Abraham Gottlob Werner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abraham Gottlob WERNER [Abraham gotlob verner] (naskiĝis la 25-an de septembro, 17491750, mortis la 30-an de junio, 1817) estis germana mineralogo.

Werner naskiĝis en Wehrau (nuntempe situanta en Pollando). En Freiberg kaj Lepsiko li studis juron, filozofion, lingvojn kaj ĉefe mineralogion, kiu fariĝis lia preferata scienco. En la jaro 1775 Werner eklaboris kiel instruisto por minekspluato kaj mineralogio en Bergakademie Freiberg. Al liaj lernantoj apartenis interalie Leopold von Buch kaj Alexander von Humboldt.

Plej grandan famon WERNER akiris pro sia teorio de neptunismo. Laŭ ĝi ĉiuj ŝtonoj de Tero formiĝis el varmega praoceano, kiu iom post iom malvarmiĝis. Dum la falo de la akvonivelo unue aperis la granitaj montopintoj kaj poste la malfirmaj ŝtonoj de la valoj. Vulkanoj laŭ tio nur estis sekvoj de brulantaj karbotavoloj. Kvankam tiu ĉi teorio montriĝis erara, Werner ĉefe en la priskribo kaj la klasifikado de mineraloj akiris multajn sciojn, kiuj ankoraŭ nun estas validaj.

Post lia morto en Dresdeno lia kolekto de mineraloj kaj lia biblioteko fariĝis posedaĵoj de la Freiberga Bergakademie.