Arthur Brooks Baker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Brooks Baker
Persona informo
Naskiĝo 17-a de aŭgusto 1877
en Salem, Kansaso
Morto 22-an de majo 1973
en Santa Barbara, Kalifornio
Lingvoj Esperanto
Nacieco usonano
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton Komunista Manifesto
Verkis en Esperanto fondis la unuan Esperanto-gazeton Amerika Esperantisto
Elements of Esperanto
American Esperanto Book
Esperantistiĝis en 1906
vdr

Arthur Brooks BAKER [bejkr] (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1877 en Salem, Kansaso; mortis la 22-an de majo 1973 en Santa Barbara, Kalifornio[1]) estis usona Esperanto-pioniro, prelegisto kaj ĵurnalisto.[2]

Baker lernis Esperanton en 1906. En 1909 li vojaĝis al Barcelono por inviti la 6-an Universalan Kongreson al Usono, kaj dum tiu Kongreso (en Vaŝingtono en 1910) li konatiĝis kun Zamenhof[3][4].

Baker fondis la unuan Esperanto-gazeton en Usono, Amerika Esperantisto, kaj eldonis ĝin de oktobro 1906 ĝis 1910. Li verkis propagandan broŝuron Elements of Esperanto, 1906; oni disdonis 100 000 ekzemplerojn. En 1907 li verkis lernolibron "American Esperanto Book" kun dudirekta vortaro uson-angla - Esperanto - uson-angla[5]; 40 000 ekzempleroj estas disdonitaj.

En 1907 Li tradukis la Komunistan Manifeston. En 1911 li vendis gazeton kaj libro-rajtojn al Ivy Kellerman Reed kaj Edwin C. Reed.

Rete legeblas[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ usona censuso
  2. "Remembering Some of Our Pioneers Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine" en Esperanto USA 2006/2, fare de William R. Harmon.
  3. Enciklopedio de Esperanto, 1933.
  4. Nekrologo kun foto de Baker en Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 66, n. 810 (1973), p. 114
  5. Bernardo. Buno, butoro, buzo: Arkaismoj el Usono. (2009-07-19).