Saltu al enhavo

Álvaro Cunhal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 09:22, 9 jan. 2024 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Álvaro Cunhal
Persona informo
Naskonomo Álvaro Barreirinhas Cunhal
Aliaj nomoj Manuel Tiago
Naskiĝo 10-an de novembro 1913 (1913-11-10)
en Koimbro
Morto 13-an de junio 2005 (2005-06-13) (91-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Lisbono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Avelino da Costa Cunhal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Mercedes Simões Ferreira Barreirinhas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Maria Eugénia Cunhal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
advokato
verkisto
skulptisto
revoluciulo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Álvaro CUNHAL (10-a de novembro de 1913, en Koimbro - 13-a de junio, 2005 en Lisbono) estis gvidanto de la Portugala Komunista Partio inter 1961 kaj 1992 kiel ĝenerala sekretario, poste prezidanto.

Álvaro Cunhal studis juron kaj kiel studento alpaŝis en 1931 la kontraŭleĝan komunistan partion dum diktaturo de Salazaro.

En 1949 oni juĝis lin je 20-jara mallibrejo. Li sukcesis en 1960 eskapi kun kelkaj komunistoj el la fifama Peniche-fortikaĵo. Poste li emigris kaj el Prago, Moskvo kaj Parizo direktis la PKP-on. Ĝi revenis en 1974, antaŭ 4 tagoj de la revolucio en Portugalion, li kaj la komunistoj preskaŭ akiris la potencon.

Li estis ĝismorta stalinisto, kiu rifuzis la eŭrokomunismon kaj ankoraŭ en 2000 alvokis al klasbatalo.

Cunhal tradukis dum la prizonaj jaroj al portugala lingvo la tragedion "Reĝo Lear" de Shakespeare. Lia prizona memorlibro aperis eĉ en Hungario sub kaŝnomo de Manuel Tiago. Li senvualigis sin nur antaŭ jardeko.