Forpelo de la moriskoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enŝipigo de moriskoj en Valencio, de Pere Oromig.

La forpelo de la moriskoj de Hispanio estis ordonita de la reĝo Filipo la 3-a kaj plenumita laŭgrade inter 1609 kaj 1613. La unuaj moriskoj forpelitaj estis tiuj de la Reĝlando de Valencio (la dekreto publikiĝis la 22an de septembro 1609), al kiuj sekvis tiuj de Andaluzio (10a de januaro 1610), Ekstremaduro kaj Reĝlando Kastilio (10a de julio 1610), kaj Reĝlando Aragono (29a de majo 1610). La lastaj forpelitoj estis tiuj de la Regno Murcia, unue tiuj de granada deveno (8a de oktobro 1610), kaj poste tiuj de la valo Ricote kaj la ceteraj "malnovaj" moriskoj (oktobro 1613). Totale estis forpelitaj ĉirkaŭ 350 000 personoj, el kiuj la majoritato de la regnoj Valencia kaj Aragona, kiuj perdis ĉirkaŭ unu trionon kaj unu sesonon de sia loĝantaro, respektive.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Kiel asertis Antonio Domínguez Ortiz kaj Bernard Vincent, la forpelo de la moriskoj estas historia problemo okazigita de la multaj faktoroj, pro kio spite la abundan dokumentaron, la precizaj tialoj kiuj kondukis al la plej drasta solvo ne estas tute klarigitaj. Inter la esprimitaj argumentoj defendantaj la forpelon menciendas jenaj:

Forpelo de la Moriskoj, de Vicente Carducho (Muzeo de Prado, Madrid).
  • La majoritato de la moriskoj, pli ol unu jarcenton post ĝia trudita konverto al kristanismo, plue ests aparta socia grupo, kvankam escepte en Valencio la majoritato de la komunumoj estis perdintaj la uzadon de la araba lingvo favore al la latinidaj lingvoj,[1] kaj ilia kono de la islama dogmo kaj ritoj, religio ofte praktikata sekrete, estis ĝenerale malsufiĉa.
  • Post la ribelo de Alpujarra (1568-1571), fare de moriskoj el Granado, tiuj malpli elkulturigitaj, pli kaj pli gravis publika opinio ke tiu kultura minoritato estis politika problemo kiu povis okazigi riskon por la Hispana Monarkio. Tiu opinio estis nutrita per nombraj atakoj de berberaj piratoj, kiuj foje estis helpitaj aŭ almenaŭ festitaj de la moriska loĝantaro laŭlonge de la mediteranea marbordo. Moriskoj ekestis konsiderataj kvina kolono, kaj eblaj aliancanoj de turkoj kaj francoj.
  • La timo pro ebla kunlaboro inter moriskoj kaj la Otomana Imperio kontraŭ la kristana Hispanio estis rilata al la plej grava minaco, ĉar oni ne atingis grandan venkon kontraŭ tiu; tiu alianco inter moriskoj kaj turkoj el kiu la unuaj premus el Hispanio nome el marbordoj de Mediteraneo povus esti ege danĝera.
  • Ekkrizo en 1604 derivita pro malpliigo de la alveno de riĉeco el Ameriko kaj sekva malaltigo de vivnivelo kondukis parton de la kristana loĝantaro erare kulpigi prie moriskojn, kiel eblaj konkurencantoj.
  • Radikaligo en la pensaro de multaj regantoj post la malsukceso finigi la protestantismon en la Nederlando.
  • La klopodo finigi la ideon en Eŭropo pri la diskutebla kristaneco de Hispanio pro la restado de moriskoj. Tiu decido estus kulmino de la homogeniga procezo startita per la forpelo de la judoj el Hispanio ratifante la kristanecon de la regnoj de Hispanio. Tiu opinio ne estis popola, sed laŭ Domínguez Ortiz kaj Bernard Vincent eble grava ĉe nur iomaj sektoroj. Peticioj amasaj ne estas dokumentataj kaj nur kontraŭ banditismo, malhelpo al kelkaj profesioj...[2]​ La opinioj pri la decidota politiko pri moriskoj estis tre muy dividitaj inter tiuj kiuj havis ekonomiajn interesojn, tiuj kiuj opiniis, ke oni devas permesi tempon por ilia kristanigo kaj tiuj kiuj proponis ekstreman politikon, kiel forpelo.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Elŝipigo de moriskoj en la Haveno de Orano, pentrita en 1613 fare de Vicente Mostre, Fundación Bancaja de Valencia.

Oni konas tre precize la nombron de moriskoj forpelitaj pere de la studado de oficialaj registroj farita de la franca historiisto Henri Lapeyre. [3][4] [5]

Valencio 117 464
Aragono 60 818
Katalunio 3716
Kastilio kaj Ekstremaduro 44 625
Murcio 13 552
Okcidenta Andaluzio 29 939
Granado 2026
TOTALO 270 140

Tamen Lapeyre mem agnoskas, ke tiuj ciferoj estas nekompletaj pri Murcio kaj Andaluzio, dum aliaj historiistoj, kiel Antonio Domínguez Ortiz, ampleksigas la ciferon ĝis 300 000 personoj.[6] Ankaŭ Henry Kamen agnoskas tiun ciferon de 300 000 forpelitoj, el totala loĝantaro de ĉirkaŭ 320 000 moriskoj.[7]

La Konsilio de Kastilio taksis la forpelon en 1619 kaj konkludis, ke ĝi ne okazigis negativajn ekonomiajn rezultojn por la lando. Eble tio certas ĉe la regno Kastilio, ĉar ja kelkaj fakuloj ne trovis negativajn ekonomiajn rezultojn en la sektoroj en kiuj la moriskoj ne tiom gravis. Fakte la demografia falo ne estis komparebla kun tiu de duonmiliono da viktimoj de la granda pesto de 1598-1602, kvinfoje pli granda ol la nombro de moriskoj elpelitaj el Kastilio. Sed en la Regno Valencia ĝi rezultis en abandono de la kultivitaj kampoj kaj malpleno en kelkaj sektoroj ĉar kristanoj ne sufiĉis por plenigi la grandan truon lasitan de la forpelo de la moriskoj. Fakte, oni ĉirkaŭkalkulas, ke en la momento de la forpelo 33% de la loĝantoj de la Regno Valencia estis moriskoj, kaj kelkaj komarkoj de la nordo de Alikanto perdis preskaŭ la tutan loĝantaron, kio rezultis en necesa reloĝado per elmigrantoj el aliaj partoj de Hispanio.

Portreto de Filipo la 3-a (ĉirkaŭ 1635), de Velázquez.

La forpelo de ĉirkaŭ 4% de la loĝantaro povas aspekti negrava, sed oni konsideru, ke la loĝantaro moriska estas grava parto de la laboristaro, ĉar moriskoj estas nek nobeloj, nek hidalgoj, nek soldatoj. Tial tio okazigis grandan minuson en la impostopago, kaj ĉe la zonoj plej damaĝitaj (Valencio kaj Aragono) ĝi havis senhomigajn efikojn kiuj pluis jardekojn kaj okazigis gravan vakuon en la artmetioj, produktado de toloj, komerco kaj agrikulturo. Krome multaj kristanaj kamparanoj suferis, ĉar la teroj lasitaj de la moriskoj estis kaptitaj de nobeloj, kiuj deziris, ke la kamparanoj laboru ilin kontraŭ altaj lupagoj kaj troaj kondiĉoj por tuj rekuperi siajn «perdojn».

Aliflanke, la forpelo malsekurigis la komunikadon tere kaj mare: kelkaj kamparanaj moriskoj iĝis banditoj ribelemaj rifuĝintaj en la montaroj (nomitaj "monfioj"), kaj foje aliancanoj aŭ spionoj de la berbereskaj piratoj jam en la 16-a jarcento estritaj de Oruĉ Reis kaj Turgut Reis. La posteuloj de tiuj korsaroj berberaj estis akceptintaj la elmigrintojn de la moriskaj militoj kaj uzis ilin por enfiltriĝi en la hispanajn mediteraneajn marbordojn kaj regule rabadi (ankaŭ la eŭropeajn: el Islando ili forprenis 400 islandanojn, inklude virinojn kaj infanojn, kiujn ili vendis kiel sklavojn)[8] kaj tiu kutimo pluis dum ĉirkaŭ unu jarcento post la forpelo, tiel ke la timo al la «bajada del Turco» (alveno de turkoj) iĝis konversacia temo en la Hispana Ora Jarcento. Altea, Vila Joiosa kaj Calpe estis speciale damaĝitai inter aliaj lokoj.[9] La tri mil moriskoj de Hornachos, en Ekstremaduro, estis tute forpelitaj kaj fondis en Salé, apud Rabat, la korsaran Respublikon de Salé.[10] Inter la hispanaj moriskaj piratoj kiuj rabadis la hispanan marbordon serĉe de riĉaĵoj kaj sklavoj menciindas, por ekzemplo, Alonso de Aguilar, alinome «Joraique», la granada Mami Arráez kaj Manuel de Guadiana.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anes y Álvarez de Castrillón, Gonzalo (2004). Las tres culturas. Madrid: Real Academia de la Historia. p. 48. OCLC 614885773. «Tanto en Castilla como en Aragón los mudéjares hablaban corrientemente la lengua romance a fines de la Edad Media. No así en Valencia, cuyos musulmantes tenían contactos más continuos con Granada y el Magreb ».
  2. Domínguez Ortiz kaj Vincent, 1993, p. 160.
  3. Henri Lapeyre, Géographie de l'Espagne morisque, Parizo, 1959.
  4. Domínguez Ortiz, Vincent, 1993, p. 200
  5. Lapeyre, Henri (2011). Geografía de la España morisca. Universitat de València. p. 218. ISBN 9788437084138.
  6. Domínguez Ortiz, Vincent, 1993, p. 200
  7. Kamen, 2011, p. 220
  8. Intervjuo al la historiisto Bartolomé Benassar, en Ideal de Granada, 15a de Majo de 2009: Hubo moriscos que por rebeldía se hicieron piratas
  9. «Incursiones y ataques más importantes.». Arkivita el originalo la 19an de Aŭgusto 2017. Konsultita la 25an de Oktobro 2015.
  10. Javier Gómez, en El Mundo, 29a de novembro 2009, numero 737: La república pirata de los 3000 moriscos extremeños

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Caro Baroja, J. Los moriscos del Reino de Granada. Ensayo de historia social. Istmo. Madrid, 1976.
  • Domínguez Ortiz, A. kaj Vincent, B. Historia de los moriscos. Vida y tragedia de una minoria. Ed. Revista de Occidente. Madrid, 1978.
  • Domínguez Ortiz, Antonio; Vincent, Bernard (1993) [1979]. Historia de los moriscos. Vida y tragedia de una minoría. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-2415-2.
  • García Pedraza, Amalia. Actitudes ante la muerte en la Granada del siglo XVI. Los moriscos que quisieron salvarse. Universidad de Granada, 2002.
  • Kamen, Henry (2011) [1999]. La Inquisición Española. Una revisión histórica (3a eldono). Barcelona: Crítica. ISBN 978-84-9892-198-4.
  • Perceval, J.M. Todos son uno. Arquetipos, xenofobia y racismo. La imagen del morisco en la Monarquía Española durante los siglos XVI y XVII. Instituto de Estudios Almerienses. Almería, 1997.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]