Batu Ĥano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batu Ĥano
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1205 (1205-01-01)
en Mongolio
Morto 1-an de januaro 1255 (1255-01-01) (50-jaraĝa)
en Sarai
Tombo Mongolio
Ŝtataneco Yuan
Familio
Patro Jochi
Frat(in)oj Huolu • Tuka Temür • Berke • Orda Khan • Shiban
Edz(in)o Borakchin Khatun
Infanoj Sartaq Khan • Toqoqan
Okupo
Okupo ĥano • militestro
vdr

Batu Ĥano (aŭ Batu Ĥan, Баты́й en rusa, proksimume 1205-1255) estis mongola reganto, fondinto de la Blua Hordo, filo de Joĉi kaj nepo de Ĝingis-Ĥano. Lia Blua Hordo iĝis la Ora Hordo (aŭ Cumana Ĥanlando), kiu regis en Rusio dum 250 jaroj, post venki super la polaj kaj hungaraj armeoj.

En 1235, Batu, kiu jam estis antaŭe estro de la konkero de Krimeo, estis elektita por la rekognosko de la tereno kaj komenci invadon de Eŭropo per armeo de proksimume 130 000 homoj estritaj de Subotai. En 1236, ili trapasis la riveron Volgo kaj invadis la teritoriojn de Volgia Bulgario, cumanoj kaj alanoj. En 1237 ili detruis Moskvon kaj Vladimiron. En 1238, Batu Ĥan rabadis Krimeon kaj pacigis Mordvion. En 1239, ili rabadis aliajn urbojn kaj atakis Kievon en decembro. La rusaj ŝtatoj pluigis sian ekzistadon kiel vasaloj anstataŭ integriĝi en la Mongola Imperio.

La mongoloj invadis Centran Eŭropon en tri grupoj: la unua konkeris Pollandon, venkinte la armeojn de Henriko la 2-a de Silezio kaj de la Granda Superulo de la Ordeno Teŭtona en Legnica; la dua trapasis la Karpatojn kaj la tria sekvis ĝis la Danubo. La tri armeoj grupiĝis kaj detruis Hungarion en 1241, venkante la trupojn de Béla la 4-a de Hungario en la batalo ĉe Muhi. En la printempo de 1242 ili etendis sian kontrolon super Aŭstrio kaj Dalmatio, kaj krome ili invadis Bohemion. La ĉefa mongola generalo estis Subotai.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Morgan, David -- The Mongols, ISBN 0-631-17563-6
  • Nicolle, David, -- The Mongol Warlords Brockhampton Press, 1998
  • Saunders, J.J. -- The History of the Mongol Conquests, Routledge & Kegan Paul Ltd, 1971, ISBN 0-8122-1766-7
  • Sicker, Martin -- The Islamic World in Ascendancy: From the Arab Conquests to the Siege of Vienna, Praeger Publishers, 2000
  • Soucek, Svatopluk -- A History of Inner Asia, Cambridge, 2000