UK 1974

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 59-a UK 1974)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1974
Loko Hamburgo, Flag of Germany.svg Okcidenta Germanio
Ekde 27-a de julio 1975
Ĝis 2-a de aŭgusto 1975
← Antaŭa Sekva →
v  d  r
Information icon.svg

La 59-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 1974 en Hamburgo, Germanio. Ĝi havis 1650 partoprenantojn el 50 landoj. La kongresa temo estis "Naciismo kaj internacia kunlaboro en nuntempa mondo".

Historia fono[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi Universala Kongreso estas grava ĉefe pro tio, ke la prezidanto de UEA Ivo Lapenna komence de la kongreso deklaris sian retiriĝon el ĉiuj funkcioj, kiujn li havis en la Esperanto-movado. Li havis kialojn supozi, ke li ne ricevos plimulton en la elektoj (jam tri jarojn antaŭe, en la 56-a UK, li ricevis nur 26 voĉojn, la alia kandidato 21). Poste Lapenna asertis ke "puĉo", helpata de komunistoj, forigis lin el la ofico. Laŭ la historiisto Ulrich Lins Lapenna neniam povis pruvi tion. Cetere per sia demisio Lapenna ja mem forigis la eblecon de eventuala puĉo.

La Komitato de UEA elektis la novan Estraron por la oficperiodo 1974–1977, kun d-ro Humphrey Tonkin kiel nova prezidanto de la Asocio. Unu el la estraroj estis d-ino Flóra Szabó-Felső, la unua virino en la Estraro de UEA.

La naftokrizo, ekinta en novembro de 1973, bremsis la vojaĝemon kaj certagrade negative influis la kvanton de la aliĝoj.



Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Kopenhago 1956Marsejlo 1957Mainz 1958Varsovio 1959Bruselo 1960
Harrogate 1961Kopenhago 1962Sofio 1963Hago 1964Tokio 1965
Budapeŝto 1966Roterdamo 1967Madrido 1968Helsinki 1969Vieno 1970
Londono 1971Portlando 1972Beogrado 1973Hamburgo 1974Kopenhago 1975
Ateno 1976Rejkjaviko 1977Varna 1978Lucerno 1979Stokholmo 1980
Brasilia 1981Antverpeno 1982Budapeŝto 1983Vankuvero 1984Aŭgsburgo 1985
Pekino 1986Varsovio 1987Roterdamo 1988Brighton 1989Havano 1990