Abisena dikbekulo
Abisena dikbekulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Abisena dikbekulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Serinus donaldsoni (Sharpe, 1895) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Abisena dikbekulo (Serinus donaldsoni) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de kanario kaj aliajn similajn speciojn. Ĝi troviĝas en Orienta Afriko nome en Etiopio, Kenjo kaj Somalio. Ties latina scienca nomo rememoras la esploriston Arthur Donaldson-Smith.
Estas du similaj specioj, nome la Abisena dikbekulo kaj la Kenja dikbekulo, kiuj estas similaj al la Mozambika kanario kaj al aliaj parencaj kanarioj, sed diferencas pro tio ke la bekoj estas multe pli grandaj, dikaj kaj pli kurbecaj kaj psitakecaj. Krome temas pri serinoj, kiuj estas supre olivverdecaj kaj sube tre flavaj. Tiu ĉi specio diferencas el la Kenja dikbekulo ĉar estas pli flava sube kaj en la vizaĝaj markoj (superokula strio kaj vanga makulo). Flugiloj kaj vosto estas tre malhelgrizaj. Beko kaj kruroj estas helrozkolorecaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Serinus donaldsoni[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|