Afrika plataleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika plataleo
Afrika plataleo
Afrika plataleo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Platalea
Specio: P. alba
Platalea alba
(Scopoli, 1786)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kanalo Kazinga, Ugando

La Afrika plataleo (Platalea alba) estas longkrura vadbirdo[1] de la familio de ibisoj kaj plataleoj nome Treskiornitedoj. Ne estas agnoskitaj subspecioj.

Disvastiĝo kaj habitatoj

Afrika plataleo

La specio estas disvastigata tra Afriko kaj Madagaskaro, inklude areojn de Bocvano, Kenjo, Mozambiko, Namibio, Sudafriko, kaj Zimbabvo.[1] Estis kelkaj vidaĵoj en Francio, 2 en Hispanio kaj po 1 en Aŭstrio kaj Danio, plej verŝajne de fuĝintoj.[2]

Ili loĝas en marĉaj humidejoj kun iome da malferma neprofunda akvo kaj nestumas en kolonioj en arboj aŭ kanejoj. Ili kutime ne kunhavas koloniojn kun cikoniojardeoj.

Kutimaro

La Afrika plataleo manĝas en neprofunda akvo, kaj kaptas diversajn tipojn de fiŝoj[1], moluskoj[1], amfibioj, krustuloj[1], insektoj[1] kaj larvoj[1]. Tiu specio uzas sian malferman bekon por kapti manĝon per movado el flanko al flanko en la akvo, kaj kaptas manĝon en sia buŝo.[1] Longaj kruroj kaj fajnaj, pintecaj fingroj permesas ilin piediri facile tra diversaj profundoj de akvo. [3]

Aspekto

Afrika plataleo

La Afrika plataleo estas preskaŭ nekonfuzebla tra plej el sia teritorio. La reprodukta plenkreskulo estas 85-95 cm longa kaj tre tutblanka escepte pro siaj ruĝaj kruroj kaj vizaĝo (brido kaj ĉirkaŭokule) kaj longa griza kulerforma beko kun ruĝaj bazo kaj bordoj. La irisoj estas flavecaj. Ĝi ne havas kreston, malkiel la Eŭrazia plataleo. Nematuruloj ne havas ruĝan vizaĝon kaj havas flavan bekon. Malkiel ardeoj, la plataleoj flugas havante kolojn rekte.

Reproduktado

Tiu afrotropisa specio ekreproduktiĝas vintre, kio daŭras ĝis printempo.[1] La platalea nesto, ĝenerale situanta en arbo super akvo, estas konstruita el bastonetoj kaj kaneroj (kareksoj) kaj kovrita per folioj.[3] La ino demetas 3 al 5 ovojn, kutime dum la monatoj de aprilo aŭ majo.[1] La ovoj estas kovataj de ambaŭ gepatroj dum ĝis 29 tagoj, kaj post eloviĝo la idoj estos zorgataj de ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ 20 al 30 tagoj.[1] La birdidoj pretas elnestiĝi tuj poste, kaj ekflugas post aliaj kvar semajnoj.[1]

La Afrika plataleo estas specio al kiu aplikiĝas la interkonsento Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Filmetoj kaj bildoj

Platalea alba #1
Platalea alba #2


Referencoj

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 "African Spoonbill." Honoluluzoo.org. Konsultita Junie 2011.
  2. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. Paĝo 423.
  3. 3,0 3,1 "African Spoonbill Fact Sheet, Lincoln Park Zoo"
  • BirdLife International (2004). Platalea alba. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006.
  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.

Bibliografio

  • Grzimek, H. C. Bernhard, ed. (1972). Grzimeks Animal Life Encyclopedia of Birds. New York, New York: Van Nostrand Reinhold Company.
  • Middleton, Alex L. A. kaj Dr. Christopher M. Perrins, eds. (1985). The Encyclopedia of Birds. New York, New York: Facts on File, Inc.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj