Katalin Hollósy (grafikisto)
Katalin Hollósy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1955 (69-jaraĝa) en Nemesnádudvar |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Altlernejo Eötvös József Arta Universitato Moholy-Nagy Scienca Universitato de Szeged Universitato de Pécs |
Okupo | |
Okupo | grafikisto |
Katalin Hollósy [holOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollósy Katalin estas hungara grafikisto, emajlisto, instruisto. Ŝia familia nomvarianto estis Hollósi [holOŝi].
Katalin Hollósy[1] naskiĝis la 28-an de februaro 1955 en Nemesnádudvar.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Katalin Hollósy (grafikisto) frekventis bazlernejon en sia naskiĝvilaĝo, poste ŝi maturiĝis en gimnazio de Baja. Ŝi akiris pedagogian diplomon en Altlernejo Eötvös József en 1979, poste ŝi ne povis plulerni kaj ŝi laboris en pluraj lokoj, sed ekde 1978 ŝi apartenis al la artistoj en Hajós. Ŝi kreis emajlaĵojn ekde 1986. Ŝi akiris artan diplomon en Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász en 1987 (ŝia majstro estis Endre Turi), pliajn diplomojn en 2002 en Industriarta Universitato, post 2 jaroj en Universitato de Pécs. Ŝi instruis en pluraj lernejoj, eĉ ŝi estis lernejestro dum lernojaro en Kunbaracs. Ekde 1999 ŝi estis membro de artistoj en Kecskemét, ekde 2013 ŝi estis ties gvidanto.
Ŝi edziniĝis kaj naskis filinon en 1982, sed post 2 jaroj ŝi divorcis. Ŝi ricevis artajn premiojn ekde 1987, ŝi havis stipendiojn dum mallongaj periodoj inter 1988-2010.
Elektitaj individuaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Kecskemét (1989, 1999)
- Baja (1991)
- Győr (1996)
Elektitaj grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj emajlaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Magyar rapszódia (2011)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun fotoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2023-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio