Aŭtuna kolĉiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aŭtuna kolĉiko
20150916Colchicum autumnale4.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonuloj Monocotyledones
Ordo: Lilialoj Liliales
Familio: Kolĉikacoj Colchicaceae
Genro: Kolĉiko Colchicum
Specio: C. autumnalis
Colchicum autumnalis
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aŭtuna kolĉiko (Colchicum autumnale) estas plantospecio, kiu apartenas al la familio de la Kolĉikacoj (Colchicaceae). La aŭtuna kolĉiko estas vaste disvastigita. Ĝia veneno estas uzata en medicino kaj plantbredado.

Priskribo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo el Otto Wilhelm Thomé,
Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz (1885)
floroj
parto de la floro kun la tri liberaj blankaj pistiloj
folioj kaj nematuraj kapsulfruktoj en frua somero

Aŭtuna kolĉiko estas multjara, ekstreme venena herba planto, kiu atingas altecon de 8 ĝis 30 cm. La planto estas geofito, kio signifas, ke plantpartoj daŭras, dum la malfavoraj jartempoj, subgrunde. Dum la vintro la bulbo estis forkonsumita kaj kreskas nova bulbo super la malnova. Samtempe la flankŝoso kreskas al nova bulbo. En somero kolĉiko formas brunskvaman bulbon kun diametro 2,5 ĝis 5 cm kaj longeco de ĝis 7 cm. En baza rozedo staras mallarĝaj folioj kiuj aperas kune kun la fruktaro en la frua somero. La folioj longas ĝis 40 cm.

Formiĝas unu ĝis tri floroj pro planto. La duseksaj, radiosimetriaj floroj estas trinombraj. La ses samformaj, ofte malbrile roseaj ĝis violaj, malofte blankaj florfolioj estas kunkreskintaj al longa tubo. Ekzistas ses stamenoj. La el tri karpeloj kunkreskinta ovario troviĝas profunde en la tero. La tri pistiloj estas ĝis la bazo liberaj.

La polenigado okazas per insektoj (entomofilio), ekzemple fare de abeloj kaj muŝoj; la specio estas memfekunda. La flortempo estas de septembro ĝis oktobro, malofte ankaŭ en printempo.

La oblongaj-ovformaj kapsulfrukto nur jam aperas dum la maturiĝado en frua somero (majo ĝis junio). La malgrandaj nigre brunaj semoj posedas blankan oleosomon, kiu servas al la disvastigo de la semoj pere de formikoj (formikoĥorio) ankaŭ disvastigo pere de vento eblas.

La kromosomnombro estas 2n = 38, malofte 36.

kolĉikoj en Marchfeld en Malsupra Aŭstrio

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La kolĉiko estas submediteranea-subatlantika flaŭroelemento. La planto disvastiĝis de suda Irlando, la suda duono de Britio, Francujo kaj la norda ibera duoninsulo trans suda Mezeŭropo kaj la norda Italujo orienten ĝis la norda balkana duoninsulo kaj al la okcidento de Ukrainio. Pli norde la planto mankas (Skotlando, Danujo, suda Skandinavio).

Kolĉiko krekas inter alie sur humidaj herbejoj La planto preferas sunaj ĝis duonombraj lokoj. Ĝi preferas ventprotektitaj kreskejoj.

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

emia formulo de alokolĉikino
kemia formulo de la alkaloido kolĉikino

Veneneco[redakti | redakti fonton]

Ĉiam okazas venenigado pro la erara interŝanĝo kun ursa ajlo, ankaŭ kun morta sekvo.

Ĉiuj partoj de kolĉiko enhavas la tre venenan alkaloidon kolĉikino, kapilara kaj mitoza veneno. La plej alta procentaĵo estas en la folioj ĝis 1,8 %. Sed ankaŭ en la semoj (0,5 %), kaj bulboj (0,2 %) kaj floroj (0,03 %) enhavas sufiĉe da kolĉikino por kaŭzi venenigadon.

semoj de kolĉiko kun 1-mm-skalo.
kolĉiko, bildo el Hieronymus Bock: Kräuterbuch 1546

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Kolĉiko estis menciata la unuan fojon en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum. sinonimo por Colchicum autumnale L. estas i. a. Colchicum commune NECK. kaj Colchicum crociflorum SIMS. La scienca genra nomo venas de pejzaĝo Kolĉido ĉe la Nigra Maro, kiu situas en la hodiaŭa Kartvelio. Tie ankaŭ estu la hejmlando de legenda Medea, potenca sorĉistino en helenaj mitoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pedanius Dioscurides aus Anazarba: Fünf Bücher über die Heilkunde. (übersetzt von Max Aufmesser). In: Altertumswissenschaftliche Texte und Studien. Band 37, Olms-Weidmann, Hildesheim 2002, ISBN 3-487-11604-9, S. 248.
  • Homöopathisches Repertorium, Deutsche Homöopathie Union (DHU).
  • Norbert Enders: Bewährte Anwendung der homöopathischen Arznei 2. Die Arznei und ihre Anwendung. 2., überarb. Auflage. Haug, Stuttgart 2005, ISBN 3-8304-7214-5.
  • Andrew Lockie, Ursula Bischoff (Übers.): Das große Lexikon der Homöopathie. Dorling Kindersley, Starnberg 2000, ISBN 3-8310-0005-0.
  • Duden. Band 7, Etymologie. Mannheim 1963, Stichwort "Zeit", ISBN 3-411-00907-1.
  • Wolfram Buff, Klaus von der Dunk:Giftpflanzen in Natur und Garten. Paul Parey. Berlin/Hamburg, dua eldono. 1988. ISBN 3-489-55222-9

[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rafael Govaerts, Karin Persson: World Checklist of Colchicaceae. The Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew 2007, Colchicum autumnale, Zugriff am 22. Juli 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]