Hugo Ball

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Ball
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1886 (1886-02-22)
en Pirmasens
Morto 14-an de septembro 1927 (1927-09-14) (41-jaraĝa)
en Sant'Abbondio, Collina d'Oro
Mortis per stomaka kancero vd
Tombo Sant'Abbondio Cemetery in Gentilino vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Subskribo Hugo Ball
Memorigilo Hugo Ball
Familio
Edz(in)o Emmy Hennings vd
Profesio
Okupo tradukisto • poeto • teatra reĝisoroverkistofilozofo vd
Laborkampo German-language studies • poeziodramoprozo vd
Aktiva dum 1886– vd
Verkado
Verkoj Karawane ❦
Hermann Hesse ❦
Fuĝo de tempo ❦
Byzantinisches Christentum: Drei Heiligenleben vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hugo BALL [hugo bal] (22an de februaro 1886 en Pirmasens, Germanio - 14an de septembro 1927 en Sant'Abbondio, Svislando) estis germana verkisto.

Post studado en Munkeno kaj Heidelberg li laboris ĉefe kiel reĝisoro kaj dramaturgo en diversaj teatroj. La spertoj dum la Unua mondmilito faris el li konvinkitan pacifiston, kaj en la jaro 1915 li elmigris kune kun sia estonta edzino, la verkistino Emmy Ball-Hennings, al la neŭtrala Svislando. En Zuriko li kunfondis la kabaredojn Cabaret Voltaire kaj la Galerie Dada. De 1917 ĝis 1920 li laboris en Berno por la gazeto Freie Zeitung. En 1920 li fariĝis katoliko. Ĝismorte li vivis en Svislando kaj en Italio.

La verkaro de Hugo Ball konsistas el dramoj, poemoj, romanoj, eseoj kaj biografioj. Ĝis 1917 li estis grava reprezentanto de la dadaismo, poste li forlasis tiun ĉi movadon, ĉar ĝi laŭ li estis arte elĉerpita. Pri sia amiko de Hermann Hesse li verkis biografion.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Henker von Brescia (dramo, 1914)
  • Flametti oder vom Dandysmus der Armen (romano, 1918)
  • Zur Kritik der deutschen Intelligenz (eseo, 1919)
  • Byzantinisches Christentum (eseoj, 1923)
  • Hermann Hesse (biografio, 1927)
  • Mein Weg aus der Zeit (membiografio, 1927)
  • Tenderenda oder Der Phantast (romano, eld. 1967)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]