4X (ludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

4X ludo estas tipo de strategia videoludo en kiu la ludanto kontrolas imperion kaj kies ludebleco estas bazita sur kvar principoj: malkovrado, ekspansio, ekspluatado kaj ekstermado (en la angla «eXplore, eXpand, eXploit and eXterminate», kvar iksoj). La 4X ludoj estas ankaŭ kelkfoje priskribitaj kiel administraj ludoj. La esprimo estis unue uzita de de ĵurnalisto Alan Emrich en septembro 1993, en lia recenzo de la ludo Master of Orion por la anglalingva priluda gazeto Computer Gaming World.

La 4X ludoj estas famaj pro ilia profundeco kaj ilia kompleksa ludsistemo. La ekonomia kaj teĥnologia kreskigo de virtuala imperio kies ludanto konduku al la regado estas emfazataj. Ludu plenan ludon daŭras ĝenerale ege multe, ĉar la administrado de vasta imperio postulas multe da atento por detaletoj (mikroadministrado). La 4X ludoj cetere estis ofte kritikataj pro tiu aspekto ege detala, eĉ se multaj taskoj povas esti aŭtomatigitaj.

La unua 4X ludoj inspiriĝis de la tabulludoj, de tekstaj videoludoj kaj perkomputilaj militludoj el la 1970-aj jaroj. Ili estis tiam nur laŭvicaj. La realtempaj 4X ludoj aperis pli malfrue, kune kun la kreskiĝo de la strategiaj ludoj. La ĝenro spertas sian pinton en la mezo de la 1990-aj jaroj antaŭ malkreski pro la konkurenco de aliaj ĝenroj de strategiaj ludoj. Civilization de Sid Meier estas eble la plej fama el tiuj 4X ludoj. En la 2000-aj jaroj aperas kelkaj 4X ludoj kiuj havis sukceson kaj kritikan kaj komercan. Unue nur por la komputiloj, la ĝenro nun aperas iom post iom sur la videoludiloj.

Difino[redakti | redakti fonton]

La kvar iksoj[redakti | redakti fonton]

Ekrankopio de FreeOrion inspirita el Master of Orion.

La esprimo «4X» aperis unuafoje en recenzo de la ludo Master of Orion, verkita de Alan Emrich por la gazeto Computer Gaming World, en kiu li klasifikas la ludon kiel «XXXX», vortludo kun la XXX-klasifiko de la pornografiaĵojn[1]. Li mem aŭdis tiun esprimon de Tom Hughes kun kiu li verkintis la gvidilon de Master of Orion[2].

La kvar iksoj (eldiritaj «ejks» en la angla) estas mallongigoj por eXplore, eXpand, eXploit, eXterminate (malkovru, ekspansiiĝu, ekspluatu kaj ekstermu)[1],[3]. Aliaj recenzistoj de videoludoj poste adoptis tiun esprimon por priskribi ĝenron de videoludoj kiuj havas kelkajn apartaĵojn[4],[5]:

  • Malkovrado - La ludanto sendu skoltojn en nekonatajn teritoriojn kiuj ĉirkaŭas la lokon de la komenco de la ludo;
  • Ekspansio - La ludanto grandigu sian teritorion kreante novajn koloniojn aŭ vastigante sian influon sur jam ekzistantajn koloniojn;
  • Ekspluatado - La ludanto rikoltu rimedojn en la lokoj, kiujn li kontrolas kaj maksimumigi ilian uzon;
  • Ekstermado - La ludanto ataku kaj eliminu siajn rivalojn ĉu milite ĉu alie.

Tiuj kvar elementoj reprezentas la kvar plej gravajn fazojn de matĉo de 4X ludo[6]. Tiuj fazoj ĝenerale ne estas apartigitaj kaj kovras unu la aliajn, kaj ilia daŭreco varias laŭ la fasono de la ludo (en la angla: game design). Ekzemple, la serio Space EmpiresGalactic Civilizations II: Dark Avatar proponas longajn fazojn de ekspansio ĉar ili postulas ke la ludanto pagu multege en la malkovrado por trovi novajn teritoriojn[7],[8],[9].

Limoj de tiu difino kaj kompletigoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tiu difino, aliaj «klasikaj» strategiaj ludoj uzas similan ciklon[10]. Tiel, la fakuloj pri videoludoj provis precizigi la difinon de la 4X-ludo preter ĝiaj 4 iksoj. Ili aldonas ekzemple ke la 4X ludoj distingiĝas per la granda komplikeco kaj la grandeco de iliaj mapoj kaj per la uzo de diplomatio anstataŭ de la dueco «amiko/malamiko» de la klasikaj strategiaj videoludoj[10],[11],[12],[13]. Kelkaj emfazas ankaŭ la demandon de la ekonomio, ege pli grava, je la malprofito de la militaj bataloj, pli simplaj en la 4X ludoj ol en la strategiaj ludoj[1],[11].

En 2002, je la okazo de la apero de la ludo Master of Orion III, Alan Emrich proponas aldoni kvinan ikson al la difino: eXperiment (eksperimento), sed tio baziĝas sur apartaĵo de tiu preciza ludo, en kiu la ludanto nepre delegu sian povon al helpantoj ludataj de artefarita intelekto[2].

Fasono de la ludo[redakti | redakti fonton]

La fasono de la 4X ludoj estas bazita sur realtempa aŭ laŭvica strategio, aŭ eĉ sistemo kiu alternas realtempecon kaj laŭvicecon[14].

La mapoj de la 4X ludoj estas ĝenerale kreataj hazarde je la komenco de la matĉo[14].

La 4X ludoj distingiĝas de la klasikaj strategiaj ludoj interalie per sistemo de evoluo de la unuoj kaj konstruaĵoj per progreso de la ludanto en arbo de la teĥnologioj, per bataloj kiuj okazas en alia interfaco ol tiu de la administrado de la imperio kaj per komplikeco de la mekanismoj pli granda. Pro sia komplikeco, la 4X ludoj estas destinataj al seriozaj ludantoj (en la angla, hardcore gamers)[15].

Esploroj kaj teĥnologioj[redakti | redakti fonton]

La 4X ludoj uzas ĝenerale arbon de la teĥnologioj kiuj bildigas serion da progresoj kiujn la ludantoj povas malbloki por ricevi novajn unuojn, konstruaĵojn aŭ eblecojn. La arboj de la teĥnologioj de la 4X ludoj estas ĝenerale ege pli grandaj ol en la aliaj strategiaj ludoj, proponante variajn elekteblecojn[10],[16]. La ludantoj asignu parton de la riĉecoj kiujn ili amasas por la teĥnologia esploro por malbloki novajn malkovrojn[17]. En la 4X ludoj, nepras por malkovri novan teĥnologion koni antaŭajn teĥnologiojn.

La esploro okupas ankaŭ gravan lokon ĉar en la 4X ludoj la teĥnologia progreso estas la motoro permesanta la konkerojn[18]. La fino de la bataloj estas parte determinita de la teĥnologia supereco kaj la nombro de unuoj; la taktiko do ludas en kelkaj 4X ludoj rolon malpligrandan ol en la klasikaj strategiaj ludoj[19],[20]. En la strategiaj ludoj, la bazaj unuoj povas en la plimulto el la ludoj esti uzataj dum tuta matĉo, dum en la 4X ludoj, la bazaj unuoj povas iĝi malmodernaj kaj tiam ne plu povas esti produktataj[21]. En kelkaj ludoj kiel Civilization, ludanto povas ŝteli la teĥnologiojn de alia aŭ negoci kun iu por havigi ilin al si. Tio permesas konservi ioman teĥnologian ekvilibron inter la ludantoj.

Arbo de la teĥnologioj de Freeciv.

Batalo[redakti | redakti fonton]

La bataloj estas grava komponanto de la 4X ludoj. Nome, eblas gajni la matĉon ekstremante ĉiujn aliajn ludantojn, aŭ konkerante specialan parton de la mapo[22]. En kelkaj 4X ludoj, kiel Galactic Civilizations, la fino de la bataloj estas decidita aŭtomate, tuj post kiam du unuoj malamikaj renkontiĝas[23]. Aliaj, kiel Master of Orion, permesas al la ludanto administri la batalojn en taktika ekrano[23],[24]. La 4X ludoj distingiĝas el la strategiaj ludoj pli multe orientitaj je la batalo emfazante esplorojn kaj ekonomion[3],[11]. La serĉo de novaj teĥnologioj disponebligas novajn batalajn unuojn. Kelkaj 4X ludoj permesas plie serĉi komponantojn de la unuoj. Tio estas pli karaktera por la 4X ludoj kiuj okazas en la spaco, kie la ludantoj arigas kosmoŝipojn elektante motorojn, armaĵojn kaj armilojn[23].

Paca konkuro[redakti | redakti fonton]

La 4X ludoj proponas sistemojn de diplomatio inter la malsamaj imperioj. Se la klasikaj strategiaj ludoj permesas kontrakti aliancojn inter la ludantoj, la diplomatiaj interrilatoj estas ĝenerale sufiĉe limigitaj al dueca elekto inter aliancano aŭ malamiko. La 4X ludoj proponas interrilatojn pli komplikajn inter la rivaloj kiuj ne enestas la sama teamo[10],[12]. La ludantoj povas ekzemple interŝanĝi provizaĵojn kaj informojn kun iliaj rivaloj.

Eblas gajni matĉon sen konkero, pace[11]. Ekzemple, 4X ludoj koncedas la venkon al ludanto havinta sufiĉe da poentojn post antaŭdifinita tempo aŭ nombro da vicoj[25]. Aliaj ludoj koncedas la venkon al la ludanto majstranta unue la finan teĥnologion, akumulinta sufiĉe da kulturo aŭ farinta grandiozan agon[23]. En kelkaj ludoj, eblas ankaŭ venki estante elektata de siaj rivaloj aŭ daŭrigante la pacon dum antaŭdifinita tempo aŭ nombro da vicoj[25],[26].

Komplikeco[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de aparta ludekrano por administri ĉiun bazon en FreeCol.

La 4X ludoj estas famaj pro ilia komplika ludebleco kaj ilia strategia profundeco[13],[27],[28]. Estas komune akceptita ke la ludebleco estas pli grava ol la grafika aspekto[2],[16]. Dum la klasikaj strategiaj ludoj emfazas la batalojn, la komplikeco de la 4X ludoj ĉefe troviĝas en la diplomatio, la ekonomia administrado kaj la esploro[3],[11]. Tio devigas la ludanton havi plurajn strategiojn samtempe kaj plani celojn je la longa tempo[29].

Por priskribi la funkciadon de granda imperio, la 4X ludoj uzas grandan gamon de reguloj[13]. Ekzemple, la produktiveco estas limigita de la poluo[30],[31]. La buĝeto estas realisma, kun interalie la administrado de la ŝuldoj[32] aŭ de la flego de konstruaĵoj kaj unuoj[33]. La 4X ludoj ankaŭ reproduktas la politikajn problemojn, kiel la enlandaj militoj[22],[31] aŭ la kontrolo de la parlamentoj[34],[31].

Tia komplikeco implicas ke la ludanto okupiĝu pri multaj informoj, interalie por la detaloj («mikroadministrado» de la bazoj, bataloj, ...)[24],[23],[35]. Tiuj informoj estas apartigitaj en diversaj apartaj ekranoj aŭ per la ebleco havi diversajn grafikajn modojn[11]. La komplikeco de ĉiu ekrano povas esti tiel granda, ke oni povas konsideri ilin kiel ludetoj[29],[36]. La realtempaj 4X ludoj, kontraŭe, estas ege malsimilaj, kaj, ekzemple, Dune II, kiu kreis multajn konvenciojn de tiaj ludoj, tute ne havas apartajn ekranojn[37].

«Mikroadministrado» kaj longeco de la matĉoj[redakti | redakti fonton]

Vido de du antaŭeniritaj imperioj en izometria 2D en Freeciv.

Ĉar la 4X ludoj permesas administri grandajn imperiojn, la matĉoj estas ĝenerale pli longdaŭraj ol en la aliaj strategiaj ludoj[11]. Ili povas postuli plurajn horojn da ludado, kaj tio povas krei problemojn por la plurludantaj matĉoj[38]. Ekzemple, mallonga matĉo de Sins of a Solar Empire povas daŭri ĝis 12 horoj[13]. Tamen, tiuj, kiuj emas la 4X ludoj antaŭvidas kaj ŝatas tiajn longecojn[39]. La laŭvicaj 4X ludoj eble dividas partion je pli ol cent vicoj[29],[40].

Pro la repetitema flanko de la agoj kaj la longdaŭreco de la matĉoj, la 4X ludoj estas kritikitaj por iliaj petoj tro grandaj en mikroadministrado. Tiu aspekto ĝenerale ne ĝenas en la komenco de la matĉoj. Sed pli malfrue, administri plurlokan imperion povas postuli plurajn minutojn por vico. Tio pligrandigas la daŭrecon de la matĉoj, tio estante precipe problemiga por plurludantaj matĉoj[11]. La 4X ludoj proponis provincestrojn kontrolitajn de artefarita intelekto por aŭtomatigi la administradon de la kolonioj. Tamen, la ludantoj kritikis la provincestrojn pro iliaj eraroj. Reage, la programistoj provis novajn vojojn por malplialtigi la gravecon de la mikroadministrado[41]. Kelkaj estis pli ŝatitaj ol aliaj. La kritikistoj konkordas dirante ke Galactic Civilizations sukcesis tiunivele, interalie ĉar la provincestroj povas esti programataj de la ludanto[42]. Sins of a Solar Empire estis kreita por igi la mikroadministradon pli evitebla[43], kaj la kritikistoj ĝenerale pensis ke la ludinterfaco igis la administradon de la ludo pli eleganta[35],[44]. Aliflanke,Master of Orion III malpligrandigis la mikroadministradon limigante la kontrolon de la ludanto sur sia imperio[45], tio vekante diversajn reagojn[46],[47].

Historio[redakti | redakti fonton]

Kronologio[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Programisto Temo Aparato (originala — adaptadoj)
1977 Empire Walter Bright Moderna PDP-10
1982 Andromeda Conquest Avalon Hill Sciencfikcio Apple IIAtari 8-bit, Commodore 64, DOS, TRS-80
1983 Reach for the Stars SSG Sciencfikcio Apple IIDOS, Mac OS, Commodore 64, Amiga, Windows
1984 Imperium Galactum SSI Sciencfikcio Apple IIAtari 8-bit, Commodore 64
1984 Incunabula Avalon Hill Historio DOS
1984 Strategic Conquest Peter Merrill, Delta Tao Software Historio Apple IIMac OS
1987 Anacreon: Reconstruction 4021 Thinking Machine Sciencfikcio DOS
1987 Empire: Wargame of the Century Northwest Software Moderna DOSAmiga, Atari ST, Apple II, Commodore 64
1990 Imperium Electronic Arts Sciencfikcio DOSAmiga, Atari ST
1990 Khalaan Chip Fantasto DOSAmiga, Atari ST
1990 King's Bounty New World Computing Fantasto DOSAmiga, Apple II, Commodore 64, FM Towns, Mega Drive
1990 Spaceward Ho! Delta Tao Software Sciencfikcio Mac OSAmiga, Windows
1991 Armada 2525 Interstel Corporation Sciencfikcio DOS
1991 Civilization MicroProse Historio DOSWindows, Mac OS, Amiga, Atari ST, Super Nintendo
1992 Pax Imperia Changeling Software Sciencfikcio Mac OS
1992 VGA Planets Tim Wisseman Sciencfikcio DOSLinux
1993 Empire Deluxe Mark Baldwin, Bob Rakowsky Moderna DOSWindows, Mac OS
1993 Master of Orion Simtex Software Sciencfikcio DOSMac OS
1993 Space Empires Aaron Hall Sciencfikcio Windows
1994 Colonization MicroProse Historio DOSWindows, Mac OS, Amiga
1994 Hammer of the Gods Holistic Design Fantasto DOS
1994 Master of Magic Simtex Software Fantasto DOS
1995 Ascendancy The Logic Factory Sciencfikcio DOSWindows
1995 Heroes of Might and Magic: A Strategic Quest New World Computing Fantasto DOSWindows, Mac OS, Game Boy Color
1995 Space Empires II Malfador Machinations Sciencfikcio Windows
1995 Stars! Jeff Johnson, Jeff McBride Sciencfikcio Windows
1996 Civilization II MicroProse Historio WindowsMac OS, PlayStation
1996 Deadlock: Planetary Conquest Accolade Sciencfikcio WindowsMac OS
1996 Emperor of the Fading Suns Holistic Design Sciencfikcio Windows
1996 Freeciv Freeciv team Historio WindowsMac OS, Linux
1996 Heroes of Might and Magic II: The Succession Wars New World Computing Fantasto WindowsMac OS, Game Boy Color
1996 Master of Orion II: Battle at Antares Simtex Software Sciencfikcio DOSWindows, Mac OS
1997 Fragile Allegiance Gremlin Graphics Software Sciencfikcio DOSWindows
1997 Heroes of Might and Magic II: The Price of Loyalty New World Computing Fantasto Windows
1997 Imperialism Frog City Software Historio WindowsMac OS
1997 Imperium Galactica Digital Reality Sciencfikcio DOS
1997 Pax Imperia: Eminent Domain Heliotrope Studios Sciencfikcio WindowsMac OS
1997 Space Empires III Malfador Machinations Sciencfikcio Windows
1998 Alpha Centauri Firaxis Games Sciencfikcio WindowsMac OS, Linux
1998 Deadlock II: Shrine Wars Cyberlore Studios Sciencfikcio Windows
1998 Remember Tomorrow SoftWarWare Sciencfikcio DOS
1998 Star Wars: Rebellion Coolhand Sciencfikcio Windows
1999 Age of Wonders Triumph Studios, Epic Games Fantasto Windows
1999 Alien Crossfire Firaxis Games Sciencfikcio WindowsMac OS, Linux
1999 Civilization II: Test of Time MicroProse Pluraj Windows
1999 Civilization: Call to Power Activision Historio WindowsMac OS, Linux
1999 Heroes of Might and Magic III New World Computing Fantasto Windows
1999 Heroes of Might and Magic III: Armageddon's Blade New World Computing Fantasto Windows
1999 Imperialism II: Age of Exploration Frog City Software Historio WindowsMac OS
1999 Malkari Interactive Magic Sciencfikcio Windows
1999 Star Trek: The Next Generation - Birth of the Federation MicroProse Sciencfikcio Windows
2000 Call to Power II Activision Historio Windows
2000 Heroes of Might and Magic III: The Shadow of Death New World Computing Fantasto Windows
2000 Imperium Galactica II: Alliances Digital Reality Sciencfikcio Windows
2000 Space Empires IV Malfador Machinations Sciencfikcio Windows
2001 Civilization III Firaxis Games Historio WindowsMac OS
2001 Empire Deluxe: Internet Edition Killer Bee Moderna Windows
2002 Age of Wonders II: The Wizard's Throne Triumph Studios Fantasto Windows
2002 Civilization III: Play the World Firaxis Games Historio Windows
2002 Haegemonia: Legions of Iron Digital Reality Sciencfikcio Windows
2002 Heroes of Might and Magic IV New World Computing Fantasto WindowsMac OS
2002 Heroes of Might and Magic IV: The Gathering Storm New World Computing Fantasto Windows
2003 Age of Wonders: Shadow Magic Triumph Studios Fantasto Windows
2003 Civilization III: Conquests BreakAway Games, Firaxis Games Historio Windows
2003 Galactic Civilizations Stardock Sciencfikcio Windows
2003 Haegemonia: The SOLON Heritage Digital Reality Sciencfikcio Windows
2003 Heroes of Might and Magic IV: Winds of War New World Computing Fantasto Windows
2003 Master of Orion III Quicksilver Software Sciencfikcio WindowsMac OS
2004 Anacreon: Imperial Conquest in the Far Future George Moromisato Sciencfikcio Windows
2004 Empire Deluxe: Enhanced Edition Killer Bee Moderna Windows
2004 Galactic Civilizations: Altarian Prophecy Stardock Sciencfikcio Windows
2005 Civilization IV Firaxis Games Historio WindowsMac OS
2006 C-evo Steffen Gerlach Historio Windows
2006 Civilization IV: Warlords Firaxis Games Historio WindowsMac OS
2006 Galactic Civilizations II: Dread Lords Stardock Sciencfikcio Windows
2006 Galaxy on Fire Fishlabs Sciencfikcio iOS
2006 Heroes of Might and Magic V Nival Interactive Fantasto Windows
2006 Heroes of Might and Magic V: Hammers of Fate Nival Interactive Fantasto Windows
2006 Space Empires V Malfador Machinations Sciencfikcio Windows
2006 Sword of the Stars Kerberos Productions Sciencfikcio Windows
2007 Civilization IV: Beyond the Sword Firaxis Games Historio Windows
2007 Galactic Civilizations II: Dark Avatar Stardock Sciencfikcio Windows
2007 Heroes of Might and Magic V: Tribes of the East Nival Interactive Fantasto Windows
2007 Lost Empire Pollux Gamelabs Sciencfikcio Windows
2007 Sword of the Stars: Born of Blood Kerberos Productions Sciencfikcio Windows
2008 Civilization IV: Colonization Firaxis Games Historio WindowsMac OS
2008 Galactic Civilizations II: Twilight of the Arnor Stardock Sciencfikcio Windows
2008 Lost Empire: Immortals Pollux Gamelabs Sciencfikcio Windows
2008 Sins of a Solar Empire Ironclad Games Sciencfikcio Windows
2008 Sword of the Stars: A Murder of Crows Kerberos Productions Sciencfikcio Windows
2010 Armada 2526 Matrix Games Sciencfikcio Windows
2009 Galaxy on Fire 2 Fishlabs Sciencfikcio Windows
2009 Light of Altair SaintXi Sciencfikcio Windows
2009 Sins of a Solar Empire: Entrenchment Ironclad Games Sciencfikcio Windows
2009 Sword of the Stars: Argos Naval Yard Kerberos Productions Sciencfikcio Windows
2010 Civilization V Firaxis Games Historio WindowsMac OS, Linux
2010 Distant Worlds Matrix Games Sciencfikcio Windows
2010 Elemental: War of Magic Stardock Fantasto Windows
2010 Sins of a Solar Empire: Diplomacy Ironclad Games Sciencfikcio Windows
2010 Star Ruler Blind Mind Studios Sciencfikcio Windows
2011 Armada 2526: Supernova Matrix Games Sciencfikcio Windows
2011 Might and Magic: Heroes VI Black Hole Entertainment Fantasto Windows
2011 Sins of a Solar Empire: Rebellion Ironclad Games Sciencfikcio Windows
2011 Sword of the Stars 2: Lords of Winter Kerberos Productions Sciencfikcio Windows
2012 Endless Space Amplitude Studios Sciencfikcio WindowsMac OS
2012 Legends of Pegasus Kalypso Media Sciencfikcio Windows
2013 Eador: Masters of the Broken World Snowbird Games Fantasto Windows
2013 StarDrive Zero Sum Games Sciencfikcio Windows
2014 Age of Wonders III Triumph Studios Fantasto WindowsMac OS, Linux
2014 Civilization: Beyond Earth Firaxis Games Sciencfikcio WindowsMac OS, Linux
2014 Endless Legend Amplitude Studios Fantasto WindowsMac OS
2014 Horizon L3O Interactive Sciencfikcio Windows
2015 Civilization: Beyond Earth - Rising Tide Firaxis Games Sciencfikcio WindowsMac OS, Linux
2015 Galactic Civilizations III Stardock Sciencfikcio Windows
2015 Galactic Inheritors Crispon Games Sciencfikcio Windows
2015 Might and Magic: Heroes VII Limbic Entertainment Fantasto Windows
2015 Sid Meier's Starships Firaxis Games Sciencfikcio WindowsMac OS, Linux
2015 StarDrive II Zero Sum Games Sciencfikcio Windows
2015 Star Ruler 2 Blind Mind Studios Sciencfikcio Windows
2015 The Viceroy Goatee Games Sciencfikcio Windows
2015 Thea: The Awakening MuHa Games Fantasto Windows
2016 Civilization VI Firaxis Games Historio WindowsMac OS, Linux
2016 Endless Space 2 Amplitude Studios Sciencfikcio WindowsMac OS
2016 Master of Orion: Conquer the Stars Wargaming.net Sciencfikcio Windows
2016 Polaris Sector SoftWarWare Sciencfikcio Windows
2016 Stellaris Paradox Development Studio Sciencfikcio WindowsMac OS, Linux
2016 Unending Galaxy Anarkis Gaming Sciencfikcio Windows
2017 Stars in Shadow Ashdar Games Sciencfikcio Windows
NK Ascendancy 2 The Logic Factory Sciencfikcio Windows
NK FreeCol FreeCol Team Historio WindowsMac OS, Linux
NK FreeOrion FreeOrion Team Sciencfikcio WindowsMac OS, Linux

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (en) Vahadar, « 4X: explore, expand, exploit, exterminate! », IG Magazine,  15,‎ , p. 208.
  2. 2,0 2,1 2,2 Dan Quick, « Master of Orion III Developer Chat », GameSpy,‎ (angle).
  3. 3,0 3,1 3,2 (en) Alan Emrich, « 'MicroProse' Strategic Space Opera is Rated XXXX' », Computer Gaming World,  110,‎ p. 92-93.
  4. J. "PyroFalkon" Habib, « Civilization IV: Warlords Guide », IGN,‎ (angle).
  5. Ironclad Games - Sins of a Solar Empire Gameplay (angla).
  6. Tom Chick, « PC Retroview: Master of Orion II », IGN,‎ (angle).
  7. Space Empires III Manual v1.10 (21-a de januaro 1998) (angle).
  8. Steve Butts, « Galactic Civilizations II: Dark Avatar Review », IGN,‎ (angle).
  9. Jeff Lackey, « Review - Galactic Civilizations II: Dark Avatar », GameSpot,‎ (angle).
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 [https://archive.today/20130101165613/http://www.1up.com/do/previewPage?cId=3157333 Arkivigite je 2013-01-01 per Archive.today Arkivigite je 2013-01-01 per Archive.today Arkivigite je 2013-01-01 per Archive.today Arkivigite je 2013-01-01 per Archive.today Arkivigite je 2013-01-01 per Archive.today Arkivigite je 2013-01-01 per Archive.today Sean Molloy, « Sins of a Solar Empire Preview », 1UP.com,‎ ] Arkivigite je 2013-01-01 per Archive.today (angle).
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 11,6 11,7 Previews: Sins of a Solar Empire (20-a de februaro 2007) Arkivigite je 2013-01-01 per Archive.today (angle).
  12. 12,0 12,1 Sins of a Solar Empire preview (5-a de februaro 2008) (angle).
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 Earnest Cavalli, « Review: Sins of a Solar Empire - Sinfully Good », Wired,‎ (angle).
  14. 14,0 14,1 (en) Vahadar, « 4X: explore, expand, exploit, exterminate! », IG Magazine,  15,‎ , p. 209.
  15. (en) Vahadar, « 4X: explore, expand, exploit, exterminate! », IG Magazine,  15,‎ , p. 205.
  16. 16,0 16,1 Jason Dobson, « Joystiq interview: Ironclad talks 4X strategy with Sins of a Solar Empire », Joystiq,‎ .
  17. (en) Andrew Rollings kaj Ernest Adams, Game Design, New Riders Publishing,‎ (ISBN 1592730019, lire en ligne), p. 321-345.
  18. Bruce Geryk, « History of Space Empire Games - The Early Years 1980-1992 », GameSpot,‎ (angle).
  19. Allen Rausch, « GameSpy Review - Galactic Civilizations », GameSpy,‎ (angle).
  20. Steve Butts, « Space Empires V Review », IGN,‎ (angle).
  21. Ron Dulin, « StarCraft for PC Review », GameSpot,‎ (angle).
  22. 22,0 22,1 Jeff Lackey, « Space Empires V Review », GameSpot,‎ (angle).
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 23,4 Barry Brenesal, « Galactic Civilizations Review », IGN,‎ (angle).
  24. 24,0 24,1 Bruce Geryk, « History of Space Empire Games - Master of Orion II: Battle at Antares », GameSpot,‎ (angle).
  25. 25,0 25,1 Michael Lafferty, « Space Empires IV Preview », GameZone,‎ (angle)
  26. Sam Parker, « Review - Master of Orion III (PC) », CNET,‎ (angle).
  27. « GameSpy's Game of the Year 2006 - 6. Galactic Civilizations II: Dread Lords », GameSpy, 31-a de marto 2008 (angle).
  28. [https://web.archive.org/web/20090202174846/http://www.cbsgames.com/games/story/10646599 Arkivigite je 2009-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2009-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2009-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2009-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2009-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2009-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2009-02-02 per la retarkivo Wayback Machine News/ Steve Butts, « Reviews - Sins of a Solar Empire », IGN,‎ ] Arkivigite je 2009-02-02 per la retarkivo Wayback Machine (angle).
  29. 29,0 29,1 29,2 Jason Bates, « Space Empires IV Review », IGN,‎ (angle).
  30. (PDF) (en) Steve Barcia, Master of Orion - Game Manual, MicroPose,‎ , p. 62.
  31. 31,0 31,1 31,2 (en) Jonatha Caspian-Kaufman, Sid Meier's Civilization II Instruction Manual, MicroPose,‎ , p. 67-71 kaj 80-83.
  32. [https://web.archive.org/web/20061222071433/http://www.gamespot.com/pc/strategy/galacticcivilizations2/news.html?sid=6143839 Arkivigite je 2006-12-22 per la retarkivo Wayback Machine Jason Ocampo, « Review: Galactic Civilizations II: Dread Lords Hands-On - The Spiritual Heir to Master of Orion II? », GameSpot,‎ ] Arkivigite je 2006-12-22 per la retarkivo Wayback Machine (angle).
  33. Steve Butts, « Preview: Civilization IV: Warlords », IGN,‎ (angle).
  34. Steve Butts, « IGN Preview - Galactic Civilizations », IGN,‎ (angle).
  35. 35,0 35,1 [https://web.archive.org/web/20090112121004/http://palgn.com.au/article.php?id=10283 Arkivigite je 2009-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2009-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2009-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2009-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2009-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2009-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2009-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Neil Booth, « Sins of a Solar Empire Review », PAL Gaming Network,‎ ] Arkivigite je 2009-01-12 per la retarkivo Wayback Machine (angle).
  36. William Abner, « Galactic Civilizations II: Dread Lords Review », GameShark,‎ (angle).
  37. Bruce Geryk, « A History of Real-Time Strategy Games - Dune II », GameSpot,‎ (angle).
  38. Joshua Villines, « Master of Orion 3 preview for PC », Game Revolution,‎ (angle).
  39. Stardock, « Feature: Galactic Civlizations II Alien Races, Part IV », IGN,‎ (angle).
  40. Sam Parker, « Master of Orion III Hands-On Preview », GameSpot,‎ (en).
  41. Steve Butts, « Galactic Civilizations Interview », IGN,‎ (angle).
  42. Tyler Sager, « Galactic Civilizations Review », Gaming Nexus,‎ (angle).
  43. Jeff Cork, « Game Informer: Thoughts On Sins - An Interview With Blair Fraser », Game Informer,‎ (angle).
  44. Dave VanDyk, « Sins of a Solar Empire Review », GameShark,‎ (angle).
  45. « MicroProse's Master of Orion III Takes Galactic Empire Building a Step Higher », Oficiala retpaĝaro de Quicksilver Software, 11a de majo 2000 (angle).
  46. Sam parker, « Master of Orion III - Review », GameSpot,‎ (angle).
  47. Bruce Geryk,« Master of Orion 3 rebuttal », Quarter of Three, sen dato (angle).