Ĉeĉenio
Ĉeĉenio ruseЧеченская республика ĉeĉene Нохчийн Республик | |||
---|---|---|---|
Ŝtato: | Rusio | ||
Ĉefurbo: | Grozno | ||
Areo: | 16 000 km2 | ||
Loĝantoj: | 1 268 042 (2010) | ||
Loĝodenso: | 71 loĝantoj/km² | ||
Aŭtokodo: | 20
| ||
Oficialaj lingvoj: | Ĉeĉena lingvo kaj Rusa lingvo |
Ĉeĉenio aŭ Ĉeĉenujo estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. De 1859 en Rusio, de 1921 — en Montara ASSR. En 1922 formiĝis Ĉeĉena AO, de 1934 — Ĉeĉena-Inguŝa AO, de 1936-92 — Ĉeĉena-Inguŝa ASSR.
- Areo: 15,9 mil km² (ankoraŭ ne estas solvita teritoria disputo kun Inguŝio).
- Loĝantaro: ĉeĉenoj — 1 206 551, rusoj — 24 382 (2010).
- Laŭ la lastaj datumoj ĉ. 98% de la loĝantoj estas etnaj ĉeĉenoj.
- Ĉefurbo: Grozno.
Nova historio (post 1990)
Komence de la 1990-aj jaroj ribeluloj deklaris sendependan Iĉkerion, kies unua prezidento estis Ĝoĥar Dudajev. En 1994 ribelulojn kontraŭstaris rusia armeo. Komenciĝis la Unua ĉeĉenia milito, kiu daŭris ĝis 1996. La unua prezidento de Iĉkerio, Ĝoĥar Dudajev, estis mortigita de rusia misilo. Entute ĉ. 490 mil homoj fuĝis en Inguŝion, Dagestanon, Nord-Osetion kaj aliajn regionojn de Rusio. Multaj el ili revenis hejmen post la ĉeso de militaj operacioj en 1996 kaj fakta sendependiĝo de la respubliko. Sed post trijara intervalo en aŭgusto de 1999 armitaj trupoj de Ŝamil Basajev invadis el Ĉeĉenio al Dagestano por subteni islamisman tumulton de du dagestanaj vilaĝoj. Rusia armeo uzis tiun okazon kiel kaŭzon por reinvadi Ĉeĉenion kaj la konservita konflikto renoviĝis. Komenciĝis dua ĉeĉenia milito, kiu, en formo de gerilaj operacioj, daŭris ĝis 2009. Rezultoj de la milito estas teruraj: ruinigitaj urboj kaj vilaĝoj, miloj da rifuĝintoj, kiuj serĉis savon ankaŭ en sudkaŭkaziaj landoj, precipe en Kartvelio. Entute dum milito pereis ĉ. 300,000 homoj kaj ĉ. duonmiliono vundiĝis.
Ekde 2003 en la respubliko establiĝis relative paca situacio kun sporadaj kontraŭstaroj inter malgrandaj ribelaj taĉmentoj kaj oficiala polico (loka kaj federacia). En Ĉeĉenio estis proklamita nova konstitucio kaj okazis elektoj de prezidanto (en 2003 la postenon gajnis Aĥmed Kadirov, post lia morto dum atenco, la novaj elektoj enpostenigis Alu Alĥanov). Daŭras rekonstruado de loĝlokoj kaj produktejoj, ekfunkciis mezlernejoj, televido, malsanulejoj ktp.
La 27-an de novembro 2005 okazis la unuaj post la jaro 1990 elektoj de la ĉeĉenia parlamento. La elektoj sukcesis: la duĉambra parlamento konsistas el 61 deputitoj. Ankaŭ en 2005 pereis luktante kontraŭ la rusia armeo la separatisma estro Aslan Masjadov.
En 2006 oni elektis kiel ĉefministron Ramzan Kadirov, filon de Aĥmed Kadirov. Krome estis mortigita Shamil Basajev, sendependisma estro. En 2007 Ramzan Kadirov iĝis prezidanto. En aprilo 2009 Rusio proklamis la finon de la milito, kiun ĝi konsideris «kontraŭterorisma operacio».
Personoj
- Aĥmed Kadirov
- Alu Alĥanov
- Aslan Masĥadov
- Liza Umarova
- Zulejĥan Bagalova
- Roza Talĥigova
- Ramzan Sebiev
- Zulaj Sardalova
- Ŝima Okuev
- Salman Ĥasimikov
- Buvajsar Sajtiev
- Adam Sajtijev
- Mamed Khalidov
Literaturo
- Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/04, paĝo 8: Laŭ dagestana vidpunkto verkita de Abdurahman Junusov.
Ĉefurbo: Grozno
Urboj de respublikaj statusoj: Argun | Grozno | Gudermes
Municipaj distriktoj: Aĉĥoj-Martana | Grozna | Gudermesa | Itum-Kala | Kurĉaloja | Nadtereka | Naura | Noĵaj-Jutra | Sunĵa | Ŝala | Ŝaroja | Ŝatoja | Ŝelkovska | Urus-Martana | Vedena