Ĝengĝoŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝengĝoŭo - ĉine 鄭州市 / 郑州市, pinjine Zhèngzhōu Shì, en malnovaj latinliterigoj ankaŭ angle Chengchowgermane Tschengtschau - estas antikva ĉefurbo kaj nuna universitata urbo en Ĉinio. Samtempe temas pri la administra centro de la provinco Henano.

Ĝengĝoŭo (Zhengzhou) sur mapo de Ĉinio
Placo antaŭ la stacidomo en Ĝengĝoŭo
Panoramo en Ĝengĝoŭo
Nokta vido en Ĝengĝoŭo

Bazaj informoj

Situo

Ĝengĝoŭo situas laŭ la Flava rivero.

Historio

Ĝengĝoŭo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. 1500 a.K. la komunumo jam havis urban defendan muron. Dum diversaj dinastioj ĝi estis sidejo de imperiestroj. Ekde 1903 la urbo havas fervojan kontakton. La iama agrikultura urbo post 1949 iĝis ankaŭ industria urbo, produktanta teksaĵojn, traktoron, lokomotivojn ktp.

Klimato

En Ĝengĝoŭo estas subtropika klimato kun 4 sezonoj. Precipe inter aprilo kaj oktobro pluvas (jare po 640 mm). En julio la temperaturo estas 27 °C, januare 0.2 °C.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Muzeo Henan en Ĝengĝoŭo