Ŝokan Valiĥanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ŝokan Valiĥanov
Chokan Valikhanov portrait.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1835 (1835-11-01)
en Sarykol District
Morto 10-an de aprilo 1865 (1865-04-10) (29-jara)
en Provinco Almato
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Provinco Almato
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Q2997765
Familio
Patro Q12570846
Profesio
Profesio antropologo • historiistomilitistosciencisto • vojaĝisto • etnografo
Information icon.svg
vdr

Ŝokan ValiĥanovShoqan Shynghysuly Walikhanov (kazaĥe Шоқан Шыңғысұлы Уәлихан, Shoqan Shynghysuly Walikhan; en ruse Чокан Чингисович Валиханов), alinome Muhammed Qanapiya (kazaĥe Мұхаммед Қанапия)[1] (naskiĝis en novembro 1835, mortis la 10-an de aprilo 1865) estis kazaĥa fakulo, etnografo, historiisto kaj partoprenanto en La Granda Ludo. Li estas konsiderata patro de la moderna historiografio kaj etnografio de Kazaĥio. La Kazaĥa Akademio de Sciencoj estis nomita omaĝe al li. Lia nomo estas skribita ankaŭ Ĉokan Valiĥanov surbaze de ruslingva literumado de lia nomo, kiun li mem uzis. La varianto de lia nomo en la kazaĥa estis skribita en la araba alfabeto, kaj estis simila al la rusa versio.[2]

Portreto de Ŝokan Valiĥanov farita en Sankt-Peterburgo fare de I. A. Kardovskij.

Lia laboro kombinis militspionadon, geografian esploradon kaj aliajn aferojn. Lia unua sukcesa ekspedicio estis misio de 1855-1856 al la lago Isik-Köl. En 1857 li estis revokita al Sankt-Peterburgo por raporti pri sia ekspedicio, kaj tie li estis elektita kiel ano de la Rusa Geografia Societo. La juna Valiĥanov estis pionira defendanto de okcidentigo kaj kritikanto de la influo de islamo en sia hejmlando. Laŭ vortoj de la rusa etnografo Jadrincev, por Valiĥanov la eŭropa civilizacio reprezentis "la novan Koranon de vivo."[3]

Valiĥanov kolektis materialon pri la kazaĥa tradicia juro en 1863. Tio estis parto de registara projekto de Duhamel, kaj kondukis al la Memorando pri Jura Reformo de 1864. Tiujare, Valiĥanov ricevis komision helpi la kolonelon Miĥail Ĉernjajev en ties konkero de Centra Azio. La trupoj de Ĉernjajev marŝis okcidenten el la fortikaĵo de Vernoje (nuntempa Almato). Ĉernjajev antaŭeniris al la ĥanlando Kokando, planante ataki la fortikaĵon de Aulie-Ata (nuntempa Taraz). Valiĥanov malsukcese klopodis por negocita rezulto senviolenta.

Ŝokan Valiĥanov en poŝtmarko de Sovetunio. 1965.

Valiĥanov kaj Dostojevskij[redakti | redakti fonton]

Ŝokan Valiĥanov kaj Fjodor Dostojevskij.

En Omsko Fjodor Dostojevskij renkontiĝis kun Ŝokan Valiĥanov. Dostojevskij nomis lin brila, kuraĝa persono, fakulo kaj etnografo, kaj talenta folkloristo. En ilia korespondado, ambaŭ intelektuloj konfesis sian grandan reciprokan amon kaj admiron.

Kiam Dostojevskij militservis en Semipalatinsk, li renkontiĝis kun Valiĥanov denove. Ambaŭ amikiĝis kun fama geografo Pjotr Semjonov-Tjan-Ŝanskij kaj kun la barono A. E. Wrangel, kiu venis el Peterburgo en 1854 por servi kiel la nova distrikta akuzisto.

Dostojevskij skribis el Semipalatinsk la 14-an de decembro 1856 unu el siaj plej entuziasmaj leteroj iam adresitaj al sia amiko Ŝokan Valiĥanov:

Citaĵo
 Vi skribis ke vi amas min. Mi diros senceremonie ke ankaŭ mi enamiĝis je vi. Neniam al ajnulo, eĉ al mia frato, mi sentis tian altiron kiel al vi, kaj Dio scias kiel tio okazis. Oni povis diri multe kiel klarigo, sed kial mi laŭdu vin! Kaj vi kredu je mia sincereco eĉ senpruve, mia kara Vali-ĥan, kaj eĉ se oni verku dek librojn prie, oni verku nenion: sento kaj allogo estas neklarigeblaj. 
— Fjodor Dostojevskij, La 14-an de decembro 1856, Semipalatinsk

[4]

En la urbo Semej (Kazaĥio) apud la loka muzeo pri Dostojevskij staras monumento al Valiĥanov kaj Dostojevskij.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shoqan estis unue la plumnomo, kaj poste iĝis lia oficiala nomo.
  2. La nomo Shoqan Shinghisuly Walikhanuli spegulas modernan klopodon de la sendependa Kazaĥio por meti la kazaĥajn nomkonvenciojn reen en la historio.
  3. Futrell, Michael. Dostoyevsky and Islam (And Shoqan Walikhanov). 'The Slavonic and East European Review'. Vol. 57, No. 1 (Jan., 1979), p. 20.
  4. Futrell, Michael. Dostoyevsky and Islam (And Shoqan Walikhanov). 'The Slavonic and East European Review'. Vol. 57, No. 1 (Jan., 1979), p. 21

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]