Cho Sung Ho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Cho Sung Ho
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1956 (1956-01-12) (68-jaraĝa)
en Teguo
Lingvoj koreaanglajapanaEsperanto
Ŝtataneco Sud-Koreio
Alma mater Yongsan High School • Seula Nacia UniversitatoUniversitato de Teksaso en Aŭstino
Okupo
Okupo profesoroverkisto
vdr

Cho Sung Ho (koree 조성호; Cho estas la familia nomo) esperantistiĝis en 1973 kaj aktivis en la movado, interalie kiel ĉefredaktoro de gazeto La Espero el Koreujo kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

Landa agado[redakti | redakti fonton]

Aktivis en la enlanda movado kadre de Korea Esperanto-Asocio.

  • Redaktoro (1979-1981) kaj ĉefredaktoro (1983) de La Espero el Koreujo.
  • Estrarano pri edukado (1991-1999)
  • Prezidanto de Incheon-Filio (1993-1997)
  • Membro de LKK de la 79-a Universala Kongreso (1994)
  • Membro de Lingva Komitato (1998-2020)
  • Vicprezidanto (1999-2007)
  • Membro de Konsilantaro (2008-Nun)

Ricevis la Premion por Elstara Agado de KEA (2000) kaj la Premion Hajpin (2007).

Internacia agado[redakti | redakti fonton]

  • Partoprenis en la reviziado de la Plena Ilustrita Vortaro (2002, 2005, 2020) pri la fakoj de Biologio kaj Fiziologio kaj de Botaniko.
  • Korespondanto de Monato (2021-Nun).

Edukado kaj profesio[redakti | redakti fonton]

  • Profesoro pri molekula biologio kaj biokemio ĉe Inha Universitato , Koreujo (1991-2015).
  • Verkis dekojn da fakaj publikaĵoj en la angla.

Verkoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]