7 Iriso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
7 Iriso
Asteroido
7 Iris sur fono de steloj
7 Iris sur fono de steloj
Oficiala nomo 7 Iris
Historio
Malkovrinto John Russell Hind
Dato de malkovro
Loko de malkovro
13-a de aŭgusto 1847
Royal Greenwich Observatory (Britio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
357,019 [1 E9 m
274,729 Gm (1,836 AU)
439,310 Gm (2,937 AU)
Discentreco 0,230
Meza anomaliangulo 135,770°
Klinangulo 5,523° (sur la ekliptiko)
Periodo 1 346,628 t (3,69 j)
Meza cirkulrapido 19,02 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
259 766°
Argum. de periapsido 145,406°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
240 × 200 × 200 km[2]
199,8[1]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,36 ×1019 kg[2]
~ 2 720 kg/m3[2]
~ 0,055 m/s2
~ 0,11 km/s
Rotacia periodo 0,2975 t (7,139 horoj)
Aksa kliniteco ~ 85°
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Maksimuma

171 K
275 K (+2 °C)
Geometria albedo 0,277
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

11,4
6,7
Absoluta magnitudo 5,51
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,07"
0,32"
Information icon.svg
vdr

Iriso, oficiale 7 Iris, estas tre granda asteroido de la asteroida zono. Ĝia hela surfaco kaj malgranda distanco de Suno faras de ĝi kvaran plej brilantan objekton de tiu zono, post 4 Vesta, Cereso kaj 2 Pallas ; sed dum la opozicio, ĝi povas havi videblan magnitudon de 7,8 kaj esti vidita per binokloj. Dum maloftaj opozicioj ĝia magnitudo povas atingi 6,7.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Iriso estas la sepa malkovrita asteroido, unua malkovraĵo la brita astronomo John Russell Hind. Ĝi ricevis la nomon Iris, tiu de Iriso (greke Ίρις), la heroldino de la helenaj gedioj.[3]

Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Iris estas Stelo sub ĉielarko.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La analizo de ĝia luma kurbo montras malglatan surfacon[4], kaj aksan klinitecon de ĉirkaŭ 85°: unu poluso eksponiĝas al Suno dum la somero, tio kio devas estigi grandajn temperaturajn diferencojn. Ĝia surfaco montras variajn albedojn, notinde eblan helan areon en la norda duonglobo[5].

Ĝenerale ĝia surfaco aperas hela, kaj ŝajnas miksaĵo de metaloj (fero, nikelo) kun magneziaj kaj feraj silikatoj, simila al la L-tipaj kaj LL-tipaj ĥondritoj. Iris estus grava fonto de tiatipaj meteoroidoj.[6]

Ĝia diametro estis kalkulita post kaŝadoj de steloj la 26-an de majo 1995 kaj 25-an de julio 1997. Ambaŭ observoj donis diametron de ĉirkaŭ 200 km.

En novembro 2006, 7 Iris estis observita per radaro elde la radioteleskopo de Arecibo,[7] toi, kiu konfirmis la malglatecon de ĝia surfaco.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
6 Hebo7 Iris8 Flora