1-a epistolo al la tesalonikanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 1-a epistolo al la Tesalonikanoj estas la 13-a libro de la nova testamento en la Biblio.

Enhavo kaj strukturo

La letero montras, kiamaniere Paŭlo proklamas la mesaĝon de Jesuo Kristo inter la paganoj, kaj kiamaniere li admonas ilin vivi kristane konsidere al la baldaŭa reveno de Kristo.

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Adreso kaj saluto (1 Tes 1,1)
  • La apostolo kaj la komunumo (1 Tes 1,2 - 3,13)
  • Admonoj por kristana vivo (1 Tes 4,1 - 5,22)
  • Saluto kaj beno (1 Tes 5,23-28)
  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
  2. Teksto en Esperanto

    La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

    Nova traduko de Gerrit Berveling:

    • La leteroj de Paŭlo kaj lia skolo (el la helena trad. Gerrit Berveling) - Chapecó: Fonto, 2004

    Eksteraj ligiloj

    Ŝablono:Ĝermo-Biblio