Ĥalabĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĥalabĝo (kurde Helebce, arabe: حلبجة, en DIN-transskribo ḥalabǧah) estas urbo en la Aŭtonoma regiono Kurdio en Irako kun ĉirkaŭ 57.000 loĝantoj. Ĝi situas ĉ. 240 km nordoriente de Bagdado kaj 15 km for de la limo al Irano. Ĝi estas ĉefe loĝata de kurdoj. La lokaj lingvoj estas Gorani kaj Sorani, du dialektoj de la kurda.

Ĥalabĝo fariĝis internacie konata, kiam ĝi la 16-an de marto 1988, fine de la Iraka-irana milito estis bombita per kemiaj armiloj (vidu: Kemia atako kontraŭ Ĥalabĝo) postulante 5.000 mortintojn. Sarino, iperito kaj venengaso VX estis uzataj. La atako estis parto de operaco Anfal.

La tiam respondeca guberniestro de provinco Kurdistan, generalo Ali Hasan al-Maĝid pro tio estis kondamnita al morto en junio 2007.

1988

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kemia atako kontraŭ Ĥalabĝo.

Ĥalabĝo estis okupita de kurdaj peŝmergoj, kiuj ricevis subtenon de Irano dum la lasta fazo de la Iraka-irana milito. La 16-an de marto 1988, post du tagoj da konvencia artileria atako Irakaj aviadiloj faligis kanistrojn da venenaj gasoj sur la urbon.[1]

La urbo kaj ĉirkaŭaĵo estis atakitaj per bomboj, obusoj kaj - plej perige - venenaj gasoj. Minimume 5.000 homoj mortis pro la rekta efiko de la kemia atako kaj oni taksas, ke pliaj 7.000 homoj estis vunditaj aŭ suferis daŭran damaĝon de sano.[2]

En la atako estis uzitaj la nervogasojn tabuno, sarino, VX kaj mustardgaso. Malofte oni asertas, ke cianido ankaŭ estis uzata, kvankam oni povas pridubi tion, ĉar cianido estas natura kromprodukto de malpura tabun.[3][4][5]

La atako kontraŭ Ĥalabĝa okazis dum la fifama operaco Anfal, per kiu Hussein akre subpremigis kurdajn ribelojn dum la Iraka-irana milito. En aprilo 1987 jam okazis venengasaj atakoj kontraŭ 24 kurdaj vilaĝoj.

Antaŭ la fino de la milito la iraka armeo okupis Ĥalabĝon kaj komplete detruis ĝin.[6]

Post 1988

Ĥalabĝa, tombejo por la viktimoj

De 2000 ĝis 2003 batalema islamista grupo Ansar al-Islam okupis malgrandan enklavon en la montaro oriente de Ĥalabĝo, kiu estis rekonkerita de peŝmergoj el la Patriota Unio de Kurdistano (PUK), helpite de usonaj aviadiloj dum la 2003 invado de Irako.

Frans van Anraat, la komercisto kiu vendis la venengasojn al la Hussein-reĝimo estis kondamnita en 2005 de nederlanda kortumo, la puno: 15 jaroj da prizono. En la pravigo de la verdikto la kortumo argumentis, ke Hussein faris "genocidon kontraŭ la loĝantoj de Ĥalabĝo", la unua fojo ke la incidento de Ĥalabĝo estis tiel pritaksita de iu kortumo.

En la memortago 2006 de la gas-atako, okazis manifestacio en Ĥalabĝo kontraŭ la kurda registaro. Ĉirkaŭ 7.000 manifestaciantoj postulis prioritatan helpon por la viktimoj anstataŭ rekonstrulaboroj. Dum la violenta eskaliĝo la polico pafis kontraŭ la manifestaciantoj, mortigis 14-jarulon kaj vundis multajn aliajn.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 35° 11′ N 45° 59′ O / 35.183 °N, 45.983 °O / 35.183; 45.983 (mapo)

Fontoj

  1. http://news.bbc.co.uk/onthisday/hi/dates/stories/march/16/newsid_4304000/4304853.stm
  2. Osman, Hiwa (March 17th, 2002) Iraqi Kurds recall chemical attack. BBC News. Alirita 2006-08-05.
  3. http://www.terrorismcentral.com/Library/Teasers/ChemIraq.html
  4. http://www.mitretek.org/ChemistryOfGATabun.htm
  5. http://news.bbc.co.uk/2/shared/spl/hi/middle_east/02/iraq_events/html/chemical_warfare.stm
  6. Hirst, David (March 22nd, 1988) The Kurdish victims caught unaware by cyanide. The Guardian. Alirita 2006-06-09.

8. http://www.informationclearinghouse.info/article2098.htm Retired Army War College prof. and CIA analyst Stephen Pelletiere disputing the accusation that Iraq has used chemical weapons against its citizens.

9. http://www.9neesan.com/halapja/ Pictures of poison gas victims.

Vidu ankau