Saltu al enhavo

Zviad Gamsaĥurdja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 07:10, 11 mar. 2023 farita de Moldur (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Zviad Gamsaĥurdja
Persona informo
ზვიად კონსტანტინეს ძე გამსახურდია
Naskonomo ზვიად გამსახურდია
Naskiĝo 31-an de marto 1939 (1939-03-31)
en Tbiliso
Morto 31-an de decembro 1993 (1993-12-31) (54-jaraĝa)
en Dzveli Khibula
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Mtacminda Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Kartvela Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj kartvelarusaanglafranca vd
Ŝtataneco Sovetunio
Kartvelio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Ŝtata Universitato de Tbiliso Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Round Table—Free Georgia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Zviad Gamsaĥurdja
Familio
Patro Konstantine Gamsakhurdia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Manana Archvadze-Gamsakhurdia (en) Traduki
Dali Lolua (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Cotne Gamsaĥurdia
 ( )
Konstantine Gamsakhurdia (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
filologo
literaturhistoriisto
tradukisto
literaturkritikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zviad Konstantines ĵe Gamsaĥurdja (en la kartvela alfabeto: ზვიად გამსახურდია) (n. la 31-an de marto, 1939 - m. la 31-an de decembro, 1993) estis kartvela disidento, sciencisto kaj verkisto, kiu servis kiel la unua demokratie elektita Prezidento de la Kartvela Respubliko post la soveta epoko.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Zviad Gamsaĥurdja naskiĝis en la ĉefurbo de Kartvelio, Tbiliso, en 1939. Li estis membro de konata kartvela familio: lia patro, la akademiano Konstantin Gamsaĥurdja (1893-1975), estis unu el la plej famaj verkistoj en la kartvela lingvo de la 20-a jarcento. Zviad estis filologo, kaj komencis labori kiel literatura tradukisto de la cirila alfabeto.

La soveta registaro estis tre nefleksebla kaj akra kontraŭ ĉia kartvela kultura esprimo ĉefe en la jardeko 1950. En 1955, Zviad Gamsaĥurdja establis sekretan junularan grupon (konata kiel Gorgasliani, reference al la antikva linio de kartvelaj reĝoj) kiu sin dediĉis al la cirkulado kaj diskonigado de malrespekto kontraŭ la homaj rajtoj. En 1956 estis arestita dum la manifestacioj en Tbiliso kontraŭ la soveta politiko rusigado, kaj denove arestata en 1958 pro disdonado de faldfolioj kaj kontraŭ-komunisma literaturo. Pro tio, li estis sendata dum ses monatoj al mensa institucio en Tbiliso, kie oni diagnozis ke li estas psikopato.

Li fariĝis tre konata 1972, dum kampanjo kontraŭ la koruptado, kiu verŝajne, okazis en la sino de la Kartvela Ortodoksa Eklezio.