Laktorizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laktorizo.

Laktorizo aŭ "rizo kun lakto", estas tipa deserto de la kuirarto de multaj landoj kuirita per malrapida boligado de rizo en lakto kun sukero. Ĝi estas proponita ĉu varma ĉu malvarmigita kaj oni foje aldonas cinamon, vanilon aŭ citronŝelon por havigi aromojn.[1]

La laktorizo havas tre antikvajn originojn en Azio kaj poste disvastiĝis tra Eŭropo kaj Afriko. El la 16-a jarcento rizo eksportiĝis al Ameriko kaj kune iris tien ankaŭ la plado laktorizo.

Ĉar temas pri tre disvastigita plado, ĝi povas ricevis tre diversajn ingrediencojn kaj aldonaĵojn en la diversaj landoj kaj mondoregionoj. En Peruo oni aldonas "mazamorra morada" (el purpura maizo); en Argentino kaj Urugvajo oni aldonas laktokaramelon; en Finlando, konata kiel Joulupuuro, estas tradicia en Kristnasko, kaj oni enmetas en la miksaĵon unu migdalon, en la konsidero ke la kunmanĝanto kiu ricevos ĝin ricevos ankaŭ bonan sorton en la nova jaro.[2]

En Italio kaj en Hispanio oni aromaldonas ŝelon de oranĝo (eĉ sekigita). En Islando oni aldonas grason; en Germanio pomon,[3]​ en Francio karamelon, en Norvegio migdalojn kaj ĉerizojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Receta: Arroz con Leche Colombiano Alirita la 30an de Decembro 2022.
  2. Michan (2a de Januaro 2018). «Joulupuuro, la comida de la suerte que inaugura la Nochebuena (receta incluida)». Michan en Finlandia. Konsultita la 25an de decembro 2022.
  3. Cano, Carlos G. (11a de Januaro 2019). «Arroz sin leche: ¿acierto o herejía?». Cadena SER. Konsultita la 9an de februaro 2019.