2873 Binzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2873 Binzel
asteroido
Oficiala nomo 2873 Binzel
Aliaj nomoj 1982 FR ; 1935 KH ;
1935 MH ; 1938 GA ;
1959 RA1
Historio
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro
Loko de malkovro
28-a de marto 1982
Flagstaff (Arizono, Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
336,645 Gm (2,250 AU)
283,059 Gm (1,892 AU)
390,231 Gm (2,609 AU)
Discentreco 0,159
Meza anomaliangulo 287,999°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 5,904°
Periodo 1233,014 tagoj (3,376 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,85 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
101,014°
Argum. de periapsido 168,366°
Terdistanco
- Minimuma

131,328 Gm (0,8779 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 6,43 ± 0,47 km
Ĉefa korpo : 6,24 km
Rotacia periodo 0,4817 tago (11,560 horoj)
Geometria albedo 0,272 ± 0,060
Observaj ecoj
Spektroklaso Sq
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 12,99
Information icon.svg
vdr

2873 Binzel estas malgranda, tre hela duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 28-an de marto 1982 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, proksime de Flagstaff (Arizono), Usono).

Ĝia spektra klaso "Sq" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Ĝia nomo honoras la usonan astronomon Richard P. Binzel de la Universitato de Teksaso en Aŭstino. Dum sia esploro por disertaĵo, Binzel estis unu el plej fruktodonaj observantoj de lumaj kurboj de malgrandaj planedoj, ĉefe por determini rotaciajn periodojn de malgrandaj objektoj de la ĉefa zono.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 8-an de marto 2019 de F. Vachier, P. Pravec, H. Kucakova, K. Hornoch, P. Kušnirák, D. Pray, W. Cooney, J. Gross, D. Terrell, B. Flanagan, R. Durkee, V. Benishek, J. Berthier, A. Klotz, J.-P. Teng, A. Peyrot kaj P. Thierry uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 17-an de majo 2019.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,56 km kaj orbitan periodon de 1,8575 tago (44,58 horoj). La aliaj ecoj de tiu satelito estas ankoraŭ nekonataj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2872 Gentelec2873 Binzel2874 Jim Young