Ordeno de la Bano
Ordeno de la Bano | ||
kavalira ordeno | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Kompano de la Ordeno de la Bano • Kavaliro Komandoro de la ordeno de la Bano • Damo Komandoro de la ordeno de la Bano • Kavaliro Granda Kruco de la ordeno de la Bano • Dame Grand Cross of the Order of the Bath • Great Master of the Order of the Bath • Knight of the Bath • Grand Cross of the Order of the Bath • Honorary Companion of the Order of the Bath vd | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Fondita de | Georgo la 1-a de Britio vd | |
Fondita en | 1725 | |
La Ordeno de la Bano (angle Order of the Bath) estas brita kavalira ordeno, fondita de reĝo Georgo la 1-a la 18-an de majo 1725. La nomo estas prenita de rito de la Mezepoko, en kiu persono partoprenas tagon de fastado, preĝo kaj banado, unu tagon antaŭ ol li iĝas kavaliro. Tiu ĉi ceremonio estis ĉesigita en 1815.
La ordeno konsistas el la brita reĝo (la Reganto de la ordeno), la Granda Majstro (angle The Great Master), kaj tri klasoj de membroj de la ordeno:
- Kavaliro/Dame Grand Cross (angle Knight/Dame Grand Cross aŭ GCB)
- Kavaliro/Dame Commander (angle Knight/Dame Commander aŭ KCB por kavaliro, DCB por sinjorino)
- Kunulo (angle Companion aŭ CB)
La ordeno estis origine fondita kiel armea kavalira ordeno, kaj ĝia simbolo (la stelo) estis portita kiel ornamado por oficiraj rangoj. La moto de la ordeno estas latine Tria iuncta in uno (trad. tri kombinitaj/ligitaj en uno), diraĵo rilatanta al la unio de Anglio, Skotlando kaj Irlando, aŭ la Sankta Triunuo. La unua signifo estas la pli verŝajna el la du, ĉar tri kronoj aperas en la simbolo de la ordeno. Alia devizo estas germane Ich dien (trad. Mi servas) - tiu ĉi devizo estas malpli utila, precipe por membroj de la ordeno, kiuj deĵoris en la armeo. [mankas fonto]
La ordeno estas la kvara plej grava el la britaj kavaliraj ordenoj, post la Ordeno de la Ĝartero (Order of the Garter), la Ordeno de la Kardo (Order of the Thistle) kaj la Ordeno de Sankta Patriko (Order of St. Patrick).
La nuntempaj "Kavaliroj kaj Sinjorinoj de la Grandkruco"
[redakti | redakti fonton]- Reganto de la ordeno: Karlo la 3-a, Reĝo de Britio
- Grandmajstro: Neniu
Kavaliroj kaj Sinjorinoj de la Grandkruco
[redakti | redakti fonton]Kavaliroj kaj Sinjorinoj de la Grandkruco de Honoro
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Anstis, John. (1752) Observations introductory to an historical essay, upon the Knighthood of the Bath. London: James Woodman.
- Galloway, Peter. (2006) The Order of the Bath. Phillimore. ISBN 1-86077-399-0.
- Hanham, Andrew. "The Politics of Chivalry: Sir Robert Walpole, the Duke of Montagu and the Order of the Bath." Parliamentary History 35.3 (2016): 262–297.
- Nicolas, Nicholas H.. (1842) History of the orders of knighthood of the British empire, Vol iii.
- Perkins, Jocelyn. (1920) The Most Honourable Order of the Bath : a descriptive and historical account, 2‑a eldono, London: Faith Press.
- Risk, James C.. (1972) The History of the Order of the Bath and its Insignia. London: Spink & Son.
- (1725) Statutes of the Most Honourable Order of the Bath.
- (1812) Statutes of the Most Honourable Order of the Bath.
- (1847) Statutes of the Most Honourable Order of the Bath.
- Special statute of the Most Honourable Order of the Bath. London (1850). Alirita 16 June 2020 .
- (1925) Statutes of the Most Honourable Order of the Bath.
- Royal Insight > May 2006 > Focus: The Order of the Bath. Arkivita el la originalo je 29 September 2006. Alirita 9 September 2006 .
- Order of the Bath. Official website of the British monarchy. Arkivita el la originalo je 2 January 2012. Alirita 9 December 2011 .
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Civila
-
Armea
-
Insignoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Serĉaj rekomendoj por la Ordeno de la Bano sur BRITIO retejo de Naciaj Arkivoj.
- Brennan, I. G. (2004). "La Plej Honora Ordeno de la Bano".
- Cambridge Universitata Heraldika kaj Genealogia Socio. (2002, 2020). "La Plej Honora Ordeno de la Bano".
- Velde, F. R. (2003). "Ordo de Prioritato en Anglio kaj Kimrio".