Līvāni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Līvāni
latve Līvāni, latgale: Leivouns
Urbo
Urbocentro
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Līvāni
Lando Latvio Latvio
Municipo Līvāni
Historia regiono Latgalio
Rivero Daŭgavo, Dubna
Koordinatoj 56° 22′ 00″ N 26° 11′ 00″ O / 56.36667 °N, 26.18333 °O / 56.36667; 26.18333 (mapo)
Areo 4,7 km² (470 ha)
Loĝantaro 6 888 (29.01.2021)
Denseco 1 465,53 loĝ./km²
Urborajtoj 1926
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-7035
Vikimedia Komunejo: Līvāni
Retpaĝo: livani.lv

Līvāni estas urbo en Latvia historia regiono Latgalio, en la sudoriento de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Līvāni kaj situas en okcidenta parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 62 km de Daugavpils kaj 165 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 6 911 personoj sur areo de 6,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 085 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la komenco de la 13-a jarcento, la teritorio de Līvāni estis parto de la regno de latgala ŝtato Jersika. Arkeologiaj trovaĵoj montras, ke ĉi tie proksime de la antikva vikinga Daŭgava akvovojo estis kasteltumulo kun setlejo, kie estis trovitaj arĝentaj moneroj de 10-aj-11-aj jarcentoj.

En 1533 Lieven, la vasalo de la Ĉefepiskopo de Rigo, fondis urbeton (germane Lievenhof) ĉi tie; laŭ la ĉefversio, la nomo de la loko estas derivita de lia nomo.

Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj estis inkluzivita en 1802 en la Vicebska provinco. En 1861, la fervojo Rigo-Daugavpils estis konstruita tra Līvāni, kaj komenciĝis rapida kresko de urba industrio. Komence de la 20-a jarcento, la du plej grandaj vitrofabrikoj en Latvio situis en Līvāni. En 1919 la urbo estis inkludita en la Respubliko de Latvio.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situante sur la dekstra bordo de la Daŭgavo, tra la durbo fluas rivero Dubna, kiu enfluas Daŭgavon en Līvāni.

Geografie, ĝi situas en la Jersika ebenaĵo de la Mezolatvia malaltebenaĵo. La averaĝa aera temperaturo estas −6,5 °C en januaro kaj - +16,5 - +17 °C en julio. Da precipitaĵo falas 800 mm jare. La averaĝa daŭro de la senfrosta periodo estas 145-150 tagoj.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La aŭtovojoj A6 (Rigo-Daugavpils-Belorusio) kaj P63 (Līvāni-Preiļi) pasas tra la urbo, same kiel la fervoja linio Rigo-Daugavpils (stacio Līvāni). Lokaj vojoj estas V753 (Līvāni-Staķi) kaj V754 (Līvāni-Steķi). Estas pramo trans Daŭgavon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Vitromuzeo
  • Luteraj, katolikaj kaj ortodoksaj preĝejoj
  • Centra biblioteko de distrikto

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 2, p. 402.
  3. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Līvāni en Vikimedia Komunejo