Abeokuta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abeokuta
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 888 924  (2012) [+]
Loĝdenso 1 011 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 9′ N, 3° 21′ O (mapo)7.153.35Koordinatoj: 7° 9′ N, 3° 21′ O (mapo) [+]
Alto 66 m [+]
Areo 879 km² (87 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Abeokuta (Niĝerio)
Abeokuta (Niĝerio)
DEC
Abeokuta
Abeokuta
Situo de Abeokuta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abeokuta [+]
vdr

Abeokuta estas industria metropolo kaj ĉefurbo de subŝtato Ogun en Niĝerio. La loknomo signifas: "sub la ŝtonoj".

Panoramo en Abeokuta
Vojo en Abeokuta

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Abeokuta situas en sudokcidenta angulo de Niĝerio laŭ Ogun (rivero). Lagoso troviĝas je 75 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rifuĝintaj indiĝenoj fondis Abeokuta-on en 1825. Ili kaŝiĝis de sklavoĉasistoj ĉe la rokoj. Baldaŭe oni ĉirkaŭis la domaron je defenda muro 32 km-ojn longa kaj 3 m-ojn alta kaj iĝis memstara urboŝtato. La loĝantoj estis precipe joruboj. En 1847 baptistaj kaj anglikanaj misiistoj funkciigis lernejojn. En 1851 la joruboj venkis la sklavoĉasistojn kaj en1864 ili venkis la eksterajn ribelistojn, sed en 1914 la britoj okupis la ŝtaton. Pli frue jam en 1899 la britoj konstruis fervojon al Lagoso. Ekde 1988 universitato funkcias en la urbo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Abeokuta havas ĉefvojojn al la proksimaj urboj.

Industrio[redakti | redakti fonton]

Palmooleo, ligno, kaŭĉuko kaj kakao estas la ĉefaj historiaj artikoloj de komercado. Nuntempe aldoniĝis ŝtonominado, farado de cemento, plasto, nutraĵoj kaj biero.

Famuloj[redakti | redakti fonton]