Ŝirazo
Ŝirazo (perse شيراز [ŝiRAZ]) estas unu el la ses plej grandaj milionurboj de Irano en provinco Fars. Oni taksas la urbon loko de poezio, vino, rozo kaj amo.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 29° 37′ N 52° 33′ O / 29.617 °N, 52.550 °O (mapo)Koordinatoj: 29° 37′ N 52° 33′ O / 29.617 °N, 52.550 °O (mapo)
- Loĝantaro: 1 249 972 (2005)
- Horzono: GMT + 3,5 horoj
- Supermara alteco: 1505 m
- Areo: 340 km²
- Telefonkodo: 711
- Poŝtkodo: 71300-71400
Geografio
Ŝirazo troviĝas en montara regiono en la sud-okcidenta parto de la lando. Tehrano troviĝas je 942 km-oj.
Historio
La loko estis jam longe loĝata, la loka vinkulturado daŭras 1800 jarojn. Ĝis apero de araboj ĝi estis ripozejo de karavanoj, centro de bazarado. Inter 1750 kaj 1781 Ŝirazo estis ĉefurbo de Persa Imperio. Ĝi havis urbomuron en la 10-a jarcento kaj havis faman universitaton. Dum la 18-a jarcento diversaj katastrofoj okazis (tertremoj, epidemioj kaj sieĝoj.
Ekonomio
La ekonomio baziĝas laŭ agrikulturo (vinbero, oranĝo, kotono kaj rizo) elektroniko kaj nafto.
Klimato
En Ŝirazo en julio kaj en aŭgusto la temperaturo atingas la 30 C'-ojn. Vintre tio falas preskaŭ ĝis frostopunkto.
Trafiko
Ŝirazo havas internacian flughavenon, aŭtoŝoseon. Nun konstruiĝas fervojo kaj metroo.
Vidindaĵoj
Famuloj
Plej elstara naskito de la urbo estas la mistika poeto Hafizo. La urbo estas la politika centro de la kaŝgajoj.
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Chongqing, Ĉinio
- Ŝablono:Flagicon Nikozio, Kipro
- Ŝablono:Flagicon Duŝanbe, Taĝikio
- Ŝablono:Flagicon Weimar, Germanio
Notoj