Louise Bertin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louise Bertin
Persona informo
Louise Bertin
Naskiĝo 15-an de januaro 1805 (1805-01-15)
en Bièvres
Morto 26-an de aprilo 1877 (1877-04-26) (72-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Louis-François Bertin vd
Patrino Geneviève-Aimée-Victoire Boutard vd
Gefratoj Édouard Bertin • Armand Bertin • Geneviève Bertin vd
Profesio
Okupo poeto • komponistoverkisto vd
Laborkampo poezio vd
Verkado
Verkoj La Esmeralda ❦
Fausto ❦
Le Loup-garou vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louise-Angélique BERTIN (la 15-an de januaro 1805 – la 26-an de aprilo 1877) estis franca poeto, verkistino kaj komponistino.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro, Louis François Bertin estis la redaktisto de la influa franca gazeto Journal des débats. La familio Bertin frekventis la francajn privilegiajn rondojn de kulturaj eventoj, de riĉaj homoj, kaj intelektuloj. Oftaj vizitantoj al la kampara hejmo de la familio, inkludis Rossini, Chateaubriand, Victor Hugo, Ingres, Delacroix, Boulanger.

Louise Bertin ricevis siajn unuajn lecionojn en familia medio. François-Joseph Fétis (1784-1871) asertas ke li kontrolis ŝiajn studojn, unue por evoluigi ŝian kontraltan voĉon kaj poste por akompani ŝin sur la vojo al komponado. Ŝi ankaŭ studis komponadon ĉe Anton Reicha (1770-1836).

La kariero de Louise Bertin kiel komponistino disvolviĝis ĉefe en opero. En la aĝo de 21 ŝi komencis labori pri opero bazita sur “Fausto” de Goethe: ŝi verkis kaj la libreton kaj la muzikon, kaj tiel ŝi fariĝis la unua franca komponisto kiu transmetis tiun verkon kiel operon. La opero estis premierita en la Théâtre-Italien en 1831. Krome, ŝi verkis tri pliajn operojn: “Guy Mannering” (1825) premierita private; “La Homlupo” (Le Loup-garou) (1827), komika opero kun libreto de Scribe, kaj Esmeralda (1836). Ĉi lasta estis la plej grava el ŝiaj operoj.

Esmeralda estis komponita en kunlaboro kun Victor Hugo mem, kiu verkis la libreton surbaze de sia propra teksto Notre-Dame de Paris, La Ĝibulo de Notre-Dame. Tiel Louise Angélique fariĝis la nura komponisto kiu laboris rekte kun Victor Hugo, sia proksima amiko, kiu en letero nomis ŝin “la duan patrinon de siaj infanoj.

Louise Bertin havis fizikan handikapon kiu influis ŝian kapablon piediri aŭ stari dum tempodaŭro, tial ŝia patro dungis la muzikrecenziston Hector Berlioz por fari la provludojn de Esmeralda.

En siaj “Memoraĵoj” Hector Berlioz skribas bonegan detalon pri Louise Angélique, lia rilato kun Esmeralda, kaj la ricevo de la opero. Li laŭdis ŝin kiel "verkiston kaj muzikiston de konsiderinda distingo kaj unu el la plej inteligentaj virinoj de nia tempo." Li daŭras raportante ke Rossini partoprenis la kostuman provludon de Esmeralda kaj li estis "laŭte aplaŭdita".

La opero premieris ĉe la Théâtre de l'Académie Royale de Musique en Parizo la 14-an de novembro 1836 kun Cornélie Falcon en la titolrolo.

Berlioz ankaŭ rakontas ke la politika opinio de la Journal des débats de ŝia patro, enmiksiĝis en la premiero, kiam "unu aŭ du personoj aparte malamikaj de la familio Bertin senhonte kriis: ‘Ĝi ne estas de Mlle Bertin, ĝi estas de Berlioz’, kaj aktive ili instigis la onidiron ke mi skribis la arion de Quasimodo” … “mi ĵuras je mia honoro, ke mi ne skribis noton pri tio”.

La akuzo kontraŭ tiu granda opero estis mizera ĉar Louise Angélique trovis sukceson kun Esmeralda, sed la varmega politika etoso de Parizo, kaj la vireca influo en la arta sfero, faris ke Louise Bertin forlasis sian operecan karieron kaj dediĉis sin al poezio.

Ŝiaj pliaj komponadoj inkludas dek du kantatojn, ses pianajn baladojn, kvin ĉambrajn simfoniojn, arĉajn kvartetojn, pianotriopon inkluzive de temoj kaj de Fausto kaj de Esmeralda.

Ŝi ankaŭ verkis kaj publikigis du volumojn de poezio, Les Glanes (1842), kiu ricevis premion de la Franca Akademio, kaj Nouvelles Glanes (1876). Ŝiaj ceteraj verkoj, precipe kvin ĉambraj simfonioj kaj pluraj kantatoj, estas konsiderataj perditaj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 139 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hugh Macdonald, "Bertin, Louise", in: Grove Music Online Oxford Music Online (subscription required) (accessed 30 December 2010).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]