Akutagawa Ryunosuke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el AKUTAGAWA Ryunosuke)
Akutagawa Ryunosuke
Persona informo
芥川 龍之介
Naskonomo 新原 龍之介
Naskiĝo 1-an de marto 1892 (1892-03-01)
en Tokio
Morto 24-an de julio 1927 (1927-07-24) (35-jaraĝa)
en Tabata
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per trodozo vd
Religio budhismo vd
Lingvoj anglajapana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato de Tokio vd
Familio
Edz(in)o Fumi Akutagawa vd
Infanoj Hiroshi Akutagawa • Yasushi Akutagawa vd
Parencoj Teruko Akutagawa • Takatoshi Akutagawa • Mamiko Akutagawa • Yoshitoshi Kuzumaki • Ruriko Akutagawa • Zengorō Tsukamoto • Mitsuko Kusabue vd
Profesio
Alia nomo 我鬼 • 柳川 隆之助 vd
Okupo verkisto • romanisto • scenaristoĵurnalisto • literaturkritikisto • poeto • novelisto vd
Aktiva dum 1914– vd
Verkado
Verkoj La Nazo ❦
Raŝomon ❦
La Infera Sceno ❦
En Arbaro ❦
Dentradoj ❦
La Aranea Silko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

AKUTAGAWA Ryunosuke (Hepburn/Kunrei), (Kanĵie) 芥川 龍之介 [akta-ga-ŭa RJU-no-ske] (malofte: 芥川 竜之介) (1-a de marto 1892 en Tokio; 24-a de julio 1927 per memmortigo en Tokio) estis japana verkisto kaj poeto. Krom eseoj kaj poeziaĵoj li verkis proksimume 150 rakontojn kaj novelojn.

Pri[redakti | redakti fonton]

Akutagawa estis el la unuaj aziaj aŭtoroj, kiuj provis kunligi hejmajn literaturajn tradiciojn al eŭropa literaturo. La temoj de liaj rakontoj estas tre diversaj. Ofte li prenis ilin el japanaj fabeloj aŭ el japana literaturo. Liaj rakontoj ege rivelas psikologiajn aspektojn de homoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Akutagawa naskiĝis en 1892 en Tokio. Lia familio estis burĝa kaj tradiciema. Inter 1912 kaj 1916 li studis pri anglalingva literaturo kaj komencis publikigi siajn verkojn. Li estis instruisto pri la angla dum tri jaroj kaj poste li laboris ĉe gazeto “Ōsaka Mainichi”.

Akutagawa bone konis literaturon kaj japanan kaj ĉinan kaj eŭropan. Li estis influita de diversaj aŭtoroj, ekzemple de Edgar Allan Poe, Charles Baudelaire, Oscar Wilde, Michel de Montaigne, Mori Ōgai kaj Nacume Sōseki.

Ekde 1919 lia saneco pli kaj pli malboniĝis. Samtempe, liaj rakontoj pli kritikis la socion kaj pli realismiĝis. Akutagawa nun eĉ devis rigardi kaj sian propran malsaniĝadon kaj la „malboniĝadon“ de la socio, kiu ja rektis al milito. Li mortigis sin en 1927.

En la jaro 1954, la fama japana filmisto Kurosawa Akira verkis oftkonatan filmon Rashômon, kiu bazas sur rakonto de Akutagawa. Tiu filmo internacie ricevis premiojn kaj plikonatigis aŭtoron Akutagava.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

’’Bonvole aldonu aliajn verkojn, japanajn skribaĵojn, signifojn, tradukojn al esperanto...’’

  • 1915: 羅生門 Rashōmon (Raŝomon)
  • 1916: 鼻 Hana (Nazo)
  • 1918: 地獄変 Jigokuhen (Bildo pri infero)
  • 1959: 毛利先生 Mōri-sensei (Instruisto Mōri)
  • 1920: 秋 Aki (Aŭtuno)
  • 1920: 秋山図 Shūzanzu (Bildo pri aŭtunaj montoj)
  • 1922: 将軍 Shōgun (Soldat’estro)
  • 1922: 庭 Niwa (Ĝardeno)
  • 1924: Ikkai no tsuchi (Unu peco da bieno)
  • 1927: Genkakusambō
  • 1927: 河童 Kappa (Demono de Akvo) [titolo de tradukaĵo: “La Kapao”]
  • 1927: 歯車 Haguruma (Dentradoj)
  • kaj pluaj

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

AKUTAGAWA, Ryunosuke: La Kapao kaj aliaj rakontoj. Kvar noveloj. Trad. el la japana Nozima Yasutaro; Tokio, 1954/1979.

Citaĵo
 La belete prezentita libro enhavas 4 rakontojn de la moderna japana verkisto Akutagawa-Ryunosuke (1892-1927). Ili estas variaj laŭ la temo, sed ne faras grandan impreson. La ĉefa rakonto estas metita en la buŝon de paciento en psikiatria. hospitalo kaj havas satiran tonon, ĉar la strangaj kapaoj (fantaziaj bestoj) kondutas ekzakte kiel certaj homoj.

La stilo de la traduko ne estas ĉiam glata, precipe ŝoka estas la uzo de „ol" en la senco de „anstataŭ": Ol malami lin mem, mi sentis simpation naskiĝi en mi. (p. 23). Kiu komprenas la jenon?

„Du kelkaj momentoj ni lasis nun suprenrigardi ĉi tiun eksterordinare grandegan katedralon, kiu similis, ol konstruon, sed pli ĝuste ekstravagancan monstraĵon." p. 41. 
— J.H., Belga Esperantisto - Numero 332, Aprilo, 1955

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]