Újpest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Újpest
esperante: Nova Pest (urbo)
distrikto
Urbodomo en Újpest
Blazono
Oficiala nomo: Újpest
Kromnomo: hungare: IV. kerület
Lando Hungario Hungario
Parto de Budapeŝto
Rivero Danubo
Situo Újpest
 - koordinatoj 47° 33′ 34″ N 19° 04′ 50″ O / 47.55944 °N, 19.08056 °O / 47.55944; 19.08056 (mapo)
Areo 18,82 km² (1 882 ha)
Loĝantaro 98 402 (01.01.2010)
Denseco 5 228,59 loĝ./km²
Distriktestro Zsolt Wintermantel
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 1041 – 1048
Situo de la distrikto en Hungario
Situo de la distrikto en Hungario
Situo de la distrikto en Hungario
La budapeŝta 4-a distrikto
La budapeŝta 4-a distrikto
La budapeŝta 4-a distrikto
Vikimedia Komunejo: Budapest District IV
Retpaĝo: www.ujpest.hu

Újpest (kune kun nova kvartalo Káposztásmegyer) estas la 4-a distrikto de Budapeŝto. La loknomo signifas: nova Pest (urbo).

Grandvendejo de Újpest, kiu spegulas eraon de socialismo

Situo

Distrikto Újpest situas norde en la ĉefurbo laŭ maldekstra bordo de Danubo sur ebenaĵo.

Historio

En la 1830-aj jaroj komencis tie konstrui domojn. Post jardeko ĝi iĝis vilaĝo. La loko industriiĝis kaj urbiĝis en 1907. Dum la socialismo denove oni evoluis tie la industrion. En 1950 Újpest aliĝis al Budapeŝto. Nepre menciindas elstara sporta klubo Újpesti Dózsa, kies apoganto estis la polico. En 1956 estis tie gravaj bataloj. Fine de la 1970-aj jaroj la metroo atingis centron de Újpest. En 1983 komencis konstrui novan kvartalon Káposztásmegyer. En la distrikto 10 infanvartejoj, 7 infanĝardenoj, 4 bazlernejoj, 9 mezlernejoj, kulturdomo, muzeo pri papilioj funkcias.

Trafiko

Vidindaĵoj

Akvoturo de Újpest

Famuloj

Grava mecenato de Újpest estis Sándor Károlyi (politikisto), kiu fondis ĉevaltiran tramon, hospitalon, pensiulejon, orfejon, preĝejon.