Berlina secesio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵurio ĉe la 1908-a ekspozicio en Berlino. De dekstre maldekstren: la skulptistoj Fritz Klimsch kaj August Gaul, la pentristoj Walter Leistikow kaj Hans Baluschek, la komercisto per arto Paul Cassirer, la pentristoj Max Slevogt (sidas) kaj George Mosson (staras), la skulptisto Max Kruse, la pentristoj Max Liebermann (sidas), Emil Rudolf Weiss kaj Lovis Corinth

Berlina secesio (germane: Berliner Secession) estis asocio porartista fondita en 1898 en Berlino, Germanujo, por reagi al la konservema grupo unuiĝinta ĉe Asocio porartista de Berlino (VBK).

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo[redakti | redakti fonton]

Afiŝo de Edmund Edel okaze de la malfermo de la Berlina secesio en 1900 kie anoncatas teatraĵo de Henrik Ibsen

La komenco de la trupo artista respureblas ĝis februaro 1892 kiam dek unu aristoj (inter kiuj Max Klinger, Walter Leistikow, Max Liebermann kaj Franz Skarbina) formis la klubon Gruppe XI por oponadi kontraŭ la akademiismo de Verein Berliner Künstler (VBK) kaj ties ĉiujara salonego. Inverse ili organizis printempe elmontradon titolitan Die Elf. Tiaj malakordoj pliintensiĝis kiam novembre videblis Berline verkoj de Edvard Munch provokante skandalon: la Elf-grupanoj tamen defendis la skandinavianon. Plie ili prezentis la verkojn de Freie Vereinigung der XXIV, unio de 25 disidentaj artistoj munkenaj.

En novembro 1893 organiziĝis nova libera salonego ĉe la rando de la agadoj de VBK, nome Freie Berliner Kunstausstellung, kun verkoj de la Elf-anoj pluse de Adolf Brütt, Max Kruse, Reinhold Lepsius, Lesser Ury kaj aliaj.

En 1898, la ĵurio de la oficiala salonego berlina rifuzis pejzaĝbildon de Walter Leistikow, elstarulo de la Elf-grupo. Reage ne malpli ol 65 junaj artistoj tuj pretis forlasi VBK-on kaj kreis tiel vole nevole la (nun ne plu neglekteblan) kernon de la posta Berlina secesio.

Max Liebermann estis ties unua prezidanto asociiĝonte baldaŭ al Paul Cassirer kaj sia kuzo Bruno Cassirer. En 1899 la aŭtoritatoj fermis ilian salonegon kaj la intertempe sufiĉe granda grupo decidis konstrui proprajn atelierojn/ekspoziciejojn ĉe Kantstraße 12 en Charlottenburg kiuj planis la arĥitekto Hans Grisebach. Inaŭguro solena fariĝis en la 19-a de majo kun prezentado de 330 pentraĵoj kaj gravuraĵoj kaj 50 skulptaĵoj. De la 187 verkodonintoj estis 46 berlinanoj kaj 57 munkenanoj. Venis spekti ĉ. du miloj da artemuloj. En 1900 oni jam akceptis verkoj de fremduloj, inter kiuj troviĝis Camille Pissarro, Auguste Renoir, Giovanni Segantini kaj Whistler. Malplimulto de naciemaj anoj proteste rompis la kontaktojn pro tio. En 1902 aĵoj de Vasilij Kandinskij, Édouard Manet, Claude Monet kaj Munch furoris pro unua publika montrado.

En 1901 Bruno Cassirer deklaris la foriron el la sino secesia por povi dediĉi sin plene al sia eldonejo. Sevke Paul Cassirer ekdirektoris kaj engaĝiĝis por pluraj secesianoj ekz. Ernst Barlach kaj August Kraus kaj por favora akcepto de la francaj impresionismo kaj post-impresionismo. Thomas Theodor Heine tiam kreis faman ekspoziciafiŝon kiu uzitis dum pluraj jaroj.

Konfliktoj kaj dissplitiĝoj[redakti | redakti fonton]

Berlino, urbo de secesioj, satiraĵo de Wilhelm Anton Wellner ĉe "Lustige Blätter", majo 1914
Ejo de Berliner Secession en 1925

En 1904 la secesianoj ne akceptitis en la germana pavilono por la internacia ekspozicio en Sankta Luiso. En la jaro 1905-a inaŭguritis nova konstruaĵo ĉe Kurfürstendamm 208. Ĵurianoj tiam estis Heinrich Reifferscheid, Philipp Franck, Leo von König, Lovis Corinth kaj Ernst Oppler. La saman jaron nomumitis honora membro la verkisto Gerhart Hauptmann.

Ĉ. en 1909 la nombro de la membroj estis de 97 uloj. La konservativistoj daŭre kritikis la berlinan impresionismon dekadencfaktoro kaj ĝenerala minacado por la germana arto. El artista vidpunkto Berlina secesio mem estis tre tolerema ankaŭ antaŭ malsamaj pozicioj ekz. kiam la kritikisto Paul Baum deklaris sin malfermita je punktismo inspirita de la franca post-impresionismo. Tamen la konflikto ne plu eviteblis kaj kelkaj imputis Bruno kaj Paul Cassirer pri sinteno tro komercorientata. Repuŝo de ekspresionimo manifestiĝis kiam la ĵurianoj malakceptis verkojn de 27 artistoj suspektaj je ekspresionismaj tendencoj. Jam en 1910 la tiel humiligitaj artistoj Max Beckmann, Georg Tappert, Heinrich Richter-Berlin, Otto Mueller kaj Max Pechstein - kune kun anoj de Die Brücke, kreis "Neue Secesion". Maje ili organizis ofendite la ekspozicion Zurückgewiesene der Secession Berlin 1910. Antaŭdemisie prezidanto Max Libermann forpelis ankoraŭ Emil Nolde. Bedaŭrinde lia posteulo Lovis Corinth malkapablis plenumi siajn estrajn devigojn pro malsano.

Tiel en 1913, kiam Paul Cassirer reiĝis prezidanto, la internaj kvereloj reekis kaj ĉ. 40 artistoj adiaŭis por formi "Freie Secession", kiu ekzistis ĝis 1924. Poste Lovis Corinth rekomandantis ĝis 1925.

En 1915 la elektriza societo AEG ofertis al Berliner Secession novajn lokojn kontraŭ la devo ke la artistoj donu po unu verkon al la societestro Heinrich Hirschberg.

Fino de Berlina secesio[redakti | redakti fonton]

La engrupa lamiĝo kiu senteblis jam antaŭ 1914 pli akriĝis post 1920. Post la potencakiro de la nazioj en februaro 1933 la spirito secesia tute sufokigotis. Kelkaj secesianoj eĉ pretis kunlabori kun la novaj regantoj. Aprile 1933 Eugene Spiro demisiis de la ekzekuta buroo. NSDAP konsideris en 1934 necesa la malfondon de Berliner Secession, ankaŭ pro la esto de judoj kaj komunistoj inter la grupanoj. Tamen la Secesio daŭre aktivis ankoraŭ dum du jaroj.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Jen liston nekompletan de eksaj membroj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Paret, The Berlin Secession. Modernism and its enemies in Imperial Germany, Harvard University Press, 1980

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Berliner Secession en la franca Vikipedio.