690-aj jaroj a.K.

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen iuj ekzemplaj eventoj de la jardeko de la 690-aj jaroj antaŭ nia erao (= antaŭ Kristo = a.K.) en nia universo, pri kiuj jam verkiĝis artikoloj en la Vikipedio en Esperanto. Se vi verkas aŭ trovas alian artikolon esperantlingvan, kiu tre rilatas al tiu ĉi jardeko, vi bonvenas aldoni frazon pri ĝi ĉi tie kaj en la koncerna paĝeto pri la konkreta jaro - la postuloj pri "menciindeco" ne estas tro altaj en tempo tiom for de la nuntempo: principe eblas supozi, ke ĉiu evento el la 7-a jarcento antaŭ nia erao, pri kiu iu esperantisto penas verki propran artikolon en senerara lingvaĵo, aldonis referencojn, interpaĝajn kaj eksterajn ligilojn al la artikolo mem, konsiderindas sufiĉe grava por ankaŭ listiĝi ĉi tie.

Eventaj kaj tendencoj[redakti | redakti fonton]

  • 699 a.K. — Ĥaluŝu sukcedas post murdo de sia frato Ŝutir-Naĥĥunte kiel reĝo de la Elama Imperio.
  • 697 a.K. — Naskiĝo de la duko 晉文公 (pinjine Jìn Wén Gōng) en Ĉinio.
  • 697 a.K. — Morto de la reĝo 周桓王 (pinjine Zhōu Húan Wáng) en Ĉinio.
  • 697 a.K. — Manase (hebree מְנַשֶּׁה‎) formale sukcedas sian patron Ĥizkija kiel reĝo de la Reĝlando de Judujo, kvankam li jam ekde 716 a.K. kiel partnera reĝo regis kun sia patro.
  • 696 a.K. — Reĝo 周莊王 (pinjine Zhōu Zhuāng Wáng) komencas sian regadon en Ĉinio.
  • 696 a.K. — La cimeroj ruinigas Frigion, ebla migrado de la armenoj.
  • 696 a.K. — Sporto: Pantaklo de Ateno (malnovgreke Παντακλῆς Ἀθηναῖος) venkas en la stadiona vetkuro ĉe la 21-a Olimpikaj Ludoj (li ankaŭ venkos kvar jarojn poste).[1]
  • 692 a.K. — Karib'il Vatar (ŝebae 𐩫𐩧𐩨𐩱𐩡 𐩥𐩩𐩧 𐩨𐩬 𐩹𐩣𐩧𐩲𐩡𐩺, latinliterigite Krbʾl wtr bn Ḏmrʿly), reganto de la Reĝlando Ŝeba, estas registrita kiel doninte "donacojn" (omaĝon) al reĝo Sanĥerib de Asirio.
  • 692 a.K. — Sporto: Pantaklo de Ateno (malnovgreke Παντακλῆς Ἀθηναῖος) venkas en la stadiona vetkuro duan fojon kaj ankaŭ en la duoble longa vetkuro Δίαυλος (diaulos) ĉe la 22-a Olimpikoj.[1]
  • 691 a.K. — Reĝo Sanĥerib de Asirio kun sia armeo venkas la armeon de la reĝo Humban-nimena de Elamo en la datalo de Halule.
  • 690 a.K.Taharko, reĝo de la Dudek-kvina Dinastio, supreniras sur la tronon de Egiptio (proksimume dato)
  • c. 690 a.K. — Morto de Manava (sanskrite मानव), aŭtoro de la hinda geometria teksto Sulba Sutroj (sanskrite शुल्बसूत्र).
  • iam en la 690-aj jaroj a.K. — En surskribo de la regno Dama'ato en Etiopio menciatas la de la Ŝebaanoj, Karib'il Vatar.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Eŭzebio de Cezareo, Kroniko [1].