Leo Mol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leo Mol
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1915 (1915-01-15)
en Polonne
Morto 4-an de julio 2009 (2009-07-04) (94-jaraĝa)
en Vinipego
Mortokialo Alzheimer-malsano
Ŝtataneco Rusia ImperioKanado
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo • vitralistomozaikistoartisto • vidartisto
Verkoj Taras Shevchenko Memorial
TTT
Retejo http://www.leomol.com/home.html
vdr

Leo MOL, naskonome Leonid Molodoĵanin (naskiĝis la  15-an de januaro 1915(nun 1915-01-15) en Polonne, mortis la 4-an de julio 2009 en Vinipego) estis ukrain-devena kanada vitralartisto, pentristo kaj skulptisto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Naskita Molodoĵanin en Polonne, Rusa Imperio (nuna Ukrainio),[1] Mol lernis la arton de ceramikaĵo en la ceramika ateliero de sia patro. Mol studis skulptarton ĉe la Leningrada Akademio de Belartoj de 1936 ĝis 1940.[2]

Sekvante la germanan invadon de Sovetunio li estis deportita al Germanio kie li estis influita de Arno Breker.[1] En 1945, li translokiĝis al Hago, kaj en decembro 1948, li kaj lia edzino, Margareth (kun kiu li edziĝis en 1943), elmigris al Vinipego, Manitobo.[3][4] En 1949, li prezentis sian unuan ceramikan ekspozicion en Vinipego.

Mol estis konata pro siaj skulptaĵoj de kvadril-dancistoj, skiantoj, indiĝenoj, kaj faŭno. Mol ankaŭ kompletigis pli ol 80 vitralojn en preĝejoj ĉie en Vinipego.

Pli ol tricent verkoj de Mol estas elmontritaj tra la 1.2 hektaroj de "Leo Mol Sculpture Garden" en Parko Assiniboine de Vinipego kiu konsistas el galerio, el renovigita studio, kaj el ekstera ekspozicio. La ĝardeno estis inaŭgurita la 18-an de junio 1992 kaj estis pligrandigita dufoje poste. Ĝi estas apogata de privataj donacoj, kaj Mol mem donacis 200 bronzajn skulptaĵojn al urbo Vinipego. La skulptaĵoj estas de religiestroj, eminentuloj, homa formo, kaj faŭno. [5]

Mol mortis la 4-an de julio 2009, en St. Boniface Hospital en Vinipego, Manitobo. Li estis 94-jaraĝa.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En 2002, lia monumenta bronza skulptaĵo Lumberjacks (Arbohakistoj) (1990), kiu nun staras en Parko Assiniboine estis prezentita sur 48¢ kanada poŝtmarko en la skulptistserio. La malgranda bronza skulptaĵo de Mol de arbohakistoj (1978) estis lia inspiro por monumenta bronza skulptaĵo.[5]

Li ĉiam estis konata kiel aparte produktiva artisto kaj kelkaj el liaj plej famaj verkoj inkludas portretojn de tri malsamaj papoj kiuj staras en muzeoj en Vatikano. Li ankaŭ havas skulptaĵon de Taras Ŝevĉenko montrata sur Embassy Row de Vaŝingtono.[6]

Aliaj gravaj temoj kiujn Mol skulptis inkludas membrojn de "Group of Seven", A. J. Casson, A.Y. Jackson kaj Frederick Varley.[7] Mol ankaŭ skulptis Sir Winston Churchill 1966, Vinipegan redakcian karikaturiston Peter Kuch (1917-1980), Dwight D. Eisenhower 1965, John F. Kennedy 1969, Elizabeth Bradford Holbrook ĉ. 1970, Terry Fox 1982.[8] Sur Parliament Hill en Otavo staras lia impona grandega staranta portretfiguro de Ĉefministro John Diefenbaker 1985[9] Ankaŭ sur Parliament Hill staras impona bronza statuo de Elizabeto la 2-a.[10] La maketo de Sir William Stephenson C.C. (kodita "Intrepid") estas elmontrita en honorloko ene de CIA-Ĉefsidejo, Langley, VA, Usono.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

En 1989, li fariĝis Oficiro de la Ordeno Kanada.[11] En 2000, li estis premiita de la Ordeno de Manitobo. Li estis membro de la Reĝa Kanada Akademio de Artoj.[4]

Li ricevis honorajn doktorecojn de la Universitato de Vinipego, la Universitato de Alberto kaj la Universitato de Manitobo.[4]

Mol ankaŭ fariĝis honora akademiano de la Canadian Portrait Academy (Hon. CPA) en 2000.[12]

La arĥivoj de Leo Mol estas konservataj de Universitato de Manitobo.[13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Alison Mayes (Julio 6, 2009). Winnipeg sculptor Leo Mol dead at age 94. Winnipeg Free Press. Arkivita el la originalo je Januaro 19, 2013.
  2. 2,0 2,1 Leo Mol, Winnipeg sculptor, dies at 94. CBC (Julio 6, 2009). Arkivita el la originalo je July 9, 2009. Alirita Aŭgusto 2, 2009.
  3. Famed sculptor Leo Mol dead at 94. CTV (Julio 6, 2009). Arkivita el la originalo je Julio 6, 2011. Alirita Aŭgusto 2, 2009.
  4. 4,0 4,1 4,2 ACCOMPLISHED ARTIST: Leo Mol was Manitoba's best-known and most honoured sculptor (Julio 7, 2009). Arkivita el la originalo je July 8, 2009. Alirita Aŭgusto 2, 2009.
  5. 5,0 5,1 [1] Postage stamp
  6. Alison Mayes. From a humble start Leo Mol forged a prolific art career. Winnipeg Free Press. Arkivita el la originalo je 2009-07-22. Alirita 2009-08-02.
  7. McMichael Canadian Collection:Leo Mol Sculpture 1952-1979.
  8. . Loch Gallery:Leo Mol (1984).
  9. Public Works and Government Services Canada:Parliament Hill Statues. Arkivita de la originalo je 2010-03-01. Kontrolita en 2009-10-20.
  10. Loch Gallery:Bronze sculptor Leo Mol: The Canadian Press. Arkivita de la originalo je 2011-05-14. Kontrolita en 2009-10-20.
  11. Order of Canada citation.[rompita ligilo]
  12. Canadian Portrait Academy:Honorary Members. Arkivita de la originalo je 2009-02-12. Kontrolita en 2009-10-20.
  13. Leo Mol fonds - University of Manitoba Archives (angle). Arkivita el la originalo je 2018-03-04. Alirita 2018-03-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Leo Mol en la angla Vikipedio.