Ernst Kaltenbrunner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Kaltenbrunner
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1903 (1903-10-04)
en Ried im Innkreis,  Aŭstrio-Hungario
Morto 16-an de oktobro 1946 (1946-10-16) (43-jaraĝa)
en Malliberejo de Nurenbergo
Mortokialo pendumo
Lingvoj germana
Ŝtataneco AŭstrioNazia Germanio
Alma mater Universitato de GrazQ1502625 • Bundesrealgymnasium Linz Fadingerstraße
Subskribo Ernst Kaltenbrunner
Okupo
Okupo politikistoadvokatooficiro • Gestapo employee
vdr

Ernst KALTENBRUNNER (4a de Oktobro 1903 - 16a de Oktobro 1946) estis alt-ranga aŭstria oficiro de SS dum Nazia epoko kaj grava fifaranto de la Holokaŭsto. Post la ekzekuto de Reinhard Heydrich en 1942, kaj mallonga periodo sub estreco de Heinrich Himmler, Kaltenbrunner estis la tria estro de la Reichssicherheitshauptamt (Sekurservo, RSHA), kiu inkludis la servojn de Gestapo, Kriminalpolizei (Nazigermania Kripo) kaj la SD, el Januaro 1943 ĝis la fino de la Dua Mondmilito en Eŭropo.

Kaltenbrunner, Heinrich Himmler kaj August Eigruber (nigre) inspektas ĉe Koncentrejo Mauthausen en 1941, akompanataj de la koncentrejestro Franz Ziereis (centre maldekstre).
Kaltenbrunner kun Himmler kaj Ziereis en Mauthausen en Aprilo 1941.
Kaltenbrunner en 1943.

Kaltenbrunner aliĝis al la Nazia Partio en 1930 kaj al la SS en 1931, kaj ĉirkaŭ 1935 li estis konsiderita estro de la Aŭstria SS. En 1938, li helpis ĉe la Anschluss kaj ricevis la komandon de la SS kaj de la polico en Aŭstrio. En Januaro 1943, Kaltenbrunner estis nomumita estro de la RSHA, kaj sukcedis Reinhard Heydrich, kiu estis mortigita en Majo 1942.

Ektuziasma antisemidulo kaj fanatika sekvanto de Adolf Hitler, Kaltenbrunner gravis en periodo en kiu la genocido de judoj intensiĝis. Li estis la plej altranga membro de SS kiu frontis proceson (Himmler estis memmortiginta sin Maje 1945) en la Juĝoj de Nurenbergo, en kiuj li estis deklarita kulpa pri militkrimoj kaj pri krimoj kontraŭ la homaro. Kaltenbrunner estis kondamnita je mortpuno kaj ekzekutita per pendumado la 16an de Oktobro 1946.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerwarth, Robert (2012). Hitler's Hangman: The Life of Heydrich. New Haven, CT: Yale University Press. ISBN 978-0-30018-772-4.
  • Miller, Michael (2015). Leaders of the SS and German Police, Vol. 2. San Jose, CA: R. James Bender. ISBN 978-19-329-7025-8.
  • Moorehead, Caroline (1999) [1998]. Dunant's Dream: War, Switzerland and the History of the Red Cross. Carroll & Graf Publishing. ISBN 978-0786706099.
  • Overy, Richard (2010). The Third Reich: A Chronicle. New York: Quercus Publishing Inc. ISBN 978-1-62365-456-6.
  • Read, Anthony (2005). The Devil's Disciples: Hitler's Inner Circle. New York: Norton. ISBN 978-039332-697-0.
  • Rosmus, Anna (2015). Hitlers Nibelungen: Niederbayern im Aufbruch zu Krieg und Untergang. Grafenau: Samples Verlag. ISBN 978-3-93840-132-3.
  • Snyder, Louis L (1976). Encyclopedia of the Third Reich. London: Robert Hale. ISBN 978-1-56924-917-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]