Ŝablono-Diskuto:Lingva adverbo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En multaj vikipedioj, ili kunigis "Template:Ref-en" kun "Template:En icon" (d:Q6597144). Mi ne komprenas la rolojn de niaj tri ŝablonoj.

Ĉu {{En}} estu uzata en referencoj? Por la ĉina, estas ne {{Lang-zh}} sed {{ŝ|Zh-cp}}(forigita en junio 2022, ĉar nenie plu uzata krom en tiu ĉi frazo! --ThomasPusch).--Salatonbv (diskuto) 04:51, 30 Aŭg. 2013 (UTC)

Nu, mi kontrolis ke kaj {{En}} kaj {{Ref-en}} estas kutime uzataj en referencoj. En la aliaj vikipedioj la mallonga nomo ({{En}}) estas pli populara kaj plejmulto da ikono en referencoj en aliaj lingvoj estas kiel "angle", sed ne "angle". Mi proponas ke kunigu ilin pli ol krei du ref-ŝablonojn po lingvo kaj konfuzi aliajn uzantojn krom mi.--Salatonbv (diskuto) 07:41, 30 Aŭg. 2013 (UTC)
Ĉar ne estas kontraŭaĵo, mi kunigos {{Ref-xx}} + {{xx}}. La ŝablona nomo estos mallonga {{xx}}, sed la enhavo estos la nuna {{Ref-xx}}. Mi ŝanĝis la tabelon unue.--Salatonbv (diskuto) 10:44, 6 Sep. 2013 (UTC)
Stop, stop! Tiom simple tute ne estas. La ŝanĝo, kiun vi proponas kaj ekinstalas, ne nur estas dezajna (dikaj malplialtaj bluaj literoj de specifa literaro kun rekta ligilo al la prilingva artikolo, al maldikaj malplialtaj helgrizaj literoj kun demandosigno kaj kesteto "en la ..-a lingvo", sen ligilo al la prilingva artikolo). Sed precipe ĝi estas ŝanĝo de la plena lingvomomo al iuj ne-normigitaj mallongigoj. Ĝis nun la ŝablonoj el familio {{en}} estas amase uzataj ne nur en referencoj, sed tre multe ankaŭ en eksteraj ligiloj, kaj la ŝablonoj el familio {{ref-en}} estas miaimprese simple multe malpli uzataj[1] - tial ĝis nun la ne-normigitaj mallongigoj de lingvonomoj ne vekis multan atenton. Tamen mi tre pledas ne foriri de la simpla sistemo plene adjektive nomigi la lingvon, ne malsamsisteme mallongigi ĝin. "Longa" mallongigo kiel "(angl.)" anstataŭ "angle" tute ne havas la funkcion de mallongigo [male, 7 signoj estas pli ol 5], sed malpli longa mallongigo komplikigas la komprenon: oni limiĝas al la normo ISO 639, tiam en legado de e-lingva teksto estonte ne nur necesos kompreni la vortaron de Esperanto, sed ankaŭ necesos parkeri tiun liston (fy estas la frisa, ga la irlanda, gmw aŭ gsw la svisgermana, dsb la malsuprasoraba, sq la albana ktp ktp), ekestos konfuzoj (ĉu "slov." estu la slovaka aŭ slovena, aŭ ĉu estu "slovak." kaj "sloven.", sed kial tiam ne tuj "slovake" kaj "slovene", ktp). Sencas ne mallongigi, sed lasi plenajn adverbajn lingvonomojn kiel ĝis nun. Mi persone ne kontraŭas la ŝanĝon de dikaj bluaj al maldikaj helgrizaj literoj, sed eble estas aliaj vikipedianoj kiuj ŝatus ke la dezajno restu kiel estis ĝis nun. Aparte de la literarokoloro, mi tamen en la ĝisnuna ŝablonofamilio {{En}} ŝatas ke ne estas krampoj (se estas pluraj lingvoj, strangas ke ĉiu ero havas propran kramparon, tiel ke plurlingvaj retejoj estas signataj ekzemple (angle) (arabe) (ĉine) (france) (hispane) (portugale) (ruse) anstataŭ angle, arabe, ĉine, france, hispane, portugale kaj ruse - laŭbezone kun krampo antaŭ la unua kaj post la lasta ero, aŭ sen. Kaj persone mi ankaŭ aprezas la ĝisnunan eblon tuj per klako alveni al la prilingva artikolo. ThomasPusch (diskuto) 19:40, 9 Sep. 2013 (UTC)

La kaŭzo ke mi proponis la kunigon de {{en}} kaj {{ref-en}} estas, kiel vi diris, ke {{en}} estas pli ofte uzata kaj sufiĉa en referencoj kaj eksteraj ligiloj (mia vorto "referencoj" inkludis ambaŭ). Pro la ekzisto de du formoj, oni povus konfuzi ke {{en}} estas uzata ie ne estas reference. Ekzemple, la uzo de {{ko}} en Eoudong estas taŭga sed La Sono De Menso en la unua ne. Estus ne nepre facile memori la ISOajn mallongigojn de lingvoj, sed estus maldanĝere sekvi internacian protokolon. La mallongigoj en Kategorio:Ŝablonoj landonomoj kun flageto ankaŭ funkcias de ISOaj tri literoj por landnomoj.

Kion vi pensas pri tio?

Alidirektiloj
(Aliaj nomoj)
Ŝablono Rezulto
ŝablono:angle ->
ŝablono:angl ->
ŝablono:Ref-en ->
{{en}} (angle)
ŝablono:slovene ->
ŝablono:Ref-sl ->
{{sl}} (slovene)
ŝablono:Ref-el -> {{greke}} (greke)

--Salatonbv (diskuto) 00:06, 10 Sep. 2013 (UTC)

Referencoj[redakti fonton]

  1. ekzemple {{ref-en}} nun uzatas 183-foje, {{en}} multege pli ol 10000-foje, {{ref-pt}} uzatas 4-foje (en neniu artikolo), {{pt}} proksimume 3000-foje

Pludiskuto dezirindas[redakti fonton]

Ĵus mi denove ĝeniĝis ke nun ekestis miksaĵo inter la du grafikaj ideoj: ekzemple en la artikolo Upernavik de la hodiaŭa "bildo de la tago" estas ekstera ligilo " dane angle...", kio laŭ nuna stato rezultiĝas pli-malpli " (da.) angle..." Tuŝo de la unua parto (da.) per ekrana indikilo (cursor) kaŭzas aperon de demandosigno, kaj iom poste de noteto "en la dana lingvo", sen ligilo, tuŝo de la dua parto (angle) kaŭzas montron de interna ligilo al la artikolo angla lingvo. Tia drasta malunueco en unu tekstolinio laŭ mi estas tro malunueca, eĉ se oni pledas pri variaj enpaĝigaj eblecoj en Vikipedio. La granda plimulto de lingvaj ŝablonoj uzas la pli malnovan variaĵon de dikaj bluaj literoj, kaj dum ne estas klara konsento preferi la mallongigan, grizan, interkrampan kaj et-literan variaĵon sen interna ligilo al la pri-lingva artikolo, en ĉiuj ŝablonoj uziĝu la ĝis-nuna variaĵo.

Por voki pli da atento al la diskuto kaj por veni al konkludo, mi ĵus atentigis pri ĝi en la ĝenerala diskutejo kaj en la paĝo Projekto:Ŝablonoj/Petoj. Supozeble mia persona vidpunkto jam klariĝis: Mi ne kontraŭas ke la ŝablonoj "xx" kaj "Ref-xx" unuiĝu je nomo "xx", sed pledas pri kompleta adverba nomigo de la lingvo en la "ŝablona rezulto", kontraŭ mallongigo, pledas por laso de interna ligilo al la koncerna pri-lingva artikolo, kontraŭ aperigo de demandosigno kaj noteto "en la ...a lingvo" sen interna ligilo, kaj alvokus ne inkluzivigi krampojn, sed lasi uzon de krampoj al la redakta teksto de la unuopa artikolo (vidu la ekzemplon en la noto de la 9-a de septembro supre). Ĉu la lingvonomo estu en la pli malnova blua aŭ en griza stilo, al mi persone ne gravas, kondiĉe ke la literoj estu "normale grandaj", ne malgrandigitaj. Sed eble estas vikipediistoj, al kiuj tia grafika ŝanĝoneŝanĝo tamen gravas.

ThomasPusch (diskuto) 17:16, 17 Okt. 2013 (UTC)

PS: Respondo al lasta respondo de Salatonbv: Laŭ mi alidirektigoj de ŝablono:angle kaj ŝablono:Ref-en al ŝablono:en tute bonas, samsisteme ĉe ĉiuj aliaj lingvoj, kun sola escepto ŝablono:greke, kiu devas esti la uzata ŝablononomo, ne alidirektigo, ĉar ŝablono:el estas por ekstera ligilo (mallongigite "el") kaj ne rilatas al la lingvokodo de la greka. Alidirektigo de ŝablono:angl sen adverba finaĵo laŭ mi aspektas ne-bezonata. Laŭ identa modelo kompreneble estu ĉe ĉiuj aliaj ŝablonoj el la serio. Same bone funkcius, se ŝablono:angle estu la ŝablona nomo, kaj ŝablono:en kaj ŝablono:ref-en la alidirektigo tien. Tiam ne estus escepto pri la greka lingvo. Ĉu estas iu argumento kontraŭ tio??? TP

Dankon, ThomasPusch, pro denova sciigo kaj respondo. Mi preferas ŝablonon:{{en}}; kaj rezulton: (angle) laŭ la eco de alilingvaj vikipedioj (d:Q6597144). Tamen, mi ankaŭ ne kontraŭus al alia formo kaj rezulto por nia vikipedio. Mi nur pensas, ke unu el {{en}} kaj {{ref-en}} estus superflua. Laŭ la ŝanĝado, rezulto en artikoloj iom havus duoblajn krampojn kiel ((angle)), do ni eble povus peti al roboto.--Salatonbv (diskuto) 17:39, 17 Okt. 2013 (UTC)
Hm, mi ĝis nun scias, ke la koncernaj ŝablonoj en la angla kaj hispana vikipedioj skribas la lingvonomon inter krampoj, do (angle), la germana sen krampoj, do angle (eblas mem aldoni krampojn laŭ konteksto) kaj la franca metas la lingvokodon inter krampoj, do en tiu-ĉi ekzemplo (en). Eble mi ne sufiĉe longe serĉis, sed en neniu el tiuj kvar vikipediaj lingvoj mi trovis uzon de pluraj (aŭ multaj) ŝablonoj ĉe sama ekstera ligilo, do (angle) (ĉine) (france) (hispane) (portugale) (ruse) aŭ simile... kvankam estas multaj multlingvaj retejoj, kaj estus interse mencii pri kiuj lingvoj ekzakte temas, se jam ne temas pri la lingvo de nia vikipedio. Ĉu iu trovas ekzemplojn, kiel aliaj vikipedioj solvas tiujn plurlingvajn menciojn de lingvoj post ekstera ligilo? Mi persone daŭre pensas, ke la uzo de multaj krampoj aspektas ne elegante, kaj preferus kiel en la germana modelo mem aldoni krampojn, tiel ke eblus skribi (angle, ĉine, france, hispane, portugale kaj ruse). --ThomasPusch (diskuto) 15:11, 15 Nov. 2013 (UTC)
✅ Ni nomu tion interkonsento. Mi komencos redakti la ŝablonojn enhavante ŝablono:en kiu iĝos "angle".--Salatonbv (diskuto) 00:10, 17 Nov. 2013 (UTC)
Preskaŭ estas interkonsento. Klare ke ne esprimiĝis voĉo kontraŭ unuigo de ŝablonoj "xx" kaj "ref-xx", kaj ne kontraŭ la grafika variaĵo en normalgrandaj, grizaj literoj, sen krampoj kaj sen mallongigo, do "angle", ne "en". Sed en la diskuto dumvoje perdiĝis la demando ĉu estu interna ligilo al la vikipedia artikolo pri la koncerna lingvo, kiel estis antaŭe en la blua alternativo. Pri tio kunkulpas mi, ĉar mi uzis la simpligitan grafikan bildigon "angle" ("<font color=grey>angle</font>"). Sed fakte mi ne celis forigi la ligilojn al la prilingvaj artikoloj, kaj opinias tiujn ligilojn tute sencaj: do fakte mi celis kodigon "angle" ("[[angle]]" aŭ "[[angla lingvo|angle]]"). Kvankam mi komplikigas la aferon, nur reatentigante pri la ligeco nun (mi simple juĝis la ligon al la prilingva artikolo memkomprenebla, nur ĝeniĝis pri la dezajno blua aŭ griza, kun aŭ sen krampoj): Ĉu estas fakta argumento kontraŭ teno de la interna ligilo al la koncerna prilingva artikolo, kiel estis antaŭe en la malnova, blua variaĵo? Se ne, mi volus ŝanĝigi la interkonsenton al la versio kun tiu ligilo, antaŭ ol tro multaj ŝablonoj estos unuecigitaj kaj necesos retuŝi ĉiujn (la re-aldonon de la ligiloj se necese povas transpreni mi mem). Pardonpetante pro la komplika vojtrovo, ThomasPusch (diskuto) 21:41, 19 Nov. 2013 (UTC)
Bona punkto, ThomasPusch. "angle" ("[[angla lingvo|angle]]" estas pli bona kaj ni faru tion.--Salatonbv (diskuto) 00:28, 20 Nov. 2013 (UTC)

HTML-kodo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke en la HTML-kodo de la ŝablonoj reaperas la evitinda <font>-etikedo. Jam en 2010 okazis diskutoj pri ĝia anstataŭigo: jam en arkivo kaj en alia arkivo. Ĉar tiutempe nur unu kontraŭis la anstataŭigon kaj 6 subtenis ĝin, mi komencis iom post iom aranĝi ĝin. Vi do fakte malfaris ĝin per la rearanĝado de ĉi tiu aro de ŝablonoj. Tial mi proponas denove ŝanĝi la kodon de la ŝablonoj anstataŭigante <font> per <span>.

Mi ĵus kreis helpopaĝon pri tiaj anstataŭigoj: Helpo:Evitindaj HTML-etikedoj, kiu estas per la tiea ligilaro eĉ ligata al la ŝablona projekto. Por la skemoj mi uzis tabelon el la diskuta arkivo. Certe ankoraŭ eblas aldoni ion. --Tlustulimu (diskuto) 11:35, 20 Nov. 2013 (UTC)

Dankon Tlustulimu pro la helpopaĝo. Ĉu vi povus redakti la ŝablonon {{Ref-lang}} en la taŭga maniero? Poste, oni povus uzi ĝin en ĉiuapartiga ŝablono kiel {{En}} kiu enhavus la kontencon kiel "{{Ref-lang|en|angle}}" kaj montrus la saman rezulton. --Salatonbv (diskuto) 13:06, 20 Nov. 2013 (UTC)
Saluton, Salatonbv. Mi ne konas la vorton "kontenco". Kion ĝi signifas? Ĉu eble temas pri enhavo?
Mi ĵus kreis provejan version de Ref-lang, kies testo troviĝas sur {{Ref-lang/testoj}}. Se ni estonte uzos ĝian kodon, la koncerna lingva ŝablono devos enhavi "{{Ref-lang|en|angla}}", do iomete alie ol vi proponis. {{Ref-lang/provejo}} interne uzas {{Lingv}} por krei la adverban formon de la koncerna lingvo. La klariga teksto en la tujhelpilo estus aranĝata per la dua parametro de {{Ref-lang/provejo}} kaj tial devas enhavi adjektivan finaĵon. Ĉu la kodo taŭgas por ĉiuj lingvoj? Se ne, {{Ref-lang/provejo}} devos ricevi aldonon de {{#switch:-bloko por la "esceptaj" lingvoj aŭ por variantoj. --Tlustulimu (diskuto) 13:57, 20 Nov. 2013 (UTC)
Dankon pro la instruado de mia erara vorto kaj pro la provo. Simpla demando: se la rezulto estus "angle" (ne mallongita "(en)"), ĉu la tujhelpilo montranta "? en la angla lingvo" ne estus superflua? Pli ol tio, se teĥnike eblas, ligigi adverban lingvonomon al ĝia paĝo, kiel ThomasPusch proponas, estus preferinde. Se malfacile, mi nur simple redaktus la kodon de <font> en ĉiu ŝablono.--Salatonbv (diskuto) 02:09, 21 Nov. 2013 (UTC)
Mi morgaŭ cerbumos pri alia provo. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 18:54, 21 Nov. 2013 (UTC)
La koloro de teksto sen ligilo ŝanĝas bone per <span> sed tiu kun ligilo blua ne. Nome,
<span style="color: #808080;">test</span>
Rezultiĝas: test
<span style="color: #808080;">[[Angla lingvo|angle]]</span>
Rezultiĝas: angle
--Salatonbv (diskuto) 00:35, 1 Dec. 2013 (UTC)
Mi cerbumos pri solvo, se mi denove estos hejme. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:05, 3 Dec. 2013 (UTC)
Prenu vian tempon.--Salatonbv (diskuto) 14:48, 3 Dec. 2013 (UTC)

Saluton. Post iom da paŭzo mi jam antaŭ kelkaj tagoj rearanĝis la ŝablonojn, kiuj en la tabelo havas la plej mallongajn nomojn (ekz. {{de}}). Ili nun uzas la novan Lua-modulon {{Lingvonomo}}. Mi ankoraŭ okupiĝas pri nedevigaj parametroj, ĉar ili ĝis nun nur funkcias dum rekta uzado de la modulo, sed ne en la ŝablonoj mem. Nur kelkaj ŝablonoj rekte enhavas aldonan kodon por tio, tiel ke ili eĉ subtenas la parametrojn. Sed mi volas tion rekte aranĝi per la Lua-modulo, tiel ke en la ŝablono devus stari nur la lingva kodo kiel la unua deviga parametro de la koncerna funkcio de la Lua-modulo.

Per la Lua-modulo mi finfine sukcesis anstataŭigi la supre menciitan evitindan <font>-etikedon. Tio bone videblas dum testado de la ŝablono en la Ŝablonetendilo, en la tiea kesto por Rezulto. --Tlustulimu (diskuto) 16:02, 10 Apr. 2015 (UTC)

Finfine ekde hieraŭ funkcias eĉ la nedevigaj parametroj de la ŝablonoj de du el la tri grupoj (nome la adverba grupo kun la plej mallongaj titoloj, kiel {{de}} k.a. kaj la flaga grupo kiel {{Flag-ar}} k.a.), kvankam ili ne videblas en la fontoteksto de la ŝablonoj. Tion aranĝas nun la nova Lua-modulo {{Lingvonomo}}. Krome mi aldonis la ŝablonon {{Lingva adverbo}} al ĉiuj ŝablonoj, kies titolo komenciĝas per Flag. La grupo kun Lang je la komenco ankoraŭ devos esti pritraktata, sed ne plu hodiaŭ. --Tlustulimu (diskuto) 19:02, 14 Apr. 2015 (UTC)

Aŭtomata tabelo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rearanĝis la tabelon pri la lingvaj adverboj. Nun estas uzata sufiĉe ruza ŝablonaro el la "por ĉiu"-ŝablonaro jene:

(+) Do, eventualaj aldonoj de pliaj lingvaj kodoj devus okazi nur en {{Por ĉiu/listo/Ŝablono de lingva adverbo}}. --Tlustulimu (diskuto) 15:53, 10 Apr. 2015 (UTC)

Saluton. Ĉar lastatempe pro aldono de pliaj lingvaj kodoj al {{Por ĉiu/listo/Ŝablono de lingva adverbo}} la nombro preterpasis 500, la koncernaj ŝablonoj subite aperis en zorgiga kategorio. Mi iomete rearanĝis la aŭtomatan tabelon, nome laŭ la komencaj literoj de la lingvaj kodoj. Do, ne plu estas ununura tia listo, sed 26 laŭ la latina alfabeto. - Ekde nun aldonoj devos okazi tie. --Tlustulimu (diskuto) 14:40, 23 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Pri la entektsta variaĵo "lang-.."[redakti fonton]

En la tekston pri la provinco Lieĝo Tlustulimu antaŭ malmultaj tagoj enmetis lingvoŝablonojn, tiel ke la frazo nun tekstas "Ĝi nomatas laŭ sia ĉefurbo, titolata france: Liège, valone: Lidje, germane: Lüttich kaj nederlande: Luik." Mi bone komprenas la sencon de la lingvoŝablonoj, sed nun la duoblaj punktoj en la frazo tute misas. Sen la duoblaj punktoj ĉio bonus. Kion vi pensus pri ŝanĝo entute forpreni la duoblajn punktojn el la ŝablonaro? Ili en neniu kazo nepras, kaj en kazoj kiel ĉi-tie tute malhelpas. En pluraj alilingvaj versioj de la ŝablono, kiel vi povas vidi, mankas tiaj duoblaj punktoj. ThomasPusch (diskuto) 17:16, 29 Dec. 2015 (UTC)

Bone, ankaŭ tie eblas elturniĝi, anstataŭ {{lang-fr|Liège}}, do france Liège, tajpante [[france]] ''{{lang|fr|Liège}}'', do france Liège, aŭ {{fr}} ''{{lang|fr|Liège}}'', do france Liège (grizlitera ŝablono fakte antaŭvidata nur por eksteraj referencoj). Sed tio malelegantas, ĉar dufoje sinsekve necesus mencii la francecon de la koncerna vorto, kaj daŭre la demando estas ĉu necesas la duoblaj punktoj, kiujn havas iuj alilingvaj versioj de la ŝablonoj kaj malhavas aliaj. Mi daŭre pledas por forigo. ThomasPusch (diskuto) 20:31, 29 Dec. 2015 (UTC)
Saluton, Thomas. ✔ Farite Mi forigis : el la koncerna funkcio _lang de la Lua-modulo {{Lingvonomo}}. Ĝi jam ekde monatoj estas uzata de la lingvoindikaj ŝablonoj, kies dokumentadon aranĝas {{Lingva adverbo}}. La efiko bone videblas en provinco Lieĝo. --Tlustulimu (diskuto) 09:34, 2 Jan. 2016 (UTC)
Tre bone, dankon. --ThomasPusch (diskuto) 10:37, 2 Jan. 2016 (UTC)

Transliteracio[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis plian trajton al {{Lingvonomo}}, tiel ke la ŝablonoj {{Lang-zh}} (p= - por pinjino), {{Lang-ta}} kaj {{Lang-th}} (t - transliteracio) havas aldonan parametron por transliteracio. Ĉu mi eble aldonu tian parametron al ĉiuj ŝablonoj por lingvoj, kiuj uzas nelatinan skribon? Ĉu eble eĉ estu plia tia parametro por la Internacia Fonetika Alfabeto? --Tlustulimu (diskuto) 17:11, 27 Feb. 2016 (UTC)

Oni povas unuigi al t = transliteracio por ĉina p= pinjino. Ĉar en iuj kazoj, oni uzas aliajn sistemojn en la ĉina. Sed se oni elektas pinjinon kiel la plej oftan, ĉu vi aŭ aliaj povas krei parametrojn h = hepburn-sistemo en {{Lang-ja}} kaj r = reviziita transskribo en {{Lang-ko}}, bonvolu?--Salatonbv (diskuto) 22:42, 9 Mar. 2016 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus iomete ŝanĝis la modulojn {{Lingvonomo}} kaj {{Lingvonomo/dok}}. Sed por la japana kaj korea alternative eblas la parametroj, kiujn vi proponis, aŭ la komuna t. Por la ĉina t estas por aliaj transliteracioj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 09:18, 10 Mar. 2016 (UTC)

kursive?[redakti fonton]

Saluton. Ĉu cirilaj lingvoj devas esti kursivaj kiel defaŭlto? Latinalfabetaj (ekz {{lang-fr}}, {{lang-en}}) ja estu tiaj por distingiĝi el Esperanto, sed aliaj skribsistemoj kutime ne devas esti kursivaj.--Salatonbv (diskuto) 21:26, 9 Mar. 2016 (UTC)