Aktinidiacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Actinidiaceae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aktinidiacoj
delica aktinidio (Actinidia deliciosa)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: erikaloj Ericales
Familio: aktinidiacoj Actinidiaceae
Gilg & Werderm. [1]
aktinidio Actinidia
Lindl.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La aktinidiacoj[2] (latine Actinidiaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas 3 genrojn kaj ĉirkaŭ 180 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas aktinidio[2].

La plej konata specio estas la kivujo (Actinidia deliciosa). La genroj el tiu familio ĉefe disvastiĝas en la tropikoj, precipe en Sudorientazio, sed ne en Afriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo de Saurauia nepalensis.

Vegetativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri lignecaj plantoj: arboj, arbustojlianoj. Ili plej ofte estas deciduaj kaj iliaj supergrundaj partoj estas kovritaj per simplaj aŭ disbranĉantaj triĥomoj. Ĉiuj organoj havas ofte idioblastojn kun rafidoj, Clematoclethra ankaŭ enhavas kristalsablon. La alterne kaj spiralforme starantaj folioj estas dividitaj en folitigon kaj foliplaton. La folitigo povas esti mallongega ĝis longa. La rando de la simplaj folioj estas segilforma aŭ denta. La stomoj ne havas kromĉelojn (ranunkulaco-tipo), anomocitajn. Stipuloj ofte mankas aŭ estas tre malgrandaj.

Generativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La floroj malofte estas unuopaj, sed plej ofte pluropaj en flankestarantaj cumoj. Spikoj aŭ faskaj infloreskoj, kelktempe ĉe “malnova ligno“. Ekzistas plej ofte malgrandaj brakteoj.

La duseksaj aŭ unuseksaj floroj estas radisimetriaj, plej ofte kvinnombraj kunduobla florinvolukro (perianto). Se la floroj estas unuseksaj la specioj povas esti moneciaj) aŭ (dieciaj). La du ĝis ok sepaloj estas liberaj plej ofte en la burĝono brkece (imbricat) kaj staras en kvinkunkso (ŝraŭba kun divergenco de 2/5); ili estas persistaj kaj restas ankaŭ dun la maturiĝo de la frukto. La 3 ĝis 9, plej ofte 5 petaloj estas liberaj au je la bazo kunkreskintaj. Ili estas pli longaj ol la sepaloj. Ekzistas (10 ĝis) 20 ĝis 240 fertilaj stamenoj. La filamentoj povas esti liberaj aŭ kunkreskintaj kun la petaloj. La anteroj ekzistas el du tekoj. Tri ĝis kvin aŭ multaj karpeloj estas sinkarpaj kaj kunkreskintaj al tri- ĝis kvinkameraj ovarioj. La surfaco de la ovarioj estas hara aŭ glata. Ĉiu kamero havas dek ĝis multajn semojn. Plej ofte en ĉiu ovario ekzistas unu pistilo (ĉe Clematoclethra la pistiloj estas kunkreskintaj al nur unu), kiu kelkfoje restas ĝis fruktmaturiĝo (tial la nomo Actinidia de la greka vorto aktis kiu signifas "radio").

kivoj (Actinidia deliciosa)

La plantoj plej ofte formas karnecaj beroj, kelkfoje ledraj kapsulfruktoj. La etaj semoj havas plej ofte oleriĉan endospermon.

La kromosomnombro estas x = 12, 13, 14; Clematoclethra kun x = 12 kaj Saurauia x = 13. Oftas ĉe Actinidia kromosomnombro de n = 29, kiu evoluiĝis probable el tetraploida praulo kun x = 14. [4]

Utiligado[redakti | redakti fonton]

La fruktoj de kelkaj specioj estas manĝeblaj. Kelkajn oni uzas ornamcele kiel ornamplantojn.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La specioj de la Actinidiaceae hejmiĝas en la tropikaj Azio kaj Ameriko, kelkaj ankaŭ en la modervarma Orientazio kaj en la norda parto de Aŭstralio.

folioj kaj infloreskoj de Saurauia zahlbruckneri.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La familio Actinidiaceae estis starigita en 1925 fare de Ernest Friedrich Gilg & Erich Werdermann en Die natürlichen Pflanzenfamilien, dua eldono, 21, p. 36. La tipa genro estas Actinidia Lindl.. Sinonimo por Actinidiaceae Gilg & Werderm. estas Saurauiaceae Griseb.. [5]

La familio Actinidiaceae nur havas tri genrojn kun entute pli ol 350 specioj:

Laŭ WFO kaj TPL[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (17 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Actinidiaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 aktinidio en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Actinidiaceae ĉe The Plant List
  4. Z.C. He, J.Q. Li, Q. Cai & Q. Wang: The cytology of Actinidia, Saurauia, and Clematoclethra (Actinidiaceae), In Botanical Journal of the Linnean Society, Vol. 147, 2005, S. 369-374.
  5. Aktinidiacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  6. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets