Projekta diskuto:Ŝablonoj/Arĥivo1

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi eklanĉis la projekton kaj bonvenigas ĉiujn kunlaboremulojn. Mi hodiaŭ ordigis iom da ŝablonoj en kategoriojn (pli malpli sekvante fremdlingvajn vojojn) : jen la unua tasko kiun mi ŝatus vidi plenumita, estus ke ĉiuj ŝablonoj estu ordigitaj en kategorioj tiel ke oni povu esplori kiuj ekzistas, al kio ili utilas, kaj eviti krei plurfoje la saman ŝablonon kun malsamaj nomoj kaj etaj malsamoj. La dua tasko estas provizi norman klarigon por ĉiuj ŝablonoj. Mi ne povas ĉion fari sola, do mi vere esperas ke aliaj vikipediistoj bonvolos kunhelpi. Mi vokas ĉiujn kreantojn de ŝablonoj iom atenti provizi klarigojn, interlingve ligadi kaj ordigi en kategoriojn siajn kreaĵojn. En la de en kaj fr vikipedioj ŝajnas ke oni zorgas jam de kelke da tempo pri tiu ordigado, tio povas helpi nin ordigi ĉi tie sekvante la jam montritajn vojojn. Arno Lagrange  01:52, 2. Feb 2007 (UTC)

Kiel statas la projekto nuntempe? Kion farotas?--Denizo 08:05, 5. Sep 2007 (UTC)

Mi iam lanĉis la projekton, provis eklabori por ĝi, plu opinias ĝin prioritata, daŭre atendas drastan engaĝigon de aliaj kunlaboremuloj. Tamen la afero iel flosas laŭ akvofluo ... Se mi povos mi denove aperos por iom antaŭenigi la projekton. Arno Lagrange  12:06, 5. Sep 2007 (UTC)

Saluton, Arno kaj Denizo. Mi aldonis antaŭ kelkaj semajnoj novajn projektopaĝajn subŝablonojn, parte laŭ la suprasoraba vikipedio, kie mi aranĝis la ekvivalentan projekton. Krome mi aldonis novajn ŝablonojn al la listo. Do, la projekto ankoraŭ funkcias. Ni povus ja laŭ la propono de Denizo iom rearanĝi la liston sur Vikipedio:Ŝablono kaj aldoni la plej gravajn al kategorioj. Mi pensas, ke ĉiu uzanto havas alian kutimon serĉi uzeblajn ŝablonojn. Kore --Tlustulimu 11:09, 6. Sep 2007 (UTC)

Informkesto aŭ Informujo[redakti fonton]

Saluton. Mi eltrovis, ke ni havas diversajn nomokomencojn ĉe la ŝablonoj por informkestoj: "Info", "Infobox". Mi proponas, ke ni ŝovu tiajn ŝablonojn al nova nomo, kiu komencu je "Informkesto". Jam estas multaj ŝablonoj kun tia nomokomenco. Mi pensas, ke ni iom post iom aranĝu unuecan nomskemon por iomete plifaciligi la serĉadon de ŝablonoj. Krome mi proponas la novan kategorion Kategorio:Ŝablono:Informkesto, kiu parte ankoraŭ metendas en la respektivajn ŝablonojn. Kore --Tlustulimu 11:50, 6. Sep 2007 (UTC)

via iniciato por ordigi kreo/atajn ŝablonojn estas bonvena. Mi aldonis kapon al Kategorio:Ŝablono:Informkesto Arno Lagrange  12:01, 6. Sep 2007 (UTC)

Dankon pro la aldono de ŝablonoj. Mi proponas, ke ni renomigu la ŝablonajn kategoriojn, kiuj ankoraŭ ne sekvas la nomoskemon de la nova. Do, Kategorio:Ŝablono:XYZ. Nur la kategorioj, kiel ekz. Vikipedio:Enhavaj ŝablonoj, povos resti, ĉar ili jam retroveblas pro la nomoparto Vikipedio:. Krome ankaŭ eblas variaĵo sen  :, sed la ŝovo de la parto Ŝablono al la fino malfaciligas la retrovadon, ĉar ili aperus tute dise en la listo de "Ĉiuj paĝoj" kaj nomspaco Kategorio. Ja estas bone, ke jam ekzistas multaj kategorioj laŭ la proponata skemo. Kaj la kategorioj pri la Babelaj ŝablonoj ja formas apartan grupon kaj tial restu, ĉu ne?

Mi esperas, ke mia propono ne estos tro malfacile realigebla. Kore --Tlustulimu 19:42, 8. Sep 2007 (UTC)

Saluton, gekaraj. Pri tio ankaŭ okazis diskuto, kiu nun troviĝas en Vikipedio:Babilejo/Arkivo 2007 17#Info, Infobox, Infokesto, Infoskatolo, Informskatolo aŭ Informkesto?. Krome post la kreado de multaj ŝablonoj laŭ ĉi tiu nomskemo venis almenaŭ dufoje proponoj ŝanĝi ĝin. Sed tio kaŭzus tro da laborego, ĉar devus esti alĝustigataj la dokumentadoj, la koncernaj artikoloj, la titoloj de kelkaj subŝablonoj, por ke ili plu rilatu al la ĉefaj ktp. Por tio la senca nuanco estas tro malgranda kaj tial ankaŭ tro malgrava.
Krome ankoraŭ ekzistas kelkaj informkestoj, kiuj ial ne sekvas iun ajn nomskemon. Do plia alinomigo eĉ pligrandigus la ĥaoson, kiu parte ankoraŭ ekzistas, parte pro nescio, parte pro ignoremo aŭ alia kialo. Amike --Tlustulimu 11:13, 18. Okt 2010 (UTC)

Ŝablono:Bio[redakti fonton]

En la ŝablono Bio estas problemo, kiam mankas la tago de morto sed estas tiu de naskiĝo. Vidu Hans Jakob. Necesus ne provi aperigi la aĝo en tiu okazo.--Hectoralos 17:52, 2. Maj 2009 (UTC)

Mi ŝanĝis ŝablonon por likvidi la problemon. Zuazua 18:15, 2. Maj 2009 (UTC)

Ŝablono:Projektoj[redakti fonton]

Kiam oni uzas la ŝablonon "Projektoj" por krei ligilon al komuneja kategorio ("commonscat"), la ligilo montras la titolon de la aktuala paĝo. Tiu titolo kutime estas en Esperanto, sed la nomoj de la kategorioj plej ofte ne estas en Esperanto, do rezultas iom misgvida teksto, ekzemple:

  • "Kategorio Virgulina turo sur Vikimedia Komunejo"

Tia kategorio ne ekzistas en la Komunejo; la referencata kategorio havas la anglan nomon Maiden Tower. Ĉu ne estus pli bone mencii la veran nomon? Por tio oni verŝajne devus ŝanĝi la ŝablontekston "commonscat_title|{{PAGENAME}}" al "commonscat_title|{{{1}}}".

Aisano 19:05, 21. Feb 2009 (UTC)

Ŝablono:Urbokadro[redakti fonton]

Saluton, ĉu iu spertulo povas helpi min pri la Ŝablono:Urbokadro? Mi havas du problemojn:

  • 1) La variablo "statuso" ne aperas en la paĝo
  • 2) Necesus, ke sub aŭ super la bildo "mapo" venu la jena teksto: Situo de {{nomo}} en la provinco {{provinco}}

La paĝo en kiu mi enkondukis la ŝablonon estas Stoumont. Dankon! --PaulP - Disk. 15:34, 4. Apr 2009 (UTC)

La unuan problemon mi jam trovis. La variablo "statuso" ja aperas en la ekzemplo, sed ne en la ŝablono mem. Mi korektis tion. --PaulP - Disk. 20:05, 4. Apr 2009 (UTC)
Kaj ankaŭ la duan problemon mi mem solvis. Dankon! --PaulP - Disk. 20:49, 4. Apr 2009 (UTC)

Saluton. Bonvolu atenti, ke la ŝablono jam ekde kelkaj tempo nomiĝas {{Informkesto urbo}}, laŭ la iam proponita nomskemo por informkestoj. La malnova nomo estas nur alidirektilo. Amike --Tlustulimu 18:43, 12. Okt 2010 (UTC)

Kial du ŝablonoj por la samo?[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi proponas, ke ni alinomu {{Informkesto Esperanto-libro}} post la aldono de la kodo el {{Informkesto Esperanto-libro/provejo}} al Ŝablono:Informkesto libro. Krome tiam {{Informkesto Libro neesperanta}} povas fariĝi alidirektilo tien, ĉar la proveja versio enhavas ĝiajn parametrojn. - Ankaŭ PaulP subtenas la alinomadon laŭ diskuto sur Ŝablona diskuto:Informkesto Esperanto-libro/dokumentado. Kore --Tlustulimu 17:10, 14. Apr 2009 (UTC)

Laŭ mi, bone! --→ Airon 11:31, 24. Jul 2009 (UTC)

Saluton, mi malkovris, ke en EO:VP ekzistas du ŝablonoj pri la Vikimediaj projektoj. Kio ni uzas? Kio alidirektiliĝas? La sama por {{Informkesto muzikalbumo}} kaj {{Informkesto Disko}}. --→ Airon 11:31, 24. Jul 2009 (UTC)

Hiddenstructure[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas, ke ni iom post iom anstataŭigu la malnovan "hiddenstructure" per parsera funkcio kiel ekz. {{if: a.s. Krome mi proponas, ke ni evitu strangan mikson el la malnova "hiddenstructure" kaj parsera funkcio, ĉar tia kodigo kaŭzas, ke la servilo tamen sendos al foliumilo senenhavan tabeleron. Se ankoraŭ estas demando, kiel oni faru tion, mi povos aranĝi novan subpaĝon por la projekto, kiu informu pri la detaloj. Kore --Tlustulimu 10:00, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Mi montros al vi ekzemplon, por faciligi al vi decidon. Do la malnova kodo estas jena:
|- {{#if:{{{propra nomo|}}}||class="hiddenStructure noprint"}} 
! colspan="2" style="text-align: center; font-size: larger;" | ''{{{propra nomo}}}''
Laŭ mia propono tio ŝanĝendas al:
|- 
{{#if:{{{propra nomo|}}}| 
! colspan="2" style="text-align: center; font-size: larger;" {{!}} ''{{{propra nomo}}}''
}}
Mi jam provis tion en la sorabaj vikipedioj kaj en la esperanta. Kaj mi ne trovis iujn problemojn krom la daŭra laborego aranĝi la ŝanĝon. Kore --Tlustulimu 11:39, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Ŝablono Muzikalbumo[redakti fonton]

mi ŝatus havi ekzemplon de uzo de ŝablono "muzikalbumo" - aparte, kio estas permesita post "ĝenro" --Dominik 08:00, 14. Sep 2009 (UTC)

Mi ŝanĝis la ŝablonon:Informkesto muzikalbumo kaj mi kreis ŝablonon:Laŭĝenro. Bonvolu pardoni min sed mi ne havas ankoraŭ kreita manlibron pri tiuj ŝablonoj :S --→ Airon 10:04, 14. Sep 2009 (UTC)
La malhavo de "ĝenro" en Ŝablono Muzikalbumo estigas kaŝitan kategorion "Muzikalbumoj kaj kanzonoj sen ĝenro" en 2 el miaj artikoloj: Arthur et les Minimoys (muzikalbumo) kaj Giorgino (muzikalbumo) --Dominik 13:54, 14. Sep 2009 (UTC)
Mi scias. Mi lasis la parametron malplenan ĉar mi ne scias la muzikĝenron de tiaj muzikalbumoj. Se vi scias, bonvolu ŝanĝi la ŝablonon:Laŭĝenro kaj aldoni la ĝenro kaj en la ŝablono kaj en la parametro. Se vi havas iun problemon, skribu min (mi ordonas :D)! --→ Airon 18:12, 14. Sep 2009 (UTC)

Informkestoj kaj informkadroj[redakti fonton]

Karaj, en la Diskutejo antaŭnelonge iu pledis por la formo "informkadro" anstataŭ la kutima "informkesto", argumentante, ke kesto estas tridimensia (paralelepipeda) ujo dum kadro estas dudimensia. Efektive, laŭ la difino de ReVo, "kadro" ŝajnas esti aparte trafa: "Borderaĵo, ordinare kvadrata, sed ankaŭ diversforma, el iu ajn materialo, per kiu oni ĉirkaŭigas pentraĵon, spegulon, fenestron ktp". Male, kesto estas "Ujo ligna, metala, plasta aŭ el alia materialo, ofte en formo de orta paralelepipedo". Ĉu vi taksas, ke indus alinomi la koncernitajn ŝablonojn (kompreneble, kun plulaso de la nunaj nomoj kiel alidirektiloj)? Ja la diferenco inter la du vortoj ŝajnas malgranda, kaj certe ankaŭ "kesto" estas figursence akceptebla por la okazo, tamen mi preferus, ke tiom kutimaj ŝablonoj havu nomon kiel eble plej precizan. Amike, --WinstonSmith 14:34, 13. Maj 2010 (UTC)

  1. Kontraŭ Kontraŭ: iu ajn nomŝanĝo, ĉar la ordigo de la ŝablonaro ankoraŭ ne ĉesis kaj la senca nuanco malgravas. Krome estus tre multe por alinomi. Amike --Tlustulimu 14:41, 13. Maj 2010 (UTC)
(+) Krome la koncerna diskuto jam okazis antaŭ tri jaroj. --Tlustulimu 14:43, 13. Maj 2010 (UTC)

Dokumentaĵo kaj intervikiaj ligiloj[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas, ke ni unuece aranĝu la intervikiajn ligilojn. Unuj troviĝas en la dokumentaĵoj inter <includeonly> kaj </includeonly> (laŭ la angla vikipedio kaj eble aliaj) kaj aliaj en la ŝablono mem inter <noinclude> kaj </noinclude>. Sed tio malfaciligas la korektadon, ĉar ĉiam oni devas rigardi, kie estas la ligiloj. Krome robotoj ne povas bone trakti tian malunuecan lokigon de la ligiloj. Amike --Tlustulimu 13:34, 14. Maj 2010 (UTC)

Ĝisdatigo de ŝablonoj[redakti fonton]

Kion vi pensas pri Ŝablono:ArtikolaMesaĝokesto/provejo kaj pri Ŝablono:Informkesto programaro/provejo?

  1. Mi nur ŝanĝis parton pri teksteto, aldonante class="plainlinks", linion kaj style="font-size:90%;". Laŭ mi estas pli beleta
  2. Mi tute ŝanĝis la ŝablonon:
    1. La informkesto kategoriigos aŭtomate la programarojn laŭ operaciumo, laŭ ĝenro, laŭ kodo (mal/fermita) kaj laŭ programlingvo
    2. Mi plibonigis la nomon de la parametrojn.

Kion vi pensas? --→ Airon 11:28, 27. Maj 2010 (UTC)

Ĉu al neniu interesiĝas? La unua estas ŝanĝo por plibonigo de la teksto sed la dua ŝablono plibonigos la kategoriadon de paĝoj pri programaroj. --→ Airon 13:39, 27. Jun 2010 (UTC)
Saluton, Airon90.
  1. La unua propono estas bona. Se neniu alie opinios dum la sekvaj tagoj, mi kopios la provejan kodon en la ŝablonon. Ĝi ja foje estis protektita, ĉar ĝi estas grava baza ŝablono, kiu ne devos esti ŝanĝata tre ofte.
  2. Ĉu la proveja versio havas la samajn parametrojn kiel la nuna? Se jes kaj neniu alie opinios pri tio, tiam vi povos kopii la provejan kodon en la ŝablonon.
Eble ni ankoraŭ atendu ĝis la fino de la monato, ĉar jam sufiĉe longe nenio okazis. Ĉu bone? Amike --Tlustulimu 15:02, 27. Jun 2010 (UTC)
La dua ŝablono estas tute reformita: ĝi necesos roboton por ŝanĝi la nomon kaj la valoro de parametroj (iu en itwiki, kiu reformis ŝablonon pri muzikalbumoj, povos helpi nin). Do, se iu ne volas ŝanĝon, bonvolu diri ĝin nun ĉi tie!
Pri la tempo: Ne problemu. Tempo estas :) --→ Airon 16:23, 27. Jun 2010 (UTC)

Saluton, Airon90. Mi ĵus aldonis viajn formatigojn al {{ArtikolaMesaĝokesto}}. Pri la alia mi ne emas sole decidi. Amike --Tlustulimu 11:43, 7. Sep 2010 (UTC)

Ŝablonoj pri tradukado[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj. Ni havas troajn ŝablonojn pri tradukado. Ĝis nun, ili estas: {{Tradukitaĵo}}, "Traduko" (ŝablono intertempe estas alidirektilo al "ŝablono Tradukita"), {{Tradukita}} kaj {{Tradukon}}. Mi proponas kunigi la unuajn tri ŝablonojn sub la nomo Ŝ:Tradukita. --→ Airon 11:28, 27. Maj 2010 (UTC)

  1. Por Por: Unue ni interkonsentu pri la sintakso kaj parametroj. - Kaj poste ni ne forgesu alĝustigi la intervikiajn ligilojn, kiel tio devos okazi. Do ne nur en la esperantovikipedio, sed ankaŭ en la ligitaj. Alikaze la problemo de ŝablona rekreado neniam solviĝos. Amike --Tlustulimu 12:12, 27. Maj 2010 (UTC)
Fakte mi ĵus kreis la unuan ({{Tradukitaĵo}}) ĉar ŝajnis al mi tro malfacile ŝanĝi {{Tradukita}} en kiu mankis reviziidentigiloj. Kuraĝulo kunfandu ambaŭ !
Cetere ankaŭ ekzistas {{tradukaĵo}} kiun ni eble alinomu ĉar temas pri "Tradukaĵo de la Semajno". Arno Lagrange @ 18:26, 28. Maj 2010 (UTC)
Saluton, Arno. Mi ĵus vidis, ke Airon90 jam hieraŭ alinomis la lastan ŝablonon al {{Traduko de la semajno}}. Kaj mi ĵus reviziis ĝin, ĉar Airon90 ial ankoraŭ ne estas revizianto. Amike --Tlustulimu 18:35, 28. Maj 2010 (UTC)

Informkesto Libro[redakti fonton]

Listo de ekzistantaj informkestoj pri libroj[redakti fonton]

Se vi trovis ion similan, do aldonu por ni pridisputu ilin. P.Fiŝo§@ 12:24, 2. Jun 2010 (UTC)

Enhavo de la inform kesto[redakti fonton]

Mi proponas pridisputi postulojn al la informkesto. Jen estas vidpunkto:

  • Titolo de libro
  • Autoro (kaj eblo mencii kelkajn personojn)
  • lingvo de la libro (kaj eblo mencii kelkajn)
  • lingvoj de signifaj tradukoj
  • eldonejo (verŝajne kun lando) kaj urbo
  • kovrilpaĝo
  • ISBN

bv aldoni kaj pridisputi. P.Fiŝo§@ 05:21, 2. Jun 2010 (UTC)

Mi aldonus:
  • Ĝenro (kategoriigenda parametro)
  • Medio
  • ĉefrolulo kaj antagonisto
Kaj mi forigas ISBN, enmetenda en sekcio Eldonoj
--→ Airon 08:51, 2. Jun 2010 (UTC)
* Ĝenro - nur se paroli pri ĝenerala senco - versoj, prozo. Ĉar, ekzemple, jen estas libro Ivan_la_sesa_(teatraĵo) - kio ĝi estas laŭ ĝenro? Ĉu verso, versoromano, poemo, ĥistoria romano, romano, dramo? Laŭ mi pri ĝenro necesas aldoni en artikolo - tie estas pli da loko kaj pli taŭge eblas babili pri profundaj temoj.
* ĉefrolulo kaj antagonisto - ankaŭ estas temo por teksto en la artikolo. Ekzemple, kiu estas ĉefrolulo en Milito kaj Paco? mi opinias, ke ne necesas troŝarĝi informkeston.
* kio estas Medio? Ĉu neceses indiki tion en informkesto? P.Fiŝo§@ 12:11, 2. Jun 2010 (UTC)

Aspekto kaj praktika uzado de la informkestoj[redakti fonton]

Gesinjoroj, mi opinias, ke necesas elekti kelkajn librojn por eksperementi. Ekzemple, Hamleto - ĝi estas diversĝenra, abunde tradukata kaj grava por kulturo. Necesas aldoni ankoraŭ kelkajn specimenojn de libroj por uzi ilin por prezenti ecojn de informkestoj. P.Fiŝo§@ 12:31, 2. Jun 2010 (UTC)

Finfine ni faris nenion. Ŝablonoj estas:

Kion vi faras? --→ Airon 08:51, 2. Jun 2010 (UTC)

@Airon90. Mi preferas {{Informkesto Libro}} kiel bazon. Krome ni povus eble aldoni ion el {{Informkesto Esperanto-libro/provejo}} (Vidu diskutadon). Kaj la intervikiaj ligiloj de la tri libraj ŝablonoj devos esti alĝustigataj por eviti rekreadon. Amike --Tlustulimu 09:09, 2. Jun 2010 (UTC)

Rezigno pri <font>, <center> ktp.[redakti fonton]

Ĉi tiu diskuto taŭgas ne nur por ŝablonoj: mi movis la diskuton en diskutejo --→ Airon 09:35, 2. Jun 2010 (UTC)

Saluton, Airon90. La diskuto nun troviĝas en arĥiva paĝo, nome Vikipedio:Babilejo/Arkivo 2010 4. Amike --Tlustulimu 11:06, 7. Sep 2010 (UTC)
Fakte al la koncernaj etikedoj ankaŭ apartenas <big>, <small> k.a., kiuj iel anstataŭeblas per CSS-kodo, kaj en MediaWiki:Common.css (aŭ simila) kaj per rekta CSS-formatigo. Detalojn oni povas trovi en paĝaroj pri HTML 4.01 kaj XTHML 1.0, ĉe elementoj, kiuj angle ricevis la staton de depreaced. Ĉu mi eble kreu tabelon pri anstataŭiga skemo? Amike --Tlustulimu 11:09, 7. Sep 2010 (UTC)
Jen la proponita skemo, kiu ankoraŭ ne estas kompleta:
Malnova HTML CSS-kodo kaj komento
<font>teksto</font>
<span style="font: 90% bold Arial, sans-serif;">teksto</span>
<big>teksto</big>
<span style="font-size:150%;">teksto</span>
<small>teksto</small>
<span style="font-size:85%;">teksto</span>
<center>teksto</center>
<div style="margin:0.3em auto;">teksto</div>

La formato auto kaŭzas ĉe modernaj foliumiloj, ke la kesto aperas en la mezo de la ĉirkaŭanta kesto.

Aldonoj estas bonvenaj, kondiĉe ke ili ne detruas la jam montritan principon. Amike --Tlustulimu 04:00, 21. Sep 2010 (UTC)

Ŝablono Zodiako[redakti fonton]

Bv diskuti ĉi tie --→ Airon 19:47, 10. Jun 2010 (UTC)

Ŝablonoj pri projektoj[redakti fonton]

Saluton, ĉu eble estas pli bone nur uzi ŝablonon:Ligilo, ĉar ĝi ankaŭ kreas ligilon al Wikitrans kaj aliaj, anstataŭ ol uzi ankaŭ ŝablonon:Projekto kaj ŝablonon:Projektoj? --→ Airon 13:51, 17. Jun 2010 (UTC)

Alinomado de ŝablono:Softa alidirektilo[redakti fonton]

Bv. partopreni al diskuto pri alinomado de Ŝablono:Softa alidirektilo! --→ Airon 14:26, 17. Jun 2010 (UTC)

Demando pri la prononca ŝablono.[redakti fonton]

Mi skribis IFA transskribon kiel en Ŝablono:Prononco, sed tio ne aperas kiam mi movas la muso sur la prononcindiko. Kiel mi eraris?--Frglz 00:38, 26. Jun 2010 (UTC)

Saluton Frglz, ĉu vi povas enmeti la ligilon al ŝanĝo? Se vi volas enmeti IFA-prononcon bonvolu uzi la plitaŭgan ŝablonon {{IFA}}. Dankon, --→ Airon 08:31, 26. Jun 2010 (UTC)
Se temas pri la artikolo Bukareŝto, mi tie vidas la IFA-prononcindiko tute bone, movante la muson sur la prononcindikon. Interkrampe, mi ankaŭ rekomendas ne plu uzi la ŝablonon IFA, kiun oni devus laŭgrade anstataŭigi per {{prononco}} - oni diskutis pri tio en la Diskutejo antaŭ monato, kaj nia celo estis kunigi la du ŝablonojn en {{prononco}}. Ĉi-lasta jam akceptas kaj esperanteca kaj IFA-prononco. Amike, --WinstonSmith 09:13, 26. Jun 2010 (UTC)
Kiam mi movas la musmontrilon sur la ŝablono en Bukareŝto, aperas la tekston Helpo:Prononcindiko.--Frglz 11:48, 26. Jun 2010 (UTC)
La sama tujmesaĝeto (angle tooltip) laŭ la ligila celo aperas en mia Fajrovulpo 3.6.4. Mi ne scias, kiun foliumilon uzas WinstonSmith. Ĉu eble alian? - Mi pensas, ke la ŝablona kodo devos esti iel ŝanĝata. Amike --Tlustulimu 12:35, 26. Jun 2010 (UTC)
Mi pensas, ke tio ne povas funkcii, ĉar la atributoj title kaj alt estas aldonataj al <span-etikedo, sed ne al la ligilo. Do la ligilo ne transprenas tion de la ĉirkaŭanta <span-etikedo. Eble ni devos iel alikonstrui la ŝablonon. Ĉu iu havas ideon? Amike --Tlustulimu 13:06, 26. Jun 2010 (UTC)
Mm. Mi uzas Safari. Efektive, mi nun provis per Fajrovulpo kaj ne plu vidas la ĝustan tujmesaĝeton. --WinstonSmith 13:24, 26. Jun 2010 (UTC)
Mi opinias, ke preferinde oni metus du ŝablonojn en artikoloj anstataŭ nur unu, ĉar legi tion estas pli facila; vidu: [bukuREŜTJ] [buku'reʃtʲ]. —La komenton aldonis, sen subskribo, Frglz (diskuto • kontribuoj)
@Frglz. Se ni farus tiel, ni ankaŭ devus indiki, kio estas la diferenco inter ambaŭ variantoj. Amike --Tlustulimu 20:48, 26. Jun 2010 (UTC)
Jes. Ni klopodu plu cerbumi por trovi manieron elmontri ambaŭ per ununura alvoko de la ŝablono {{prononco}}. Amike, --WinstonSmith 08:14, 27. Jun 2010 (UTC)

Kial enmeti ŝablonon pri prononco en paĝo kun titolo en esperanto? Tiel oni scias kiel legi... La ŝablono prononco utilas en paĝoj kun neesperanta titolo (ekzemplo famuloj) --→ Airon 21:02, 26. Jun 2010 (UTC)

Rigardu la paĝon: tie la ŝablono ne rilatas al la Esperanta nomo Bukareŝto, sed al la nacilingva nomo. Same, en la paĝo pri Katano eblus skribi, ke ĝi nacilingve nomiĝas Catania [kaTAnja]. --WinstonSmith 08:14, 27. Jun 2010 (UTC)

Mallongigoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis la ŝablonon {{mallongigo}}, ĉar ekde la lasta aktualigo de la Mediavikia softvaro ne plu funkciis certaj ligiloj, kiujn kreas unu el miaj ĝavaskriptoj en Uzanto:Tlustulimu/vector.js. Mi nur trovis la eblecon solvi la nefunkciadon de ligiloj per alidirektilo. Se vi havas pli taŭgan ideon, bonvolu noti ĝin ĉi tie. Amike --Tlustulimu 10:40, 23 Feb. 2011 (UTC)

Ŝablono:Dok[redakti fonton]

Mi plibonigis la ŝablonon. Kion vi pensas pri tio? Bonvolu diskuti ĉi tie! --→ Airon 11:36, 18. Jun 2010 (UTC)