Aleksandra Fjodorovna (Alix de Hesio-Darmstadt)
Alix de Hesio-Darmstadt, germane Alix von Hessen-Darmstadt, plena formala nomo Victoria Alix Helena Louise Beatrice von Hessen und bei Rhein (naskiĝis la 6-an de junio 1872 en Darmstadt, ĉefurbo de la grandduklando Hesio-Darmstadt, ekde 1871 parto de la Germana Regno; murdiĝis en la nokto inter la 16-a kaj la 17-a de julio 1918 en Jekaterinburg) estis princidino de la grandduklando Hesio-Darmstadt kaj car-edzino de Rusio.
Per sia edziniĝo kun la pli posta rusia caro Nikolao la 2-a en 1894 ŝi iĝis la lasta regantino de la Rusia Imperio - kadre de la edziniĝo ŝi konvertiĝis de luteranismo al la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj alprenis la rusan nomon Александра Фёдоровна, do Aleksandra Fjodorovna (foje ankaŭ latinigita Aleksandra Teodorovna). Ŝi estis la sesa infano kaj kvara filino de la grandduko Ludoviko la 4-a de Hesio-Darmstadt kaj de la princidino Alice, kiu estis la dua plej aĝa filino de la reĝino Viktoria de Britio, la avino de Alix.
Kadre de la Februara revolucio de 1917 la caro Nikolao estis devigita abdiki, kaj la situacio por la cara familio en la revoluciaj perturboj rapide iĝis danĝera. La tiutempa reĝo Georgo la 5-a de Britio, kvankam kuzo kaj de Alix kaj de Nikolao, rifuzis evakuigi la caran familion al Britio. Unue la familio malliberiĝis en palaco en Carskoje Selo, la nuna urbo Puŝkin, kaj en aŭgusto 1917 transporiĝis al Tobolsk en Siberio, en origina intenco savi la familianojn el la revoluciaj perturboj. Kadre de la oktobra revolucio tamen la familio portiĝis al la urbo Jekaterinburg, tiam kontrolita per bolŝevikoj. Tie la tuta familio kun siaj servantoj post plurmonata malliberigo estis pafmortigita en kelo de la domo Ipatjev (Дом Ипатьева) en la nokto inter la 16-a kaj la 17-a de julio 1918.
- Naskiĝintoj en 1872
- Mortintoj en 1918
- Virinoj
- Naskiĝintoj la 6-an de junio
- Mortintoj la 17-an de julio
- Hesia dinastio
- Hesio-Darmstadt
- Romanovoj
- Historio de Hesio
- Konvertitoj de protestantismo al ortodoksismo
- Rusiaj nobeloj
- Caredzinoj de Rusio
- Rusaj ortodoksaj sanktuloj
- Rusoj kondamnitaj al mortpuno
- Kristanaj reĝaj sanktuloj