Adam Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Smith
skota ekonomikisto kaj filozofo
skota ekonomikisto kaj filozofo
Persona informo
Naskiĝo 5-a de junio/16-a de junio 1723
en Kirkcaldy, Skotlando
Morto 17-a de julio 1790
en Edinburgo, Skotlando
Tombo Canongate Kirkyard
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Alma mater Universitato de GlasgovoBalliol College • Kirkcaldy High School
Subskribo Adam Smith
Familio
Patro Adam Smith
Patrino Margaret Douglas
Edz(in)o
Okupo
Okupo ekonomikisto • verkisto de nefikcio • filozofoverkisto • universitata instruisto • francaj moralistoj • eldonisto
Verkoj La teorio de moralaj sentoj
La Riĉo de Nacioj
vdr

Adam SMITH (172317-a de julio 1790), aŭ Adamo SMITO, estis skota ekonomikisto (politika ekonomiko) kaj filozofo (morala filozofio). Li estis unu el ĉefaj figuroj de la skota klerismo.[1] Li famiĝis pro siaj du klasikaj influaj libroj nome La teorio de moralaj sentoj (1759) kaj La Riĉo de Nacioj (1776). Tiu lasta, kutime mallongigita kiel La Riĉo de Nacioj kvankam la ĝusta titolo estis An Inquiry into the Nature and Causes of the Wealth of Nations (Enketo por la naturo kaj kaŭzoj de la riĉo de nacioj), estis konsiderata lia majstroveko kaj kiel la unua moderna verko pri ekonomiko. Smith estis citata kiel "patro de moderna ekonomiko" kaj estas ankoraŭ inter la plej influaj pensuloj en la fako de ekonomiko nuntempe.[2]

Biografio

Inquiry into the nature and causes of the wealth of nations, 1922

Smith estis la filo de la kontrolisto de la dogano ĉe Kirkaldy, Fife, Skotlando. Lia preciza naskiĝotago estas nekonata. Tamen, li estis baptata ĉe Kirkcaldy je 5-a de junio, 1723. Lia patro jam mortis ses monatojn antaŭe.

Kiam li aĝis ĉirkaŭ dek kvin jarojn, Smith iris al la Universitato de Glasgow, kie li studis moralan filozofion sub "la neniam forgesinda" Francis Hutcheson (tiel nomata de Smith). En 1740 li eniris la Kolegion Balliol de la Universitato de Oksfordo, sed kiel William Robert Scott diris, "la Oksfordo de lia tempo donis malmulte aŭ neniom da helpo al li por tio, kio iĝis lia dumviva laboro," kaj li rezignis lian stipendion en 1746.

En 1748 li komencis publike prelegi ĉe Edinburgo sub la patronado de Lord Kames. Kelkaj de tiuj prelegoj pritraktis retorikon kaj beletron, sed malfrue li entreprenis la temon de "la progreso de riĉeco," kaj ĝi estis tiam, dum liaj mezaj aŭ malfruaj dudekkelkaj jaroj, kiam li unue eksplikis la ekonomikan filozofion de "la evidenta kaj simpla sistemo de natura libereco" kiu li malfrue proklamis al la mondo en lia Esploro de la Naturo kaj Kaŭzoj de la Riĉo de Nacioj. Ĉirkaŭ 1750 li renkontis David Hume, kiu iĝis unu el la plej intimaj de lia multaj amikoj.

Je 1751 Smith estis nomata profesoro de logiko je la Universitato de Glasgovo. Je 1752 li transiĝis al la katedro de morala filozofio. Liaj prelegoj pritraktis la fakojn de etiko, retoriko, juro kaj politika ekonomiko, aŭ "polico kaj enspezo". Je 1759 li eldonis sian Teorio de Moralaj Sentoj, kiu enhavis kelkajn de liaj Glasgovaj prelegoj. Ĉi tiu verko, kiu konstatis la reputacion de Smith je lia propra tempo, rilatas al la ekspliko de morala aprobo kaj malaprobo. Lia kapablo de flua, persvada, kvankam iom retorika, argumentaro estas tre evidenta. Li bazis sian eksplikon, nek sammaniere kiel la tria Lord Shaftesbury kaj Hutcheson, sur aparta "morala senso", nek (kiel Hume) certagrade sur utileco, sed sur simpatio.

Ekzistas multe da diskutado pri kiom da kontraŭdiro aŭ kontrasto ekzistas inter la emfazo de Smith en Moralaj Sentoj pri simpatio kiel fundamenta homa motivo, kaj aliflanke, la ĉefa rolo de mem-intereso en La Riĉo de Nacioj. En la unua ŝajnas ke li plie emfazis la ĝeneralan harmonion de homaj motivoj kaj agadoj sub bonfarema Providenco, dum en la lasta, malgraŭ ĝenerala temo de la nevidebla mano kiu antaŭenigas la harmonion de interesoj, Smith trovas multajn pliajn okazojn por montri kazojn de konflikto kaj de la malvasta nesindonemo de homaj motivoj. Tiam Smith komencis doni pli da atento al juro kaj ekonomiko en siaj prelegoj kaj malpli al siaj teorioj de moraloj. Oni povas obteni impreson pri la evoluado de liaj ideoj pri politika ekonomiko de la notoj de liaj prelegoj kiujn studento skribis ĉirkaŭ 1763. Malfrue, E. Cannan redaktis ĉi tiujn (Prelegoj pri Justico, Polico, Enspezo kaj Armiloj, 1896). Ankaŭ oni povas obteni impreson de tio, kio Scott, ĝia malkovrinto kaj eldonisto, priskribis kiel "Frua Malneto de Parto de La Riĉo de Nacioj", kiun li datigis ĉirkaŭ 1763.

Je la fino de 1763 Smith obtenis lukran oficon de guvernisto de la juna duko de Buccleuch kaj rezignis sian oficon de profesoro. Dum 1764-66 li veturis kun sia lernanto, plejparte en Francio, kie li ekkonis tiajn intelektajn gravulojn kiaj Turgot, D'Alembert, André Morellet, Helvétius kaj, precipe, François Quesnay, la ĉefo de la fiziokrata skolo, kies verkojn li multe estimis. Kiam li rehejmeniris al Kirkcaldy li dediĉis multe de la sekvaj dek jaroj al sia granda verko, kiu aperis je 1776.

Je 1778 li estis nomata al komforta posteno de komisaro de dogano en Skotlando kaj iris por loĝi kun sia patrino en Edinburgo. Li mortis tie je 17-a de julio, 1790, post dolora malsano. Li ŝajne dediĉis konsiderindan parton de sia enspezo al multnombraj sekretaj agoj de almozdonado.

Mallonge antaŭ sia morto Smith detruis preskaŭ ĉiuj de siaj manuskriptoj. Dum siaj lastaj jaroj ŝajne li planis du maĵorajn traktaĵojn, unu pri la teorio kaj historio de juro kaj la alia pri la sciencoj kaj artoj. La postmorte eldonita Eseoj pri Filozofiaj Temoj (1795) eble enhavas partojn de tio kio estus la dua traktaĵo.

Publikitaj verkoj

La teorio de moralaj sentoj

Tiu verko havigis la fundamentajn principojn por la prilaboro de Smith pri etiko, filozofio, psikologio, kaj metodologio en liaj postaj verkoj kiaj La Riĉo de Nacioj (1776), Eseoj pri filozofiaj temoj (1795), kaj Diskursoj pri Justico, Polico, Enspezo, kaj Armiloj (1763) (unuafoje publikigita en 1896).

La riĉo de nacioj

La Riĉo de Nacioj iĝas tiel influa ĉar ĝi faris tiom por krei la temon de ekonomiko kaj evoluigi ĝin kiel aŭtonomia sistema fako. En la okcidenta mondo, ĝi estas defendeble la plej influa libro pri la temo ĉiam eldonita. Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ merkantilismo, aperis je 1776, ekzistis forta sento favore al libera komerco en kaj Britio kaj Usono. Ĉi tiu sento naskiĝis el la ekonomikaj suferoj kaj malriĉeco kauzite de la milito. Tamen, samtempe de la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera komerco: la britaj publiko kaj Parlamento ankoraŭ alkroĉiĝis al merkantilismo por multaj venontaj jaroj.

Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en La Riĉo de Nacioj. Iuj argumentas ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj ideoj de pensuloj kiel David Hume kaj Montesquieu. Malgraŭ tio, ĝi restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako hodiaŭ.

Kvankam li estas prenita kiel aŭspician kaj fundamentan majstron de la liberalaj desktruloj, li ankaŭ diris en sia libro: "La civila reginstanco, tiom, kiom ĝi estis establita por sekureco de la posedorajto, estas en realo establita por defendo la riĉulojn kontraŭ la malriĉuloj, aŭ de tiuj, kiuj havas posedaĵon kontraŭ tiuj, kiuj havan entute nenion." (en The Wealth of Nations.)

Kritikaro

Aliaj verkoj

Heredo

Referencoj

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Robert.L.Helbroner. The Essential Adam Smith. ISBN 0-393-95530-3
  • Bonar, James (1895). A Catalogue of the Library of Adam Smith. London: Macmillan. OCLC 2320634. [1]
  • Buchan, James (2006). The Authentic Adam Smith: His Life and Ideas. W. W. Norton & Company. ISBN 0-393-06121-3.
  • Buchholz, Todd (1999). New ideas from Dead Economists: An introduction to modern economic thought. Penguin Books. ISBN 0-14-028313-7.
  • Bussing-Burks, Marie (2003). Influential Economists. Minneapolis: The Oliver Press. ISBN 1-881508-72-2.
  • Campbell, R. H.; Skinner, Andrew S. (1985). Adam Smith. Routledge. ISBN 0-7099-3473-4.
  • Coase, R.H. (Oktobro 1976). "Adam Smith's View of Man". The Journal of Law and Economics 19 (3): 529–546. doi:10.1086/466886.
  • Cook, Simon (2012). Culture & Political Economy: Adam Smith & Alfred Marshall. Tabur. [2]
  • Copley, Stephen (Marto 1995). Adam Smith's Wealth of Nations: New Interdisciplinary Essays. Manchester University Press. ISBN 0-7190-3943-6. [3]
  • Glahe, F. (Junio 1977). Adam Smith and the Wealth of Nations: 1776–1976. University Press of Colorado. ISBN 0-87081-082-0. [4]
  • Haakonssen, Knud (6a Marto 2006). The Cambridge Companion to Adam Smith. Cambridge University Press. ISBN 0-521-77924-3. [5]
  • Hamowy, Ronald (2008). "Smith, Adam (1732–1790)". The Encyclopedia of Libertarianism. Thousand Oaks, CA: SAGE; Cato Institute. pp. 470–2. ISBN 978-1-4129-6580-4. LCCN 2008009151. OCLC 750831024. [6]
  • Hollander, Samuel (Junio de 1973). Economics of Adam Smith. University of Toronto Press. ISBN 0-8020-6302-0. [7]
  • Iain McLean (2006). Adam Smith, Radical and Egalitarian: An Interpretation for the 21st Century. Edinburgh University Press. ISBN 0-7486-2352-3. [8]
  • Milgate, Murray kaj Stimson, Shannon. (Aŭgusto de 2009). After Adam Smith: A Century of Transformation in Politics and Political Economy. Princeton University Press. ISBN 0-691-14037-5. [9]
  • Muller, Jerry Z. (3a de Julio 1995). Adam Smith in His Time and Ours. Princeton University Press. ISBN 0-691-00161-8. [10]
  • O'Rourke, P. J. (4a de Decembro 2006). On The Wealth of Nations. Grove/Atlantic Inc. ISBN 0-87113-949-9. [11]
  • Otteson, James (2002). Adam Smith's Marketplace of Life. Cambridge University Press. ISBN 0-521-01656-8.
  • Rae, John (1895). Life of Adam Smith. London & New York: Macmillan. ISBN 0-7222-2658-6. [12]
  • Ross, Ian Simpson (1995). The Life of Adam Smith. Oxford University Press. ISBN 0-19-828821-2.
  • Skousen, Mark (2001). The Making of Modern Economics: The Lives and Ideas of Great Thinkers. M.E. Sharpe. ISBN 0-7656-0480-9. [13]
  • Smith, Adam (1977) [1776]. An Inquiry into the Nature and Causes of the Wealth of Nations. University of Chicago Press. ISBN 0-226-76374-9.
  • Smith, Adam (1982) [1759]. D.D. Raphael kaj A.L. Macfie, eld. The Theory of Moral Sentiments. Liberty Fund. ISBN 0-86597-012-2. [14]
  • Smith, Adam (2002) [1759]. Knud Haakonssen, eld. The Theory of Moral Sentiments. Cambridge University Press. ISBN 0-521-59847-8. [15]
  • Smith, Vernon L. (July 1998). "The Two Faces of Adam Smith". Southern Economic Journal 65 (1): 2–19. doi:10.2307/1061349.
  • Tribe, Keith; Mizuta, Hiroshi (2002). A Critical Bibliography of Adam Smith. Pickering & Chatto. ISBN 978-1-85196-741-4.
  • Viner, Jacob (1991). Douglas A. Irwin, eld. Essays on the Intellectual History of Economics. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-04266-7.

Eksteraj ligiloj