Iregua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iregua
Parko de Iregua en Logronjo
Parko de Iregua en Logronjo
Parko de Iregua en Logronjo
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 64 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Rioĥo
vdr

Iregua [iREgŭa] estas rivero en norda Hispanio, alfluanto de la rivero Ebro. Ekde sia ekfluejo en la montaro Sierra de Cebollera (Hoyos de Iregua) ĝis sia enfluejo, ĝi trapasas de sudo norden la regionon Rioĥo. Ĝi estas 62,5 km longa kaj ties baseno okupas 663 km².

Ĝi trapasas, laŭ tiu ordo, la loĝlokojn Villoslada de Cameros, Villanueva de Cameros, Pradillo, Torrecilla en Cameros, Viguera, Nalda, Albelda de Iregua, Alberite, kaj Villamediana de Iregua, ĝis enfluejo ĉe Logronjo. La ekfluejo estas je 1900 m.s.m. dum la enfluejo estas je 365 m.s.m.

Ĝi enhavas du akvorezervejojn: nome Pajares kaj González-Lacasa. Tiu lasta liveras trinkakvon al 60% de la rioĥa loĝantaro.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo devenas de la eŭska "erroka", varianto de erreka tradukebla al ravino aŭ rivereto. Tiu nome aperas en la mezepoka dokumentaro laŭ la jenaj literumadoj: “Erroca” en 931, Eiroka en 924, Irriguam ĉirkaŭ la jaroj 917-925, rivo de Iroga 1040, Iruega / Iroga 1044, Iroga 1054, Erueka 1063, Eiroca ĉirkaŭ 1094-1108, Iroga ĉirkaŭ 1100, riuus de Eroga 1135, Hiroga 1165, Eyrocam 1167, Iroca 1185, Iruega 1187, Iregua 1187, in Riuo Iroce 1200 ktp.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. REPERTORIO BÁSICO DE TOPONIMIA EUSKÉRICA EN LA RIOJA, AZNAR MARTÍNEZ - Biblioteca Gonzalo de Berceo Alirita la 7an de Aŭgusto 2017 en la retejo www.vallenajerilla.com