7958 Leakey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
7958 Leakey
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7958 Leakey
Aliaj nomoj 1994 LE3; 1991 GT
Nomita laŭ Mary Leakey, Louis Leakey, Richard Leakey vd
Malkovro
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker
kaj Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro 5-a de junio 1994
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Inner Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
280,817 Gm (1,877 AU)
259,268 Gm (1,733 AU)
302,365 Gm (2,021 AU)
Discentreco 0,0767
Meza anomaliangulo 43,322°
Klinangulo 21,971°
Periodo 939,387 tagoj (2,572 jaroj)
Meza cirkulrapido 21,73 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
195,770°
Argum. de periapsido 154,038°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 2,94 ± 0,17 km
Ĉefa korpo : 2,82 ± 0,16 km
Rotacia periodo 0,09785 tago (2,34843 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,468 ± 0,073
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,8
vdr

7958 Leakey estas tre malgranda sed neordinare hela asteroido de la interna asteroida zono, tie estas ano de la hungaria familio, kiu ankaŭ estas duopa asteroido.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 5-an de junio 1994 de la usonaj geedzoj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker, elde la Observatorio de la Monto Palomar, (kantono San-Diego, Kalifornio, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la gepaleontologoj kaj geedzoj Mary Leakey (19131996) kaj Louis Leakey (19031972) kaj en honoro de ilia filo Richard Leakey, ĉiuj gravaj esploristoj pri la paleoantropologio de Afriko. Mary kaj Louis laboris kune dum 30 jaroj kaj pruvis, ke la homa evoluo okazis en Afriko, prefere ol en Azio. Multaj el iliaj plej gravaj malkovroj estis faritaj en Kanjono Olduvai en Tanzanio. Kun lia teamo en Kenjo, Richard Leakey malkovris, ke la situejo de Koobi Fora entenas la plej riĉan kaj plej diversan aron da prahomaj restaĵoj ol ie-ajn en la mondo.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita per analizo de ĝia luma kurbo fare de Brian D. Warner, Daniel Coley, kaj Alan W. Harris inter la 13-a de junio kaj la 1-a de julio 2012, publikita en oktobro 2012.

Tiu satelito havas orbitan periodon de 50,29 ± 0,08 h, aŭ 2,0954 tagoj. La duona grandakso de ĝia orbito estas takata je 10 km. La diametro de tiu satelito estas 0,85 ± 0,1 km, ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7957 Antonella7958 Leakey7959 Alysecherri