Saltu al enhavo

Ernst Henseler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
memportreto de Henseler (1918)

Ernst HENSELER (naskiĝinta la 27-an de septembro 1852 en Wieprzyce apud Gorzów Wielkopolski, mortinta la 27-an de oktobro 1940 en Zehlendorf) estis germana pentristo kaj desegnisto.

Die alte Warthe (1872)
monumento por Henseler en la naskiĝurbo en Lubuŝio

Estante filo de kamparano el la Varta Faŭlto li studis en 1870/71 ĉe Reĝa altlernejo pri artoj en Berlino. Laŭ atestilo subsignita en la 17.10.1871 fare de Martin Gropius li trapasis ĉiujn kursojn de diversaj desegnadteknikoj kiel la plej talentita el ĉiuj. Henseler sekve ricevis arĝentan medalon. Poste li studis ĝis 1877 ĉe Grandduka saksia artlernejo en Vajmaro.

Estante disĉiplo de Karl Gussow, Albert Bauer kaj Albert Brendel li fariĝis elstara portreta kaj ĝenra pentristo. La tiutempaj verkoj spekteblas je Kastelo Fallersleben (Wolfsburg), Nacia Galerio (Berline), Bomann-muzeo (Celle) kaj en la kolektoj de Klassik Stiftung Weimar.

Reveninte Berlinon li ĝuis daŭran apogon fare de Gropius. De 1878 li docentis ĉe pluraj artaj altlernejoj kaj ekinstruistis en 1881 por la Berlina Artmetia Muzeo. En 1888 li nomumiĝis profesoro pri desegnado de nuduloj ĉe Teknologia Universitato Berlino. Multaj liaj disĉiploj originantaj el multaj landoj poste famiĝis. Henseler mem estis konata en la tuta lando; li aktivis paralele al profesoreco kaj ĉie ajn troviĝis liaj ksilografioj.

En aprilo 1884 edzigis Anna Schiele, komercista filino naskonta du tri filinojn (Maria, Anna, Dorothea) kaj filon Friedrich. Friedrich, studante arkitekturon, mortis dronante en la berlina lago Krumme Lanke; Maria fariĝis pentristino, Anna grafikistino.

Pasigante somerojn en sia naskiĝregiono, Henseler ŝatis pentri motivojn el la kamparana vivo, portretojn, historibildojn. Elfaris li i.a. la portretbildon Bildnis des Dichters Heinrich August Hoffmann von Fallersleben. De 1877 li partoprenis la berlinajn akademi-ekspoziciojn kaj ĝis 1926 la grandajn berlinajn artekspoziciojn. Li membris ĉe Verein Berliner Künstler aktivante kiel komisionano. Li montris sijan verkojn ne nur Berline sed ankaŭ Munkene ĉe Glaspalast (1880-1917) kaj intertempe en Duseldorfo, Dresdeno, Hamburgo, Kilo, Vieno, Londono, Parizo kaj Sankta Luiso.

Postmorte liaj filinoj prizorgis la vendon de la verkoj kiuj perdis valoron kompare al la frua gloro de la patro. Tamen en Polujo oni ĝis hodiaŭ konas lian agadon. En la centro de la naskiĝurbo oni starigis bronzan statuon de li, de natura grandeco.[1]

  • Ora medalo (Berlin 1886)
  • Arĝenta medalo (Londono 1889)
  • Kupra medalo (Londono 1894)
  • Mention honorifique (Parizo 1900)
  • ordeno Hausorden vom Weißen Falken, kavalirkruco de unua klaso (1903)
  • honora senatoro de Teknika Universitato Berlino (1932)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Gerhard Boese: Ernst Henseler 1852–1940. Ein Maler aus dem Warthebruch. Eldonis Bundesarbeitsgemeinschaft Landsberg (Warthe) Stadt und Land e. V., Herford 2000.
  • "Berthold Kornowsky: Professor Ernst Henseler." Che: Heimatblatt der ehemaligen Kirchengemeinden Landsberg/Warthe, Stadt und Land. 14-a jarkolekto, 9/1962, p. 8.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hans-Jürgen Mende: Lexikon Berliner Begräbnisstätten. Pharus-Plan, Berlin 2018, ISBN 978-3-86514-206-1, p. 674