190-aj jaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

1-a jarcento | 2-a jarcento | 3-a jarcento

Jaroj 170 | Jaroj 180 | Jaroj 190 | Jaroj 200 | Jaroj 210

190 | 191 | 192 | 193 | 194 | 195 | 196 | 197 | 198 | 199


Eventoj[redakti | redakti fonton]

La Tondo severiano : La familio de Septimo Severo.

Romia imperio[redakti | redakti fonton]

  • 192-193 : civila milito en la Romia Imperio okaze de la morto de Komodo. La jaro 193 nomiĝas la jaro de la kvin imperiestroj, ĉar kvin homoj proklamiĝas imperiestro. Septimo Severo venkas, estiĝas imperiestro kaj fondas la dinastion de la Severoj .
  • 195-198 : Milito de Septimo Severo kontraŭ la Partianoj en Mezopotamio .
  • 197 : Batalo de Lugdunum (nun Liono). Septimo Severo restarigas la unuecon de la Romia Imperio .
  • 197-198 : Septimo Severo ĉesigas la sieĝon de Nïsïbïn (nun Nusybin) komencita de Vologaso la 5-a, kaj poste konkeras Babilonon, Seleŭkion-Ktesifonon, la ĉefurbon de la Partia Imperio. Li venkas la Partianojn, la princon de Adiabeno kaj la Arabojn (Sieĝo de Hatra, en Supra Mezopotamio). Li etendas la Romian Imperion ĝis Ninivo. Mezopotamio estas dividita en du romiaj provincoj, la provinco de Mezopotamio kaj tiu de Osroeno preter la Eŭfrato .
  • Komenco de la apogeo de Romia Afriko sub la Severoj (fino en 235). Kartago, Utika kaj Leptis Magna, ricevas sub Septimo Severo aŭ sub Karakalo la italikan rajton, tio estas la samajn fiskajn avantaĝojn kiel la urboj de Italio.[1]
  • Post la malvenko de Albino, Britio, kiel Sirio, estas dividita en du provincoj, Britio Malsupra (ĉefurbo Eburacum, nun Jorko) kaj Britio supra (ĉefirbo Deva, nun Chester), laŭlonge de la linio de la Severn al la Humber. Septimo Severo forlasas la Muron de Antonino por returni al la tiu de Hadriano, kies defendojn li rearanĝas kaj plibonigas[2].
  • La kartaga apologiulo Tertuliano konvertiĝas al kristanismo en Romo, kaj poste revenas al Kartago por helpi al siaj kunreligianoj. Li agadas proksimume inter 196 kaj 222.[3]

Azio[redakti | redakti fonton]

  • 190: En Ĉinio, militestroj, provincaj regantoj kaj generaloj el ĉiuj lokoj de la lando formas koalicion kontraŭ tirano Dong Zhuo, kiu regas imperiestron Han Xiandi.
  • 196 204 : Generalo Cao Cao konkeras la basenon de la Flava Rivero kaj Nordan Ĉinion.
  • 195-199 : Sun Ce konkeris Jiang Dong kun trupoj de militestro Yuan Shu kaj tiel ebligas la fundon de la dinastio Wu
  • Sub la reĝado de Karikala (ĉirkaŭ 190), la Ĉoloj superregas en la ekstrema sudo de Hindio (Koromandela Marbordo). Ili komercas eksterlande per sia haveno de Puhar. La posteuloj de Karikala, dividitaj, ne povas konservi la konkeritan reĝlandon kaj la Ĉeraj superregos la dravidan landon.[4]
  • La regno de Ĉampa komencas regi sudan kaj centran Vjetnamion.

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]


  1. (fr) François Jacques, Rome et l'intégration de l'Empire : 44 av. J.-C.-260 ap. J.C., Presses universitaires de France, 1992, ISBN 978-2-13-048711-1
  2. (fr) François Sagot, La Bretagne romaine, Fontemoing et cie, 1911
  3. (fr) Hélène Ménard, Maintenir l'ordre à Rome : IIe-IVe siècles AP. J.-C., Éditions Champ Vallon, 2004, 286 p. ISBN 978-2-87673-403-6
  4. (en) Sailendra Nath Sen, Ancient Indian History and Civilization, New Age International, 1999, 668 p. ISBN 978-81-224-1198-0