judaj artistoj verkis verkojn pri pogromo, kies plej konataj estas la poemo "En la urbo de mortigo " kaj la kanto "Pri la buĉado" de Ĥaim Naĥman Bialik, kiu fariĝis nacia poeto de Israelo.

Pogromo de 1903[redakti | redakti fonton]

La fono[redakti | redakti fonton]

La ruslingva antisemitisma ĵurnalo Бессарабец (laŭvorte "Besarabia"), la plej populara en Kiŝinevo, regule publikigis artikolojn kontraŭ la juda loĝantaro kun titoloj kiel "Morto al la judoj!" Kaj "Krucmilito kontraŭ la malamata raso!". La sensacian gazeton estis subtenata de la rusa enlanda ministerio per speciala fonduso. [1] En 1903 oni trovis kaj la kadavron de ukraina kristana knabo, Mihaail Ribtz'nko, en la urbo Dubăsari, ĉirkaŭ 25 kilometrojn norde de Kiŝinevo, (montriĝis, ke lia onklo mortigis lin por ricevi sian heredon), kaj tiu de knabino kiu sinmortigis en juda hospitalo. La ĵurnalo uzis sangan kalumnion aludinte, ke ambaŭ estis murditaj de judoj por uzi sian sangon en preparado de la macoj por la juda pasko. La gazeto ankaŭ akuzis la judojn pri subteno de socialisma revolucio kaj de kapitalisma ekspluatado de kristanoj. [1] Alia ĵurnalo, Свет ("Lumo") uzis similajn asertojn. Ĉi tiuj akuzoj estigis pogromon kontraŭ la judoj, kuraĝigitaj de la episkopo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en la urbo.

La rusa ambasadoro al Usono, grafo Cassini, asertis en intervjuo en majo 1903: "Rusio, kiel en Germanio kaj Aŭstrio, havas certan senton kontraŭ la judoj. Koncerne la judojn, ĝi estas nur ĉi tio: ĝi estas la kamparano kontraŭ la pruntedonanto de intereso, kaj ne la rusoj kontraŭ la judoj. Estas neniu sento kontraŭ la judoj en Rusio pro religio." [2]

La pogromo[redakti | redakti fonton]

Kiŝinev-pogromo komenciĝis la 19-an de aprilo 1903 (la 6-an de aprilo laŭ la julia kalendaro), post kiam la kristana loĝantaro de la urbo iris al preĝejo dimanĉe de Pasko, kaj daŭris tri tagojn. 49 judoj estis mortigitaj, 92 estis grave vunditaj, 500 estis malpeze vunditaj kaj pli ol 700 hejmoj kaj entreprenoj estis prirabitaj kaj detruitaj. [3] La pogromistoj pikis najlojn en la kapojn de siaj viktimoj, pikis okulojn kaj ĵetis bebojn de la supraj etaĝoj al la trotuarojn. Ili kastris virojn kaj seksperfortis virinojn. Dum la pogromo la loka episkopo pasis en sia ĉaro kaj salutis la homamason. La ministro pri internaj aferoj ordonis al la distrikta guberniestro ne peni protekti la judojn kaj laŭ ordono de la guberniestro la armeo restis fermita ĉe ĝia bazo. [1] Neniu provo estis farita, nek de la polico aŭ armeo interveni por ĉesigi la pogromon, krom post tri tagoj. Ĉi tiu neinterveno estas evidento por subteni la opinion, ke la pogromo estis ŝtatsubvenciita, aŭ almenaŭ tolerita de ĝi. La judoj kaj opoziciaj elementoj ĉefe riproĉis la ministron pri internaj aferoj, Vjaĉeslav Pleva, ne malhelpi la pogromon. La rusa registaro uzis Kiŝinevon por testi novan teknikon, esperante, ke tiu estingus la revolucian fervoron: pogromo kontraŭ la judoj.

La rusa gazetaro ne raportis iujn pogromon, sed nur mallonge menciis subitan tumulton kaŭzitan de la judoj. The New York Times priskribis la Kiŝinevo-pogromon tuj post kiam ĝi okazis [4]: La kontraŭjudaj tumultoj en Chisinau estis pli malbonaj ol tio kion permesis cenzuro. Tiu estis ordigita plano, efektivigita por totala masakro de judoj la tagon post la rusa Pasko. La popolamason gvidis klerikoj, kaj la ĝenerala alvoko "mortigi la judojn" estis kriegata tra la urbo. Ĉi tio estis kompleta surprizo por la judoj, kaj ili estis buĉitaj kiel ŝafoj. La nombro de mortintoj estas 120 kaj la vunditoj ĉirkaŭ 500. La abomenaĵoj pro la masakro estas nepriskribeblaj. Beboj estis disŝiritaj, laŭvorte, fare de homamaso. La loka polico faris neniun provon ĉesigi la teruron. Ĉe sunsubiro la stratoj estis plenaj de kadavroj kaj vunditoj. Tiuj, kiuj povus fuĝi, fuĝis panike, kaj la urbo nun estas preskaŭ malplena de ties judoj.

Pogromo de 1905[redakti | redakti fonton]

Dua pogromo okazis la 19-an kaj 20-an de oktobro 1905. Ĉi-foje la pogromo komenciĝis kiel politika protesto kontraŭ la caro, sed fariĝis atako kontraŭ judoj ĉie, kie ili estis trovitaj. En ĉi tiu pogromo, 19 judoj estis mortigitaj kaj 56 vunditaj. Judaj ligoj por memdefendo, organizitaj post la unua pogromo, ĉesigis iom da la perforto, sed ne tute sukcesis. Ĉi tiu pogromo estis parto de granda movado de pli ol 600 pogromoj, kiuj balais la rusan imperion post la Oktobra Manifesto de 1905 (tumultoj kaj pogromoj de la Nigra Jarcento).

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

Litografio de la usona ilustristo Emil Flohri, post la pogromo de 1903 "Usono al la Rusa Caro: Ĉesu la Kruela Subpremo de la Judoj". La ilustraĵo montras usonan prezidanton Theodore Roosevelt riproĉantan caron Nikolao la 2-a kiam li montras fuĝantajn judojn - "rusan judon" portantan pezan sakon kun la surskribo "Subpremo". De la sako pendas peziloj kun la etikedoj "aŭtokratio", "rabo", "krueleco", "atenco", "trompo" kaj "murdo". Fone dekstre estas juda setlejo brulanta.

La pogromo de Kiŝinevo kaptis la atenton de la tutmonda komunumo, sed malgraŭ la protestego de la mondo, nur du viroj estis kondamnitaj al sep kaj kvin jaroj da malliberejo, kaj dudek du viroj estis kondamnitaj al unu aŭ du jaroj da malliberejo. Advokato Genrich Sliozberg reprezentis la viktimojn en la tribunaloj.

Multaj artistoj kaj verkistoj rusaj prenis publikan pozicion pri la pogromo: la rusa verkisto Vladimir Korolenko verkis pri la Kiŝinevan Pogrom "Domo 13", dum Tolstoj kaj Gorkij skribis denuncojn akuzante la rusan registaron - male al la pogromoj antaŭaj 1880 - 1890, kiam la rusa intelektularo silentis.

La Pogromo devigis milojn da rusaj judoj foriri el sia hejmoj kaj elmigri al la Okcidento, ĉefe Usono, kaj malplimulto alvenis al Palestino. Tiu okazaĵo estis ĉefa referenca punkto por la fruaj cionistoj. La unua pogromo en 1903 persvadis Herzl proponi al la Sesa Cionisma Kongreso la ugandan planon de Britio kiel solvon al la malfacila situacio de rusaj judoj. Male, por reviziisma cionismo lin inspiris la ideo de memdefendo sub la gvidado de Ĵabotinskij.

Post la pogromo, kiu kaŭzis ŝokon en la juda mondo kaj sekve de tio, multaj alvokoj al juda ribelo, Pinchas Daszevski kaj liaj amikoj publikigis leteron alvokante rusajn judojn vekiĝi al rezisto kaj sindefendo. Daszevski tiam decidis venĝi sin de la amasmurdo mem, vojaĝis al Peterburgo kaj atakis la kontraŭsemitan ĵurnaliston Pavel Kruŝevan, altranga membro de la Rusa Imperio, per tranĉilo. Post la atako, li liveris sin al la polico.

Tiu ĉi pogromo estis menciitaj en la konkludo de Theodore Roosevelt al la Doktrino Monroe kiel ekzemplo de speco de malobservo de homaj rajtoj, kiu pravigus la engaĝiĝon de Usono en Latinameriko.

Ĝis la pogromo, la usonaj judoj provis distanciĝi de la judoj de Rusio, plej multaj el ili estis piuloj devontigaj al sia aparta religio kaj tiel ne konformis al la "integrita" bildo, kiun la judoj de Usono provis kultivi. Post la Kiŝinevo-pogromo, la solidaro en la juda mondo kreskiĝis, kaj specife la judoj de Usono ekkomprenis, ke ili devis helpi siajn fratojn, nome la judojn de Rusio.

Post la Februara Revolucio en 1917 al prezidanto de la regiona gvidantaro pardonpetis kaj argumentis, ke ĉi tiuj malordoj ŝuldiĝis al la malnova carisma reĝimo.

En arto[redakti | redakti fonton]

Lamento de Herman Shapira pri la pogromo (Novjorko, 1904). La ilustraĵo en la centro prezentas la masakron.

Pluraj judaj artistoj verkis pri tiu ĉi pogromo: La dramisto Max Sperber elektis la Kiŝinevan pogromon kiel temon de unu el siaj unuaj teatraĵoj. Ŝaul Ĉerniĉovskij bazigis la baladon La filino de la rabeno kaj ŝia patrino pri tiu.

Konsekvence de la pogromo, Haim Naĥman Bialik verkis la poemon "En la urbo de mortigo" same kiel sian faman poemon "Pri la buĉado". La poemo estis tradukita al la rusa de Vladimir Ĵabotinskij. La fama kantoro Yossele Rosenblatt ankaŭ publikigis kanton pri la pogromo nomatan "דער פאגראם אין קישינעוו" (La pogromo en Kiŝinev).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 עמוס אילון, הרצל, עמ' 410.
  2. Current Literature: A Magazine of Contemporary Record (New York). Vol. XXXV., No.1. July, 1903. Current Opinion. V.35 (1903). p. 16
  3. דוד ויטל המהפכה הציונית, עם עובד]], 1991-1978, כר' ב', עמ' 180-178
  4. "Jewish Massacre Denounced", New York Times, 28a de Aprilo, 1903, p 6.