Vincent Niclo
Vincent Niclo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1975 (49-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Cours Florent |
Okupo | |
Okupo | operkantisto filmaktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.vincentniclo.com |
Vincent Niclo (elp. Vensan Niklo), naskiĝis la 6-an de januaro 1975 en Parizo[1]) estas aktoro kaj popopera kantisto (tenoro). En 2020 aperis muzikalbumo kiu portis la titolon 'Esperanto' en kiu li kantas kune kun ortodoksaj monaĥoj[2].
Biografio
Niclo devenas de familio de artistoj. Li studis modernan dancon.
Lia unua rolo estis en Renaître à Bogota, teatraĵo de Marthe Vandenberg. Li ankaŭ aktoris en pluraj filmoj kaj televidserioj kiel ekzemple Sous le Soleil, Extreme Limite, Nestor Burma kaj filmrolo en Place Vendôme, reĝisorita fare de Nicole Garcia.
Post renkontiĝo de Thierry Dran ĉe la Pariza Opero, li vastigis siajn kantteknikojn kaj akiris rolon en la muzikalo Titanic (en ĝia franca versio), sekvita de aliaj roloj en muzikaloj kiel Tristan kaj Isolde en la rolo de Tristan, duoblaj roloj kiel Romeo en Roméo et Juliette, de la haine à l'amour kaj kiel Rhett Butler en Autant en emporte le vent.
Li ankaŭ evoluigis karieron kiel solokantisto. Vincent Niclo donis en 2006 serion de koncertoj akompanitaj de simfonia orkestro kaj 150 muzikistoj kaj korusanoj (Koruso de la Ruĝa Armeo)[3] en The Night of the Proms kaj eldonis samjare la albumon Un nom sur mon visage.
Niclo estis invitita malfermi la ses koncertojn, kiujn Céline Dion donis en Parizo en novembro kaj decembro 2013[4]. [7]
En 2014 Vincent kantis la kanzonon Le Temps Des Cathédrales el muzikalo Notre-Dame de Paris kune kun la kvarteto Il Divo[5]. La kanto aperis en la albumo A Musical Affair de la grupo Il Divo (2014).
Persone
- Muzikaj influoj: Luciano Pavarotti kaj Julia Migenes.
- Li laboris kiel modelo por la franca modokreanto Pierre Cardin.
- Scipovas la germanan kaj la anglan, komprenas la italan kaj bone parolas la hispanan.
Roloj en muzikaloj
- 2001 / 2002: Titanic kiel Jim Farrel (franca versio)
- 2002: West Side Story kiel Tony
- 2002: Les Liaisons Dangereuses (nur sur KD)
- 2002: Tristan kaj Isolde kiel Tristan
- 2002: Romeo kaj Julieto kiel Romeo (duoblaj roloj)
- 2003 / 2004: Autant En Emporte Le Vent kiel Rhett Butler
Diskografio
- Un nom sur mon visage – 2006
- Opéra Rouge – 2012
- Luis – 2013
- O Fortuna – 2013
- Ce que je suis - 2014
- Esperanto - 2020
Premioj
1) Merita Ordono al la Ministerio pri Internaj Aferoj de Rusio
2) Triobla platena disko "Opera Rouge"
3) Duobla platena disko "Luis"
Referencoj
- ↑ (en) "Vincent Niclo". BBC Music.
- ↑ (fr) Vincent Niclo - ITW Album «Esperanto» 24/11/2020, YouTube
- ↑ (en) Intervjuo kun Thierry Wolf kaj la Koruso de la Ruĝa Armeo
- ↑ (en) How Celine Helped Vincent Niclo. Arkivita la 3-an de decembro 2013 ĉe Wayback Machine,
- ↑ (fr) Il Divo : nouveau clip pour l’album « a musical affair » maintenant disponible !, People Inside, la 24-an de novembro 2014, arkivita de la originalo, la 14-an de oktobro 2014.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- (en) Vincent Niclo ĉe Operabase
- (en) Vincent Niclo ĉe Internet Movie Database
- (en) Muzikalbumoj de Vincent Niclo ĉe Discogs
- (en) Retejo de Vincent Niclo Arkivigite je 2014-12-27 per la retarkivo Wayback Machine
- (fr) Biografio ĉe Universal Music Arkivigite je 2016-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- (fr) Oficala retejo de la Aleksandrovanoj (Korusa de la Ruĝa Armeo de A. V. Aleksandrov)