Ŝlegela pingveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ŝlegela pingveno
Ŝlegela pingveno
Ŝlegela pingveno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Eudyptes
Specio: E. schlegeli
Eudyptes schlegeli
(Finsch, 1876)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Ŝlegela pingveno (Eudyptes schlegeli) estas specio de pingveno, kiu povas troviĝi ĉe la ĉeantarkta Makvora Insulo kaj apudaj insuloj. La Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN) klasigas la Ŝlegelan pingvenon kiel vundebla.[1] La scienca nomo rememoras la germanan zoologon Hermann Schlegel.

Ĝi estas unu el la krestopingvenoj kaj estas iom da polemiko ĉu la Ŝlegela pingveno estas subspecio de la Ortufa pingveno. Oni scias, ke individuoj de ambaŭ grupoj interreproduktiĝis, kvankam tio estas relative rara okazo. Krome aliaj pingvenoj formis parojn de miksitaj specioj en naturo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Vizaĝo de Ŝlegela pingveno.

Tiu specio havas nigrecajn suprajn partojn kaj tre blankajn subajn partojn. La piedoj estas rozkolorecaj kaj la okuloj ruĝaj. La beko estas dika, fortika kaj ruĝoranĝa. Distingo el aliaj similaj specioj povas esti ĉe la flava brovbendo kiu tiukaze estas pli disiĝa, flavoranĝa kaj miksa kun la nigra vertokapa plumaro, kio havigas orecan aspekton. Krome estas markita nigra frunto kun helflavaj flankaj bordoj.

La Ŝlegela pingveno similaspektas multe kiel la Ortufa pingveno, sed havas blankajn vizaĝon kaj mentonon anstataŭ la nigra vizaĝo de la Ortufa pingveno. Ili estas 65–76 cm longaj kaj pezas 3–8 kg.[2][3] Maskloj estas pli grandaj ol inoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Birdareo de Ŝlegela pingveno ĉe Makvora Insulo.

Ili loĝas ĉe akvoj ĉirkaŭ Antarkto. Ŝlegelaj pingvenoj reproduktiĝas nur ĉe Makvora Insulo kaj, kiel aliaj pingvenoj, pasas multan tempon ĉemare, kie ili estas pelagaj.

Ŝlegelaj pingvenoj nestumas sur strandoj aŭ nudaj areoj sur deklivoj kovritaj el vegetaĵaro. Kiel plej marbirdoj ili estas koloniaj, kaj nestumas en skrapaĵoj engrunde (sable aŭ en vegetaĵa areo) ĝis unu mejlon interne. Ili metas plantojn kaj ŝtonojn ene de la nesto.

La reprodukta sezono komencas en septembro kaj la ovodemetado startas en oktobro. La ino demetas du ovojn (sed plej ofte nur unu survivas) kiuj estos kovataj dum 35 tagoj, kies kovovicoj daŭras el 12 tagoj ĝis du semajnoj. Post eloviĝo, la masklo zorgas la idon dum 10 al 20 tagoj dum la ino alportas manĝon por ambaŭ. Post la zorgado de la ido dum tri semajnoj, ambaŭ gepatroj manĝas mare dum la idoj formas grandajn idovartejojn por akiri varmon kaj sekurecon. La gepatroj plunutras la idon du al tri fojojn tage. La idoj sendependiĝas post du monatoj; tiam ili jam havas plumaron de plenkreskuloj. Junaj plenkreskuloj kutime revenas al la kolonio por reproduktiĝi post ses jaroj.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Lukto de Ŝlegelaj pingvenoj ĉe Makvora Insulo.

Ŝlegelaj pingvenoj manĝas krilon, fiŝojn, kaj malgrandajn kvantojn de kalmaroj.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

La Ŝlegela pingveno kiel specio estas klasita kiel 'Vundebla' fare de la IUCN, kun alta risko de endanĝero en naturo.[1] Historie li estis ĉasitaj por ties oleo; inter 1870 kaj 1919 la registaro de Tasmanio disdonis permesilojn por ĉasi ilin, kaj averaĝe 150,000 pingvenoj (kaj Reĝa kaj Ŝlegela) estis kaptitaj ĉiujare. Pinte de tiu industrio en 1905, la fabriko starigita ĉe Makvora Insulo estis produktanta 2000 pingvenojn samtempe, kaj ĉiu pingveno produktis ĉirkaŭ duonlitron el oleo.[4]

Ekde la fino de la pingvena ĉasado en Makvora la nombroj grimpis al 850,000 paroj. Antaŭ la ĉasostarto, estis 3 milionoj da pingvenoj sur la insulo (kalkulinte ambaŭ kaj Reĝan kaj Ŝlegelan).[4]

Sono de la Birdarejo ĉe Hurd Point

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2012). Eudyptes schlegeliInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  2. [1] (2011).
  3. [2] (2011).
  4. 4,0 4,1 Commonwealth Marine Reserves - Home Page. Environment.gov.au. Konsultita la 2013-09-27.
  • del Hoyo,J., Elliot, A., Sargatal, J., eds (1992) Handbook of the Birds of the World, Volume One Ostritch to Ducks, ISBN 84-87334-10-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]