Clemens Winkler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clemens Winkler
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1838 (1838-12-26)
en Freiberg
Morto 8-an de oktobro 1904 (1904-10-08) (65-jaraĝa)
en Dresdeno
Mortokialo kancero
Tombo tombejo Trinitatis en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Alma mater Technische Universität Bergakademie Freiberg
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

Clemens WINKLER [klemens vinkla] (naskiĝis la 26-an de decembro, 1838, mortis la 8-an de oktobro, 1904) estis germana kemiisto.

Clemens Winkler naskiĝis en Freiberg, Saksio. Li studis kemion kaj metalurgion en sia naskiĝurbo kaj doktoriĝis en Lepsiko. Post kariero en metalurgiaj entreprenoj li en la jaro 1873 fariĝis profesoro pri neorganika kemio en la Freiberga Bergakademie, kaj de 1896 ĝis 1899 li okupis la direktoran postenon de tiu ĉi minista akademio.

La plej granda merito de Clemens Winkler estas la malkovro de la kemia elemento germaniumo en la jaro 1886. Li konfirmis per tio la teorion de Dmitrij Mendelejev, kiu jam prognozis la ekziston de elemento havanta ties ecojn.

Krome Winkler evoluigis la bazon de nova metodo por la produktado de sulfata acido. La kemiisto Rudolf Knietsch poste finis la laboron de Winkler kaj la nova metodo gajnis mondvastan agnoskon. Li mortis en Dresdeno.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.