Afanasij Matjuŝenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afanasij Matjuŝenko
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1879 (1879-05-02)
en Derhachi
Morto 2-an de novembro 1907 (1907-11-02) (28-jaraĝa)
en Sebastopolo
Mortokialo pendumo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo maristomilitisto
vdr

Afanasij Nikolajeviĉ MATJUŜENKO (ruse Афана́сий Никола́евич Матюше́нко; naskiĝis la 2-an de majo[jul.]/ 14-an de majo 1879[greg.], mortis la 20-an de oktobro[jul.]/ 2-an de novembro 1907[greg.]) estis grava rusia anarkiisto kaj revoluciulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Afanasij Matjuŝenko naskiĝis en kamparana familio iam ĉirkaŭ 1879. Li laboris kiel ŝarĝisto, kaldronejisto, helpanto de fervoja maŝinisto. En 1900 li estis varbita al la Nigramara floto, kie li studis en lernejo de mienaj kaj maŝinaj mekanikoj, kaj ekde 1902 servis kiel mien-komandoro ĉe la kirasŝipo "Potjomkin". En novembro de 1904 li partoprenis tumulton de matrosoj en Lazarevaj barakoj (Sevastopol), kaj dum la tumulto konektiĝis kun social-demokratoj. Estis unu el gvidantoj de preparo na ribelo en Nigromara floto, kiu estis planita por la fino de junio 1905; agitis inter maristoj.

Afanasij Matjuŝenko estis konduktanto de ribelo en kirasŝipo "Potjomkin" (de la 15-a ĝis la 25-a de junio 1905), prezidanto de ŝipa revolucia komitato. La ribelo inspiris faman filmon Kirasŝipo Potjomkin. Afanasij Matjuŝenko havis grandan aŭtoritaton inter matrosoj. Dum estado de ribela kirasŝipo en Odeso proponis sendi trupon en la urbo, poste proponis iri al Sevastopol por aresti la oficirojn. Protestis kontraŭ kapitulaco al Rumanio, sed pro multaj kialoj la ŝipo finfine devis kapitulaci. Laŭ la kondiĉoj de kapitulaco, ĉiuj la matrosoj de "Potjomkin" estis rigardataj kiel politikaj elmigrintoj.

Post la ribelo, Matjuŝenko kreis la Unuitan matrosan komitaton el maristoj de "Potjomkin". Kiel reprezentanto de tiu komitato vizitis Svision kaj renkontiĝis kun bolŝevikaj estroj, inkluzive Lenin, al kiuj rakontis pri detaloj de la ribelo. Pli malpli tiam li ĉesis konsideri sin social-demokrato. En eldono de gazeto Revolucia Rusio de la 1-a de aŭgusto 1905 estis publikita artikolo fare de Matjuŝenko, en kiu li asertas ke li ne apartenas al iu partio, sed strebas ekscii pri programoj de diferaj politikaj grupoj. "[Kiam mi] ekscios kiu kion volas doni al laboristoj por verŝita sango en barikadoj, al tiu mi aliĝos... Kiu pli batas la ĉefojn, tiu estas pli bona" - skribis li. Tiam li ankaŭ dum ioma tempo kunlaboris kun Georgij Gapon kaj la social-revoluciistoj.

Post reveno en Rumanion Matjuŝenko estis arestita fare de loka registaro. Plej verŝajne, li estis elsendota en Usono, sed en rondo de rusaj elmigrintoj oni suspektis ke li estos transdonata al Rusia registaro. Pro multaj protestoj de elmigrintaj organizaĵoj li estis liberigita kaj propravole fuĝis al Usono.

En fino de 1905 la Unuita matrosa komitato sukcesis krei en Ĝenevo eksterpartian matrosan organizaĵon Rondo de rusaj matrosoj, en kiu estis forta influo de anarkiistoj. Post reveno en Svision Matjuŝenko ankaŭ iĝis anarkiisto kaj aliĝis al grupo La Ŝtormobirdo. Por eldono #6 de samnoma ĵurnalo li verkis artikolon pri la kialoj, pro kiuj inter ĉiuj revoluciaj fortoj li finfine elektis anarkiistojn (Al miaj instruisoj, «Моим учителям»). En privata korespondo kun sia amiko Z.Ralli, olda bakunisto li, tamen, protestis kontraŭ troa anarkiista teroro kaj skribis, ke "detrui la registaron, eklezion kaj kapitalon sole per bomboj ne eblas".

Kiel anarkiisto, Matjuŝenko restis suspektema kontraŭ revoluciaj intelektuloj kaj preferis ne kontakti kun ili. Unu el maloftaj ekskludoj esis G.B.Sandomirskij, kiu poste skribis: "En anarkiistaj sferoj Matjuŝenko havis pozicion plej radikalan. Vaguloj, senlaboruloj kaj ĉiuj la elementoj, al kiuj nune aplikiĝas la termino "rubaĵ-proletaro", interesis lin ege pli ol "grasaj urbanoj" el kvalifikaj laboristoj".

En fino de 1906 grupo de anarkiistoj, inkluzive Matjuŝenko, estis elsendita el Svisio. Li venis al Parizo kaj provis organizi tie union de rusaj senlaboruloj. Renkontiĝis kun M.Goldsmit-Korn, kaj nun en diskutoj kun ŝi protektis taktikon de ekonomia kaj politika teroro. En printempo de 1907 pro suspekto de konektoj kun teroristoj de social-revoluciistoj estis ree elsendita, ĉi-foje el Francio. Li transloĝiĝis al London.

En unua duono de 1907 ekhavis planon krei militgrupon el eksaj maristoj de "Potjomkin", okupi iun anglan ŝipon, veni en sudan Rusion, krei militgrupojn en Odeso, Mikolajivo kaj Sebastopolo, krei tie grandan militan trupon el matrosoj kaj anarkiistoj kaj poste moviĝi al Sankt-Peterburgo arestante oficirojn kaj aligante iliajn trupojn. Alia plano (subtenata fare de Sandomirskij) estis iri al norda Rusio kaj aranĝi matrosan ribelon. Se sukcesa, oni povus ataki al Peterhof kaj kapti la caran familion. Finfine, Matjuŝenko decidis iri sola al la sudo por propagandi inter nigromaraj maristoj. En junio 1907 li kun du anarkiistoj el eksa teamo de "Potjomkin" kontraŭleĝe venia al Rumanion, kaj la 29-an de junio 1907 transiris rusan limon apud Danubo. Venis en Odeson kun ŝarĝo de bomboj kaj kontraŭleĝa literaturo. Preskaŭ tuj post alveno iĝis kaŝobservata fare de polico.

La 3-a de julio 1907 Matjuŝenko estis arestita en Mikolajivo pri suspekto de partopreno en ekspropro. Post aresto estis rekonata kaj transigita al Sevastopol en kontraŭmienŝipo Strogij, gardata de 67 soldatoj kaj oficiroj. Kvankam laŭleĝe li devis esti liberigita pro amnestio laŭ Manifesto de 17.10.1905, la Marmilita juĝo la 18-an de oktobro 1907 kondamnis lin al mortigo. Afanasij Matjuŝenko estis pendumita la 20-an de oktobro 1907.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Зензинов В. Пережитое. – Нью-Йорк. Издательство им. Чехова. 1953.
  • Сандомирский Г. Матрос Матюшенко. // Каторга и ссылка. 1925. № 18.